Vai all’indice

ŝalti kaj malŝalti

di fizikisto, 10 settembre 2010

Messaggi: 34

Lingua: Esperanto

Chainy (Mostra il profilo) 14 settembre 2010 19:14:06

Mi volus aldoni, ke mi certe ne vidas problemon se oni uzas 'En' kaj 'el' por ŝaltilo. La fakto ke ili estas sur ŝaltilo helpas nin kompreni, ke temas pri 'enŝalti' kaj 'elŝalti'! ridulo.gif Sed, mi ne volus uzi tiajn vortojn en la sama maniero, kiel oni uzas la anglajn vortojn 'on' kaj 'off'. Ekzemple, oni ne povus diri 'La lumo estas en'!! Tio estus sensencaĵo en Esperanto! En ĉi tiu kunteksto, mi dirus "La lumo estas ŝaltita (aŭ enŝaltita)" Kaj la malo estus 'La lumo estas malŝaltita (aŭ elŝaltita)'.

sudanglo (Mostra il profilo) 14 settembre 2010 19:26:48

Estas tre bone ke la mondo ĝenerale ne scipovas legi Esperanton.

Se ili vidus kiom longe oni debatis tiun temon ĉi tie, ili dirus 'Jes tiel, mi suspektis jam delonge - Esperanto ne estas vera lingvo'.

sudanglo (Mostra il profilo) 14 settembre 2010 19:37:31

Jes, kompreneble Chainy oni ne volas sugesti ke por ĉiuj uzoj de ON kaj OFF en la angla taŭgas EN kaj EL - temis nur pri kiel etikedi la du poziciojn de ŝaltilo.

Ekz. por traduki 'I think she's in, there's a light on' mi eble dirus 'Ŝi kredeble hejmas, lampo brulas'

Chainy (Mostra il profilo) 14 settembre 2010 19:55:24

sudanglo:Estas tre bone ke la mondo ĝenerale ne scipovas legi Esperanton.

Se ili vidus kiom longe oni debatis tiun temon ĉi tie, ili dirus 'Jes tiel, mi suspektis jam delonge - Esperanto ne estas vera lingvo'.
Mi ne komprenas, kial iuj homoj ĉe la Lernu forumoj diras tiajn negativajn rimarkojn pri niaj diskutoj. Laŭ mi, estas laŭdinde, ke Esperantistoj volas plibonigi sian scion de la lingvo. Kaj Lernu ja estas retpaĝaro por 'lerni', do ne surpriziĝu pri tiaj diskutoj!

Finfine, Esperantistoj ne estas tiel certaj pri kiujn vortojn ili elektu por ŝaltilo, ĉar neniam estis tia neceso! Ne eblas aĉeti Esperantajn ŝaltilojn! Kaj kiel mi jam diris, en la realo, kiam oni parolas Esperanton, oni ĉiam dirus 'ŝaltita/enŝaltita' kaj 'malŝaltita/elŝaltita'.

Estas simple interese, ĉu eblas diri mallongajn formojn de tiuj vortoj por skribi sur malgrandaj ŝaltiloj! Sed, kiel la hispana lingvo montras al ni, oni povas tre bone vivi ankau kun pli longaj vortoj sur ŝaltiloj! Do, eble ni ja simple restu kun 'ŝaltita/enŝaltita' kaj 'malŝaltita/elŝaltita'!! ridulo.gif

Oni ne povas diri, ke Esperanto ne estas vera lingvo nur pro tiaspeca diskuto! Ja estas Esperantaj vortoj por tiaj aferoj.

Chainy (Mostra il profilo) 14 settembre 2010 20:08:38

Aŭ, eble estus pli bone skribi 'ŝalti' kaj 'malŝalti' sur la ŝaltiloj. Laŭ mia memoro, Firefox kaj aliaj Esperantigitaj programoj uzas la infinitivon en tia situacio. "Ŝaltu" sonas kiel ordono! Kaj kial skribi 'malŝaltita'!? Kvazaŭ oni ne scias, ke la lumo ne plu brulas post premo sur la ŝaltilto! - jes, mi konsentas kun vi, sudanglo, 'bruli' estas bona vorto ĉi tie! ridulo.gif

darkweasel (Mostra il profilo) 15 settembre 2010 05:28:31

Chainy:Aŭ, eble estus pli bone skribi 'ŝalti' kaj 'malŝalti' sur la ŝaltiloj. Laŭ mia memoro, Firefox kaj aliaj Esperantigitaj programoj uzas la infinitivon en tia situacio. "Ŝaltu" sonas kiel ordono!
Uzi -u en tia ĉi okazo estus sensencaĵo. La angla ne havas tiun diferencon, sed germanlingvaj kaj miascie ankaŭ franclingvaj programoj ĉiam uzas la infinitivon tiaokaze.

sudanglo (Mostra il profilo) 15 settembre 2010 10:48:16

Chainy, tro ofte la Esperantistoj volas pretendi ke Esperanto estas lingvo kiel la aliaj, anstataŭ klopodi kompreni la vidpunkton de tiuj kiuj primokas kaj kontraŭstaras Esperanton.

Mi persone pensas ke estas grave povi kompreni la koncepton de la ekstera mondo.

Ili instinkte suspektas E., pro tio ke ne etas loko kie oni uzas E. kutime por ĉiutaga vivado - kaj tion perfekte ilustras la debato ĉi tie.

Mi bedaŭras ke vi vidis miajn antaŭajn komentojn kiel negativajn. Sed, verdire, longegan diskuton pri EL kaj EN nur konfirmus la antaŭjuĝojn de la granda publiko, se ĝin povus legi tiu lasta.

Se la Esperantistoj pli ofte proklamus ke E. estas ja malsama, kaj oni ankoraŭ prilaboras ĝian evoluon, tiam ĉi tia diskuto ne ĝenus de propaganda vidpunkto.

Do mia pledo estas ne tiom ke oni ne diskutu tiel, sed ke la Esperantistaro agnosku publike kia E. estas kaj sen-embarase koncedu ke restas aferoj fiksotaj - kaj kompreneble tiel.

Mi re-agis al la konflikto inter la E-propagando kaj la realo, kaj ne kritikas la partopenantojn de la diskuto.

Chainy (Mostra il profilo) 15 settembre 2010 21:19:16

Sudanglo, mi komprenas vian vidpunkton. Mi dirus nur, ke la aferoj kiujn vi priskribas estas por alia fadeno...

yugary (Mostra il profilo) 25 settembre 2010 05:58:16

Kial uzi vortojn? Ĉu ne estus pli "internacie" uzi Unikodajn simbolojn?

⌁ aŭ ⊕ por indiki "ŝalti"

- aŭ ⊖ por indiki "malŝalti"

Eddycgn (Mostra il profilo) 25 settembre 2010 15:26:17

Al mi plaĉas EN kaj EL
tamen mi havas ĝardenmaŝinon kun I kaj O.
Tiu estas mallonga kaj simple komprenebla.

Ĉu mi povas diri: "la lumo estas ene
ele ?

PS
Pardonu mian vulgarecon:
Piss off! = elpisu! ??

Torna all’inizio