Al la enhavo

ŝalti kaj malŝalti

de fizikisto, 2010-septembro-10

Mesaĝoj: 34

Lingvo: Esperanto

darkweasel (Montri la profilon) 2010-septembro-25 16:26:15

Eddycgn:
Ĉu mi povas diri: "la lumo estas ene
ele ?
Laŭ mi ne. Mi ne komprenus tion.

Eddycgn:PS
Pardonu mian vulgarecon:
Piss off! = elpisu! ??
Ne - normale en Esperantujo oni uzas forfikiĝuiru kacen.

maratonisto (Montri la profilon) 2010-oktobro-16 19:42:22

tommjames:
enŝalti = aktivigi
elŝalti = malaktivigi
ŝalti = aktivigi aŭ malaktivigi, laŭ kunteksto
Mi konsentas. Mi ne certas, ke simple "ŝalti" nepre signifas "aktivigi". Ĉar estas imagebla ekzemple transŝalti:
en la germana umschalten
en la rusa переключить
en la hungara átkapcsolni
mi ne scias kiel diri tion en la angla.
Kiel mallongigoj mi ŝatas en/el kiel:
on/off en la angla
ein/aus en la germana ktp.

maratonisto (Montri la profilon) 2010-oktobro-16 19:53:32

sudanglo:
Se ili vidus kiom longe oni debatis tiun temon ĉi tie, ili dirus 'Jes tiel, mi suspektis jam delonge - Esperanto ne estas vera lingvo'.
Tio estas infana malsano de Esperanto. Infanaj malsanoj kutime rapide finiĝas kaj ne returnas.

tommjames (Montri la profilon) 2010-oktobro-16 19:57:17

maratonisto:
Notu tamen, ke mi prezentis tiun skemon ne kiel aserton ke funkcias tiel en Esperanto, sed nur ke mi aŭdis argumentojn favore de ĝi.

Eĉ se tiu skemo havas pli bonan sencon, mi mem elektas ne sekvi ĝin ĉar ŝalti/malŝalti ŝajnas al mi pli akceptitaj.

Reen al la supro