Til indholdet

Kia speco de akuzativulo vi estas?

af KoLonJaNo, 13. sep. 2010

Meddelelser: 16

Sprog: Esperanto

KoLonJaNo (Vise profilen) 13. sep. 2010 10.48.53

Saluton!

Jen enketo, en kiu vi povas elekti unu el ses diversaj specoj de Esperantistoj, kiuj malsamas pri|pro sia aplikado de la multfunkcia finaĵo -N.

Kolonjano

sudanglo (Vise profilen) 13. sep. 2010 12.56.14

Tre amuze!

Por mi, la mis-uzo de la akuzativo okazas plej ofte kiam mi tajpas (ĉar mi estas tre fuŝa uzanto de klavaro) - multe malpli ofte kiam mi parolas.

horsto (Vise profilen) 13. sep. 2010 16.16.42

Senegaùlo:La akuzativo grandparte respondecas pri la fiasko de esperanto.
La aliaj kialoj estas :
- la ĉapelitaj literoj kaj malfacile elparoleblaj konsonantaj grupoj ;
- la s-finaĵoj (as/is/os/us)
- la malkungrueco de la Esperanta vortaro kun tiu jam internacia (internasionalismo/internaciismo)...
Jes, vi pravas. Kaj ekzakte pro tio la aliaj planlingvoj, kiuj ne faras tiujn erarojn, tiel furoras. demando.gif

Belmiro (Vise profilen) 13. sep. 2010 17.04.19

Mi klopodas fari korektan uzadon de la akuzativo kvankam mi konscias ne ĉiam sukcesas. Vere dirite al mi tre plaĉas la akuzativo kaj mi taksas ĝin tre utila. Certe mi ne tre bone parolas Esperanton sed bone legas kaj la dekoj da libroj kiuj mi jam legis oferis min grandan plezuron.

darkweasel (Vise profilen) 13. sep. 2010 18.00.29

horsto:
Senegaùlo:La akuzativo grandparte respondecas pri la fiasko de esperanto.
La aliaj kialoj estas :
- la ĉapelitaj literoj kaj malfacile elparoleblaj konsonantaj grupoj ;
- la s-finaĵoj (as/is/os/us)
- la malkungrueco de la Esperanta vortaro kun tiu jam internacia (internasionalismo/internaciismo)...
Jes, vi pravas. Kaj ekzakte pro tio la aliaj planlingvoj, kiuj ne faras tiujn erarojn, tiel furoras. demando.gif
^ daŭre nutras trolon

Filu (Vise profilen) 13. sep. 2010 18.55.39

darkweasel:^ daŭre nutras trolon
Senegaùlo ja emas mallaŭdi Esperanton kaj tre dezirus alvenigi Esperantistojn al lia lingvoprojekto, sed li ankaŭ estas bona partoprenanto, kun opinioj certe malkutimaj ĉi tie, sed kiujn li tamen prezentas sen troa agresemo.

Mi ne nomus lin trolo.

Cetere, tre amuzis min Horsta respondo (nesurprize el tiu klarmensa humuremulo).

darkweasel (Vise profilen) 13. sep. 2010 19.06.08

Filu:
darkweasel:^ daŭre nutras trolon
Senegaùlo ja emas mallaŭdi Esperanton kaj tre dezirus alvenigi Esperantistojn al lia lingvoprojekto, sed li ankaŭ estas bona partoprenanto, kun opinioj certe malkutimaj ĉi tie, sed kiujn li tamen prezentas sen troa agresemo.

Mi ne nomus lin trolo.

Cetere, tre amuzis min Horsta respondo (nesurprize el tiu klarmensa humuremulo).
Trolo estas homo, kiu ĉefe aktivas en interreta forumo por esti atentata, kaj kies mesaĝoj plejparte ne helpas la kvaliton de la forumo. Ne nepras agresemo por trolo.

Estas maloftege, ke Senegaùlo afiŝas ion en la forumo de lernu! sen (plejparte mis-)mallaŭdi Esperanton kaj/aŭ reklami aliajn planlingvojn. Tial li ŝajnas al mi trolo, kaj mi komencis ne plu reagi al liaj mesaĝoj, kio ĉiuokaze estus vana malŝparo de energio.

Se vi volas komparon: ĉu vi irus al forumo pri piedpilkado nur por afiŝi ĉie, kiom aĉa estas piedpilkado? Ĉu, se iu farus tion, vin surprizus, se tiu estus nomata trolo?

fizikisto (Vise profilen) 13. sep. 2010 21.04.57

darkweasel:Se vi volas komparon: ĉu vi irus al forumo pri piedpilkado nur por afiŝi ĉie, kiom aĉa estas piedpilkado? Ĉu, se iu farus tion, vin surprizus, se tiu estus nomata trolo?
Sed tio ja estas vero: Piedpilkado aĉas kaj triatlono estas multe pli bona sporto! rido.gif

fizikisto (Vise profilen) 13. sep. 2010 21.14.14

Ankaŭ min klopodas uzi akuzativo laŭ fundamenton. Tamen, vi povas vidi, ke sukcesas min ne ĉiam. Certe estas akuzativon malfacilan aferon precipe por komencantojn. Sed iom post iom ĉiu povas lerni la korekta uzo de akuzativon.

galvis (Vise profilen) 13. sep. 2010 21.31.53

iom post iom ĉiu povas lerni la korekta uzo de akuzativon.
...ne estas ke oni ne scias, sed ke oni forgesas skribante.

iom post iom ĉiu povas lerni la korekta
n uzon de akuzativo( ).

Tilbage til start