Ujumbe: 16
Lugha: Esperanto
KoLonJaNo (Wasifu wa mtumiaji) 13 Septemba 2010 10:48:53 asubuhi
Jen enketo, en kiu vi povas elekti unu el ses diversaj specoj de Esperantistoj, kiuj malsamas pri|pro sia aplikado de la multfunkcia finaĵo -N.
Kolonjano
sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 13 Septemba 2010 12:56:14 alasiri
Por mi, la mis-uzo de la akuzativo okazas plej ofte kiam mi tajpas (ĉar mi estas tre fuŝa uzanto de klavaro) - multe malpli ofte kiam mi parolas.
horsto (Wasifu wa mtumiaji) 13 Septemba 2010 4:16:42 alasiri
Senegaùlo:La akuzativo grandparte respondecas pri la fiasko de esperanto.Jes, vi pravas. Kaj ekzakte pro tio la aliaj planlingvoj, kiuj ne faras tiujn erarojn, tiel furoras.
La aliaj kialoj estas :
- la ĉapelitaj literoj kaj malfacile elparoleblaj konsonantaj grupoj ;
- la s-finaĵoj (as/is/os/us)
- la malkungrueco de la Esperanta vortaro kun tiu jam internacia (internasionalismo/internaciismo)...

Belmiro (Wasifu wa mtumiaji) 13 Septemba 2010 5:04:19 alasiri
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 13 Septemba 2010 6:00:29 alasiri
horsto:^ daŭre nutras trolonSenegaùlo:La akuzativo grandparte respondecas pri la fiasko de esperanto.Jes, vi pravas. Kaj ekzakte pro tio la aliaj planlingvoj, kiuj ne faras tiujn erarojn, tiel furoras.
La aliaj kialoj estas :
- la ĉapelitaj literoj kaj malfacile elparoleblaj konsonantaj grupoj ;
- la s-finaĵoj (as/is/os/us)
- la malkungrueco de la Esperanta vortaro kun tiu jam internacia (internasionalismo/internaciismo)...
Filu (Wasifu wa mtumiaji) 13 Septemba 2010 6:55:39 alasiri
darkweasel:^ daŭre nutras trolonSenegaùlo ja emas mallaŭdi Esperanton kaj tre dezirus alvenigi Esperantistojn al lia lingvoprojekto, sed li ankaŭ estas bona partoprenanto, kun opinioj certe malkutimaj ĉi tie, sed kiujn li tamen prezentas sen troa agresemo.
Mi ne nomus lin trolo.
Cetere, tre amuzis min Horsta respondo (nesurprize el tiu klarmensa humuremulo).
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 13 Septemba 2010 7:06:08 alasiri
Filu:Trolo estas homo, kiu ĉefe aktivas en interreta forumo por esti atentata, kaj kies mesaĝoj plejparte ne helpas la kvaliton de la forumo. Ne nepras agresemo por trolo.darkweasel:^ daŭre nutras trolonSenegaùlo ja emas mallaŭdi Esperanton kaj tre dezirus alvenigi Esperantistojn al lia lingvoprojekto, sed li ankaŭ estas bona partoprenanto, kun opinioj certe malkutimaj ĉi tie, sed kiujn li tamen prezentas sen troa agresemo.
Mi ne nomus lin trolo.
Cetere, tre amuzis min Horsta respondo (nesurprize el tiu klarmensa humuremulo).
Estas maloftege, ke Senegaùlo afiŝas ion en la forumo de lernu! sen (plejparte mis-)mallaŭdi Esperanton kaj/aŭ reklami aliajn planlingvojn. Tial li ŝajnas al mi trolo, kaj mi komencis ne plu reagi al liaj mesaĝoj, kio ĉiuokaze estus vana malŝparo de energio.
Se vi volas komparon: ĉu vi irus al forumo pri piedpilkado nur por afiŝi ĉie, kiom aĉa estas piedpilkado? Ĉu, se iu farus tion, vin surprizus, se tiu estus nomata trolo?
fizikisto (Wasifu wa mtumiaji) 13 Septemba 2010 9:04:57 alasiri
darkweasel:Se vi volas komparon: ĉu vi irus al forumo pri piedpilkado nur por afiŝi ĉie, kiom aĉa estas piedpilkado? Ĉu, se iu farus tion, vin surprizus, se tiu estus nomata trolo?Sed tio ja estas vero: Piedpilkado aĉas kaj triatlono estas multe pli bona sporto!

fizikisto (Wasifu wa mtumiaji) 13 Septemba 2010 9:14:14 alasiri
galvis (Wasifu wa mtumiaji) 13 Septemba 2010 9:31:53 alasiri
iom post iom ĉiu povas lerni la korekta uzo de akuzativon....ne estas ke oni ne scias, sed ke oni forgesas skribante.
iom post iom ĉiu povas lerni la korekta
n uzon de akuzativo( ).