Al la enhavo

Esperanto sen Fleksio

de nissa_amas_katoj, 2010-septembro-14

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

Rohan (Montri la profilon) 2010-novembro-07 19:26:29

SinjoroRoboto:(Jes, mis scias ke mia lingvouzo jam ne estas "norma", sed mi provas bonigi ĝin.).
Ĉu mi maltrafis ion? Via lingvouzo ŝajnas sufiĉe norma kaj plaĉa al mi. rideto.gif

Roberto12 (Montri la profilon) 2010-novembro-14 10:28:49

Lingvo sen plurala sufikso, sen akuzativa sufikso, kaj sen verbaj konjugacioj, ne estas malbona ideo. Tre simpla - eble tro simpla. Sed mi mem tro ŝatas la morfologion de Esperanto, pensi pri ĉirkaŭbraki tiun idon.

Mi vidas problemon kun la senakuzativa sistemo tie. Rigardu ĉi tiun frazon:

Hieraŭ ĝi esti manĝanta bovino.

Ĉu ĝi signifas (Esperante) "hieraŭ ĝi estis manĝanta bovinon", aŭ "hieraŭ ĝi estis bovino kiu manĝis" ?

darkweasel (Montri la profilon) 2010-novembro-14 11:15:20

Roberto12:la "morphology" de Esperanto
La morfologion.

Roberto12 (Montri la profilon) 2010-novembro-14 11:50:32

darkweasel:
Roberto12:la "morphology" de Esperanto
La morfologion.
Dankon, DW. Mi redaktis la mesaĝon.

Vilinilo (Montri la profilon) 2010-novembro-14 13:21:11

Kial ne uzi Idon, anstataŭ de tiu dialekto? Ido ja havas multajn trajton, kiuj estas similas al "Esperanto sen fleksio," kaj, kvankam ĝi estas malpli parolata ol Esperanto, ĝi estas parolata de pli ol unu persono...

nissa_amas_katoj (Montri la profilon) 2011-oktobro-15 18:03:08

Vilinilo:Kial ne uzi Idon, anstataŭ de tiu dialekto? Ido ja havas multajn trajton, kiuj estas similas al "Esperanto sen fleksio," kaj, kvankam ĝi estas malpli parolata ol Esperanto, ĝi estas parolata de pli ol unu persono...
Sed Esperanto sen Fleksio estas pli facile legata de Esperantistoj ol Ido.

barat (Montri la profilon) 2011-oktobro-15 19:27:34

yugary:
yugary:Mi tre dubas ĉu oni rajtas nomi la finaĵojn de Esperanto "fleksioj". Fleksioj estas nedisigeblaj partoj de vorto. Esperanto do jam estas senfleksia.
Jn o ??? n ki jn an!!! Ig ajn os iĝ ajn el i os ant-iom krom eĉec ebl igiĝ jam as on la tre de is i em... ktp...

A naci inter o lingv la, o ant esper.
La vortelementoj de Esperanto estas "disigeblaj" en la senco ke ili estas tute ne kunfandemaj. Alivorte, oni povas kunmeti ilin kun aliaj elementoj sen ŝanĝi la formon de iu ajn elemento de la kunmetaĵo. La vortfarado de Esperanto estas do aglutina, ne kunfandeme fleksia kiel ekzemple Latino aŭ la rusa. Eĉ finaĵoj kiel -o, -as, ­ktp estas tiaj. Ekzemploj troviĝas en vortoj kiel "o-vorto", "as-tempo", ktp.
Vi tute pravas, Amiko. Sed por certaj homoj eĉ tio estas tro malfacila. Mi ŝatas Esperanton precize en tiu formo, kion ĝi havas. Do mi neniam uzos tiujn eltrovaĵojn. Esperanto sen Fleksio povas esti utila en literaturo, kiel la lingvo de needukitaj homoj.

Reen al la supro