Messages: 43
Language: Esperanto
Continuum (User's profile) January 28, 2011, 2:23:07 PM
Ergazomai:Ankaŭ plaĉus al mi lerni iom da Fasala, sincere.Kie oni povas trovi informojn pri tiu lingvo?
Dankon.

marcuscf (User's profile) January 28, 2011, 11:31:37 PM
Ido, ĉar ĝi estas simila al Esperanto. Estas kvazaŭ portugala kaj hispana, pro simileco. Tamen, mi opinias ke idistoj ŝanĝis tro multe. Mi ne volas lerni ĉiujn tabelvortojn denove. Ili ankaŭ aldonis nepardoneblajn neregulaĵojn (pro akcento, skribmaniero, kaj paralelaj vortoformoj: elu/el, olu/ol), kiujn Esperanto ne havis.

Lojban, ĉar ĝi estas tre logika. Bedaŭrinde mi trovis ĝin iom malfacila kaj neutila (se eĉ en Esperanto kelkfoje mi tediĝas pro la manko de novaĵoj, imagu pri Lojban!)
Interlingua, ĉar ĝi estas tuj legebla fare de parolantoj de latinidaj lingvoj. Mi ege volus ke ili farus ortografi-reformon, ĉar planlingvo kun arbitraj neregulaĵoj estas stulta ideo


Ergazomai (User's profile) January 29, 2011, 7:45:07 PM
Continuum:Ĉi tieErgazomai:Ankaŭ plaĉus al mi lerni iom da Fasala, sincere.Kie oni povas trovi informojn pri tiu lingvo?
Dankon.

marcuscf (User's profile) January 29, 2011, 10:34:01 PM

Continuum (User's profile) January 30, 2011, 12:00:38 PM
marcuscf:La oficiala retejo ne plu ekzistas. Tio ne estas tre alloga, ĉu ne?Vi tute pravas! Ŝajnas, ke tiu lingvo interesis neniun!

Ergazomai (User's profile) January 30, 2011, 8:05:39 PM
Continuum:Mi ĵus eksciis tion!marcuscf:La oficiala retejo ne plu ekzistas. Tio ne estas tre alloga, ĉu ne?Vi tute pravas! Ŝajnas, ke tiu lingvo interesis neniun!

Mi havis gramatikon pri tiu lingvo ie en mia komputilo, sed mi recente formatis ĝis kaj forperdis ĉiujn miajn dokumentojn

orthohawk (User's profile) January 30, 2011, 8:34:53 PM
KoLonJaNo:Saluton!Brithenig, Elet Anta, Na'vi.
Jen enketo, en kiu vi povas elekti unu aŭ pli da planlingvoj, kiujn vi eventuale lernus krom -- aŭ okaze de via baldaŭ okazonta kabeado: anstataŭ -- Esperanto.
Ergazomai (User's profile) January 31, 2011, 2:41:38 PM
orthohawk:Na'vi!KoLonJaNo:Saluton!Brithenig, Elet Anta, Na'vi.
Jen enketo, en kiu vi povas elekti unu aŭ pli da planlingvoj, kiujn vi eventuale lernus krom -- aŭ okaze de via baldaŭ okazonta kabeado: anstataŭ -- Esperanto.


T0dd (User's profile) January 31, 2011, 6:20:25 PM
sinjoro (User's profile) February 9, 2011, 9:38:25 PM