Đi đến phần nội dung

Kiu(j)n planlingvo(j)n krom | anstataŭ Esperanto vi lernus?

viết bởi KoLonJaNo, Ngày 16 tháng 9 năm 2010

Tin nhắn: 43

Nội dung: Esperanto

Continuum (Xem thông tin cá nhân) 14:23:07 Ngày 28 tháng 1 năm 2011

Ergazomai:Ankaŭ plaĉus al mi lerni iom da Fasala, sincere.
Kie oni povas trovi informojn pri tiu lingvo?
Dankon. okulumo.gif

marcuscf (Xem thông tin cá nhân) 23:31:37 Ngày 28 tháng 1 năm 2011

Mi interesiĝis pri iuj el tiuj lingvoj, kiel Ido, Lojban kaj Interlingua. Tamen, mi ne emas plene ellerni ilin.

Ido, ĉar ĝi estas simila al Esperanto. Estas kvazaŭ portugala kaj hispana, pro simileco. Tamen, mi opinias ke idistoj ŝanĝis tro multe. Mi ne volas lerni ĉiujn tabelvortojn denove. Ili ankaŭ aldonis nepardoneblajn neregulaĵojn (pro akcento, skribmaniero, kaj paralelaj vortoformoj: elu/el, olu/ol), kiujn Esperanto ne havis. zam.gif

Lojban, ĉar ĝi estas tre logika. Bedaŭrinde mi trovis ĝin iom malfacila kaj neutila (se eĉ en Esperanto kelkfoje mi tediĝas pro la manko de novaĵoj, imagu pri Lojban!)

Interlingua, ĉar ĝi estas tuj legebla fare de parolantoj de latinidaj lingvoj. Mi ege volus ke ili farus ortografi-reformon, ĉar planlingvo kun arbitraj neregulaĵoj estas stulta ideo rubo.gif . Oni kapablas legi, sed kiam oni skribas aŭ parolas, oni bezonas atenti pri superfluaj detaloj. Se mi skribus ion ajn en Interlingua, mi forlasus ĉiujn neregulaĵon (mi estus reformemulo!). Ŝajne, la interlinguistoj ne zorgas tre multe por ununura ortografio, do alia ne ĝenus ilin... zam2.gif

Ergazomai (Xem thông tin cá nhân) 19:45:07 Ngày 29 tháng 1 năm 2011

Continuum:
Ergazomai:Ankaŭ plaĉus al mi lerni iom da Fasala, sincere.
Kie oni povas trovi informojn pri tiu lingvo?
Dankon. okulumo.gif
Ĉi tie ridulo.gif

marcuscf (Xem thông tin cá nhân) 22:34:01 Ngày 29 tháng 1 năm 2011

La oficiala retejo ne plu ekzistas. Tio ne estas tre alloga, ĉu ne? rideto.gif

Continuum (Xem thông tin cá nhân) 12:00:38 Ngày 30 tháng 1 năm 2011

marcuscf:La oficiala retejo ne plu ekzistas. Tio ne estas tre alloga, ĉu ne? rideto.gif
Vi tute pravas! Ŝajnas, ke tiu lingvo interesis neniun! shoko.gif

Ergazomai (Xem thông tin cá nhân) 20:05:39 Ngày 30 tháng 1 năm 2011

Continuum:
marcuscf:La oficiala retejo ne plu ekzistas. Tio ne estas tre alloga, ĉu ne? rideto.gif
Vi tute pravas! Ŝajnas, ke tiu lingvo interesis neniun! shoko.gif
Mi ĵus eksciis tion! ploro.gif eble tiu projekto fine malsukcesis. Ve, ĝi estis ja interesa.
Mi havis gramatikon pri tiu lingvo ie en mia komputilo, sed mi recente formatis ĝis kaj forperdis ĉiujn miajn dokumentojn ploro.gif

orthohawk (Xem thông tin cá nhân) 20:34:53 Ngày 30 tháng 1 năm 2011

KoLonJaNo:Saluton!

Jen enketo, en kiu vi povas elekti unu aŭ pli da planlingvoj, kiujn vi eventuale lernus krom -- aŭ okaze de via baldaŭ okazonta kabeado: anstataŭ -- Esperanto.
Brithenig, Elet Anta, Na'vi.

Ergazomai (Xem thông tin cá nhân) 14:41:38 Ngày 31 tháng 1 năm 2011

orthohawk:
KoLonJaNo:Saluton!

Jen enketo, en kiu vi povas elekti unu aŭ pli da planlingvoj, kiujn vi eventuale lernus krom -- aŭ okaze de via baldaŭ okazonta kabeado: anstataŭ -- Esperanto.
Brithenig, Elet Anta, Na'vi.
Na'vi! ridulo.gif plaĉegus ankaŭ al mi ridulo.gif

T0dd (Xem thông tin cá nhân) 18:20:25 Ngày 31 tháng 1 năm 2011

Antaŭ multaj jaroj, mi interesiĝis pri la filozofia lingvo aUI. Mi suspektas, ke la lingvo ne estas vere lernebla, almenaŭ ne parolebla, sed ĝi estas sufiĉe bizara kaj interesa.

sinjoro (Xem thông tin cá nhân) 21:38:25 Ngày 09 tháng 2 năm 2011

Se mi decidus lerni iun alian planlingvon, certe temus pri volapuko. Pro nur unu kialo: interesas min la historio de planlingvoj, mi volus legi malnovajn volapukajn ĵurnalojn (se estus aliro al ili), librojn, prelegojn ktp. Idon mi pli malpli komprenas kaj sen troa problemo povas legi malnovajn eldonojn de Progreso kaj aliajn historiajn materialojn en tiu lingvo. Temas do pri teoria interesiĝo pri iamaj volapukujo kaj idujo, ĉar por komunikaj celoj ili preskaŭ neniel utilus.

Quay lại