Granda Lingva Ekspozicio en Londono (ink. E. stando)
de sudanglo, 19 de septiembre de 2010
Aportes: 5
Idioma: Esperanto
sudanglo (Mostrar perfil) 19 de septiembre de 2010 09:20:45
Vi povas akiri senpagon eniron per registriĝo je la retejo de la organizantoj - Guglu 'The Language Show 2010'.
EAB, la Brita Esperanto-Asocio) havos standon, n-ro 528.
sudanglo (Mostrar perfil) 16 de octubre de 2010 20:58:33
Oni propagandis por Lernu.net kaj mi atendas ke estos ne-malmulte da novaj registriĝoj.
Miland (Mostrar perfil) 16 de octubre de 2010 21:21:27
sudanglo:Mi ĵus revenis de deĵoro ĉe la stando de EABStari dum multaj horoj vere malfacilas. Vi montris sindediĉon al la movado. Gratulon! (Aliflanke, se vi sidis dum la tuta periodo trinkante teon ... )
sudanglo (Mostrar perfil) 17 de octubre de 2010 11:18:55
Mi povis egale propagandi/konversacii de ripoza kaj stara pozicioj.
Ĉu vi supozas ke oni perdas la parolkapablon kiam oni sidas?
Miland (Mostrar perfil) 18 de octubre de 2010 10:26:02
sudanglo:Ĉu vi supozas ke oni perdas la parolkapablon kiam oni sidas?Miaopinie, estis bona ideo ekvilibri staradon kaj sidadon, kiel vi faris. Okul-al-okula kontakto estus iom pli malfacila kiam deĵoranto sidus, kaj estus pli facile por maltrafi la okulojn de potencialaj enketontoj. Tamen espereble tio ne gravis.