前往目錄

Granda Lingva Ekspozicio en Londono (ink. E. stando)

貼文者: sudanglo, 2010年9月19日

訊息: 5

語言: Esperanto

sudanglo (顯示個人資料) 2010年9月19日上午9:20:45

Se vi hazarde estos en Londonon en Oktobro aŭ serĉas kialon por viziti la ĉefurbon, tiam vi pripensu ĉeeston je The Language Show (Earls Court Oct 15-17).

Vi povas akiri senpagon eniron per registriĝo je la retejo de la organizantoj - Guglu 'The Language Show 2010'.

EAB, la Brita Esperanto-Asocio) havos standon, n-ro 528.

sudanglo (顯示個人資料) 2010年10月16日下午8:58:33

Mi ĵus revenis de deĵoro ĉe la stando de EAB, kaj mi devas diri ke, de la vidpunkto de la nivelo de intereso montrata de la preterpasantoj, la afero estis granda sukceso.

Oni propagandis por Lernu.net kaj mi atendas ke estos ne-malmulte da novaj registriĝoj.

Miland (顯示個人資料) 2010年10月16日下午9:21:27

sudanglo:Mi ĵus revenis de deĵoro ĉe la stando de EAB
Stari dum multaj horoj vere malfacilas. Vi montris sindediĉon al la movado. Gratulon! (Aliflanke, se vi sidis dum la tuta periodo trinkante teon ... )

sudanglo (顯示個人資料) 2010年10月17日上午11:18:55

Foje mi staris, foje mi sidis.

Mi povis egale propagandi/konversacii de ripoza kaj stara pozicioj.

Ĉu vi supozas ke oni perdas la parolkapablon kiam oni sidas?

Miland (顯示個人資料) 2010年10月18日上午10:26:02

sudanglo:Ĉu vi supozas ke oni perdas la parolkapablon kiam oni sidas?
Miaopinie, estis bona ideo ekvilibri staradon kaj sidadon, kiel vi faris. Okul-al-okula kontakto estus iom pli malfacila kiam deĵoranto sidus, kaj estus pli facile por maltrafi la okulojn de potencialaj enketontoj. Tamen espereble tio ne gravis.

回到上端