Al la enhavo

kontroli tradukon

de crescence, 2010-septembro-20

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2010-septembro-20 07:22:16

Saluton,

Ĉu vi bonvolas kontroli la esperantan tradukon de mian retpaĝon ĉe la retpaĝaro http://akvarelarto.u7n.org/memento.php ? Necesas alklaki sur ĉiu ligilo por vidi ĉiun esperantan tabulon.

Antaŭdankon al vi !

oxymor (Montri la profilon) 2010-septembro-20 09:38:28

La supersigno super la "u" en la vorto aŭreolo mankas en la Memorigilo.
Estis la sola eraro, kiun mi trovis.

crescence (Montri la profilon) 2010-septembro-20 10:24:09

Dankon al vi !

Ĉu vi ankaŭ kontrolis la dek ses tabulojn aŭ nur la rubrikliston ?

horsto (Montri la profilon) 2010-septembro-20 10:38:37

Mi kontrolis nur la unuan paĝon, la aliaj postulas Javascript.

Dekstre la ĉapelitaj literoj ŝajne ne funkcias, tio estas amuze ekzemple ĉi tie: Hejmpago anstataŭ Hejmpaĝo

Aliaj eraroj:
grizkolorojn
pentraja (ĉu pentra?)

crescence (Montri la profilon) 2010-septembro-20 11:41:45

dankon al vi !

Mi korektis :

hejmpaĝo
grizoj (= grizaj koloroj)
pentraĵa

novatago (Montri la profilon) 2010-septembro-20 11:52:22

horsto:Dekstre la ĉapelitaj literoj ŝajne ne funkcias, tio estas amuze ekzemple ĉi tie: Hejmpago anstataŭ Hejmpaĝo
Tiu eraro ne ŝajnas komputila sed homa. Mi ne certas pri ĝi sed mi pensas tion ĉar videblas la aliaj ĉapelitaj literoj.

Crescence, mi rekomendus al vi meti fonan koloron en la tabuloj ĉar la fonan bildon kvankam estas tre bela, malhelpas bone vidi la tekston. Ankaŭ vi povus provi aliajn kolorojn por la teksto.

Aliaj eraroj:
En la rubriko pri konstruaĵoj:
-flava okrakoloro.
-Vi skribas "la" antaŭ ĉiu elemento. Mi ne certas ĉu tio estas eraro sed en Esperanto ĝi ja ne estas necesa en tiu kunteksto.
-kvazaŭ seka peniko.
-apenaŭaj kvantoj da ultramaro.

Mi ne kontrolis ĉion. Eble poste mi kontrolos la aliajn rubrikojn.

Ĝis, Novatago.

crescence (Montri la profilon) 2010-septembro-20 14:09:30

Dankegon !
Mi korektis la erarojn... Kaj mi elektis verdan koloron pli malhelan por pli bone legi la tekstojn de la retpaĝo.

Reen al la supro