前往目錄

kontroli tradukon

貼文者: crescence, 2010年9月20日

訊息: 7

語言: Esperanto

crescence (顯示個人資料) 2010年9月20日上午7:22:16

Saluton,

Ĉu vi bonvolas kontroli la esperantan tradukon de mian retpaĝon ĉe la retpaĝaro http://akvarelarto.u7n.org/memento.php ? Necesas alklaki sur ĉiu ligilo por vidi ĉiun esperantan tabulon.

Antaŭdankon al vi !

oxymor (顯示個人資料) 2010年9月20日上午9:38:28

La supersigno super la "u" en la vorto aŭreolo mankas en la Memorigilo.
Estis la sola eraro, kiun mi trovis.

crescence (顯示個人資料) 2010年9月20日上午10:24:09

Dankon al vi !

Ĉu vi ankaŭ kontrolis la dek ses tabulojn aŭ nur la rubrikliston ?

horsto (顯示個人資料) 2010年9月20日上午10:38:37

Mi kontrolis nur la unuan paĝon, la aliaj postulas Javascript.

Dekstre la ĉapelitaj literoj ŝajne ne funkcias, tio estas amuze ekzemple ĉi tie: Hejmpago anstataŭ Hejmpaĝo

Aliaj eraroj:
grizkolorojn
pentraja (ĉu pentra?)

crescence (顯示個人資料) 2010年9月20日上午11:41:45

dankon al vi !

Mi korektis :

hejmpaĝo
grizoj (= grizaj koloroj)
pentraĵa

novatago (顯示個人資料) 2010年9月20日上午11:52:22

horsto:Dekstre la ĉapelitaj literoj ŝajne ne funkcias, tio estas amuze ekzemple ĉi tie: Hejmpago anstataŭ Hejmpaĝo
Tiu eraro ne ŝajnas komputila sed homa. Mi ne certas pri ĝi sed mi pensas tion ĉar videblas la aliaj ĉapelitaj literoj.

Crescence, mi rekomendus al vi meti fonan koloron en la tabuloj ĉar la fonan bildon kvankam estas tre bela, malhelpas bone vidi la tekston. Ankaŭ vi povus provi aliajn kolorojn por la teksto.

Aliaj eraroj:
En la rubriko pri konstruaĵoj:
-flava okrakoloro.
-Vi skribas "la" antaŭ ĉiu elemento. Mi ne certas ĉu tio estas eraro sed en Esperanto ĝi ja ne estas necesa en tiu kunteksto.
-kvazaŭ seka peniko.
-apenaŭaj kvantoj da ultramaro.

Mi ne kontrolis ĉion. Eble poste mi kontrolos la aliajn rubrikojn.

Ĝis, Novatago.

crescence (顯示個人資料) 2010年9月20日下午2:09:30

Dankegon !
Mi korektis la erarojn... Kaj mi elektis verdan koloron pli malhelan por pli bone legi la tekstojn de la retpaĝo.

回到上端