Ujumbe: 7
Lugha: Esperanto
crescence (Wasifu wa mtumiaji) 20 Septemba 2010 7:22:16 asubuhi
Ĉu vi bonvolas kontroli la esperantan tradukon de mian retpaĝon ĉe la retpaĝaro http://akvarelarto.u7n.org/memento.php ? Necesas alklaki sur ĉiu ligilo por vidi ĉiun esperantan tabulon.
Antaŭdankon al vi !
oxymor (Wasifu wa mtumiaji) 20 Septemba 2010 9:38:28 asubuhi
Estis la sola eraro, kiun mi trovis.
crescence (Wasifu wa mtumiaji) 20 Septemba 2010 10:24:09 asubuhi
Ĉu vi ankaŭ kontrolis la dek ses tabulojn aŭ nur la rubrikliston ?
horsto (Wasifu wa mtumiaji) 20 Septemba 2010 10:38:37 asubuhi
Dekstre la ĉapelitaj literoj ŝajne ne funkcias, tio estas amuze ekzemple ĉi tie: Hejmpago anstataŭ Hejmpaĝo
Aliaj eraroj:
grizkolorojn
pentraja (ĉu pentra?)
crescence (Wasifu wa mtumiaji) 20 Septemba 2010 11:41:45 asubuhi
Mi korektis :
hejmpaĝo
grizoj (= grizaj koloroj)
pentraĵa
novatago (Wasifu wa mtumiaji) 20 Septemba 2010 11:52:22 asubuhi
horsto:Dekstre la ĉapelitaj literoj ŝajne ne funkcias, tio estas amuze ekzemple ĉi tie: Hejmpago anstataŭ HejmpaĝoTiu eraro ne ŝajnas komputila sed homa. Mi ne certas pri ĝi sed mi pensas tion ĉar videblas la aliaj ĉapelitaj literoj.
Crescence, mi rekomendus al vi meti fonan koloron en la tabuloj ĉar la fonan bildon kvankam estas tre bela, malhelpas bone vidi la tekston. Ankaŭ vi povus provi aliajn kolorojn por la teksto.
Aliaj eraroj:
En la rubriko pri konstruaĵoj:
-flava okrakoloro.
-Vi skribas "la" antaŭ ĉiu elemento. Mi ne certas ĉu tio estas eraro sed en Esperanto ĝi ja ne estas necesa en tiu kunteksto.
-kvazaŭ seka peniko.
-apenaŭaj kvantoj da ultramaro.
Mi ne kontrolis ĉion. Eble poste mi kontrolos la aliajn rubrikojn.
Ĝis, Novatago.
crescence (Wasifu wa mtumiaji) 20 Septemba 2010 2:09:30 alasiri
Mi korektis la erarojn... Kaj mi elektis verdan koloron pli malhelan por pli bone legi la tekstojn de la retpaĝo.