Al la enhavo

Ĉu estonto aŭ estonteco?

de Andreo Jankovskij, 2010-septembro-21

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2010-septembro-21 22:05:16

Ĉu estonto aŭ estonteco?

Bildo

horsto (Montri la profilon) 2010-septembro-21 22:31:45

por la estonteco

La radiko -onto, -anto, -into kutime estas por homoj.

tommjames (Montri la profilon) 2010-septembro-22 09:25:38

Ankaŭ mi dirus nur estonteco. Iuj diras estonto, kiel eksplikas PMEG en la ĉi-suba citaĵo, sed laŭ mi tio estas evitinda.

PMEG:Formoj kiel estonto kaj pasinto normale montras personon, kiel ĉiuj participoj kun O-finaĵo, sed iafoje oni uzas estonto kaj pasinto kiel mallongigojn de estonteco kaj pasinteco.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2010-septembro-22 15:02:09

Dankon.

rideto.gif

victornino (Montri la profilon) 2010-septembro-22 15:29:22

ĉu nur personoj aŭ ankaŭ aliaj animaloj?

mihxil (Montri la profilon) 2010-septembro-22 16:36:46

Andreo Jankovskij:Ĉu estonto aŭ estonteco?

Bildo
Kial ne simple 'onto'...

darkweasel (Montri la profilon) 2010-septembro-22 16:46:12

miĥil:
Andreo Jankovskij:Ĉu estonto aŭ estonteco?

Bildo
Kial ne simple 'onto'...
Kvankam tio eble estas teorie ebla, ĝi certe apartenas al la lingva eksperimentujo.

Roberto12 (Montri la profilon) 2010-septembro-22 17:40:42

miĥil:Kial ne simple 'onto'...
Bona ideo! ...Sed Esperantistoj eble pensus ke oni parolas pri persono.

ReVo diras ke oni povas uzi la vorton futuro. Mi neniam ŝatis "la estonteco" do mi rekomendas "la futuro".

Edit: fakte, dum miaj Eo-jaroj mi uzis la vorton "estonttempo". Hmm...

Reen al la supro