前往目錄

Ĉu estonto aŭ estonteco?

貼文者: Andreo Jankovskij, 2010年9月21日

訊息: 8

語言: Esperanto

Andreo Jankovskij (顯示個人資料) 2010年9月21日下午10:05:16

Ĉu estonto aŭ estonteco?

Bildo

horsto (顯示個人資料) 2010年9月21日下午10:31:45

por la estonteco

La radiko -onto, -anto, -into kutime estas por homoj.

tommjames (顯示個人資料) 2010年9月22日上午9:25:38

Ankaŭ mi dirus nur estonteco. Iuj diras estonto, kiel eksplikas PMEG en la ĉi-suba citaĵo, sed laŭ mi tio estas evitinda.

PMEG:Formoj kiel estonto kaj pasinto normale montras personon, kiel ĉiuj participoj kun O-finaĵo, sed iafoje oni uzas estonto kaj pasinto kiel mallongigojn de estonteco kaj pasinteco.

Andreo Jankovskij (顯示個人資料) 2010年9月22日下午3:02:09

Dankon.

rideto.gif

victornino (顯示個人資料) 2010年9月22日下午3:29:22

ĉu nur personoj aŭ ankaŭ aliaj animaloj?

mihxil (顯示個人資料) 2010年9月22日下午4:36:46

Andreo Jankovskij:Ĉu estonto aŭ estonteco?

Bildo
Kial ne simple 'onto'...

darkweasel (顯示個人資料) 2010年9月22日下午4:46:12

miĥil:
Andreo Jankovskij:Ĉu estonto aŭ estonteco?

Bildo
Kial ne simple 'onto'...
Kvankam tio eble estas teorie ebla, ĝi certe apartenas al la lingva eksperimentujo.

Roberto12 (顯示個人資料) 2010年9月22日下午5:40:42

miĥil:Kial ne simple 'onto'...
Bona ideo! ...Sed Esperantistoj eble pensus ke oni parolas pri persono.

ReVo diras ke oni povas uzi la vorton futuro. Mi neniam ŝatis "la estonteco" do mi rekomendas "la futuro".

Edit: fakte, dum miaj Eo-jaroj mi uzis la vorton "estonttempo". Hmm...

回到上端