Sadržaj

emeritiĝo

od Altebrilas, 23. rujna 2010.

Poruke: 18

Jezik: Esperanto

Altebrilas (Prikaz profila) 28. rujna 2010. 22:41:28

Tiu, kiu emeritiĝas hodiaŭ je la 67a naskiĝis en 1943. Vi naskiĝis 21 jarojn poste.

Vi emeritiĝos - laŭ viaj antaŭvidoj - en 2031, t.e. 21 jarojn post nun.

Se vi imagas precize kio okazis en Berlino, c'u vi vere opinias, ke oni povas fideble antaŭvidi la estontecon post 21 jarojn ??

21 (denove!) jarojn antaŭ nun, la Berlina Muro falis. Kiu povis antaŭvidi tion, kelkaj jarojn antaŭe?

La pensioj dependos de la prospero de la ekonomio, ne de transformiĝo de pensiuloj en senlaboruloj...

Eddycgn (Prikaz profila) 6. listopada 2010. 21:42:20

Nun ni scias
francoj emeritigas je 60 > 62
germanoj nun je 67

Mi estas scivolema.
Je kiu aĵo oni emeritigas en via lando?
Ĉu la francoj estas trodorlotitaj aŭ ne?

dobri (Prikaz profila) 7. listopada 2010. 18:01:17

Eddycgn:Nun ni scias
francoj emeritigas je 60 > 62
germanoj nun je 67

Mi estas scivolema.
Je kiu aĵo oni emeritigas en via lando?
Ĉu la francoj estas trodorlotitaj aŭ ne?
Francoj certe estas dorlotitaj. En Ĉeĥio nun oni emeritiĝas je 62, sed jam ekzistas propono (kiu certe estos aprobita) emeritiĝi nur en 65.

Altebrilas (Prikaz profila) 7. listopada 2010. 22:07:17

Eddycgn:

Mi estas scivolema.
Je kiu aĵo oni emeritigas en via lando?
Je nia sano, kompreneble! lango.gif
Estas ne nur ŝerco, ĉar multe da laboroj estas ne fareblaj de maljunuloj.
Ĉu la francoj estas trodorlotitaj aŭ ne?
Kiu rajtas juĝi pri troa aŭ maltroa dorlotado?

Eddycgn (Prikaz profila) 8. listopada 2010. 10:05:49

Altebrilas:....Kiu rajtas juĝi pri troa aŭ maltroa dorlotado?
Mi certe ne juĝas! Estus bone ke ĉiuj povus emeritiĝi eĉ je 50 jaroj!
Por kelkaj laboroj tio estas necesa: ministoj, fajrobrigadanoj, masonistoj, ktp.

Tamen, kio okasos se la proporcio inter junuloj kaj maljunuloj ŝanĝas, kaj ĉeestos pli kaj pli maljunuloj kaŭze de pli bona kuracado? Ĉu la societo povos pagi tion?

Kelkaj intelektajn aŭ sidadajn okupojn oni povas realigi ankaŭ je 70 jaroj, mi opinias… se oni estas sana.

Altebrilas (Prikaz profila) 8. listopada 2010. 21:42:00

Kelkaj intelektajn aŭ sidadajn okupojn oni povas realigi ankaŭ je 70 jaroj, mi opinias… se oni estas sana.
Sed bedaŭrinde, la plejparto de la entreprenestroj opinias malsame ploro.gif

dobri (Prikaz profila) 11. listopada 2010. 16:30:26

Altebrilas:
Kelkaj intelektajn aŭ sidadajn okupojn oni povas realigi ankaŭ je 70 jaroj, mi opinias… se oni estas sana.
Sed bedaŭrinde, la plejparto de la entreprenestroj opinias malsame ploro.gif
Similaj aferoj okazadas ankaŭ en mia lando. Kiam la laborpostulanto estas pli ol 50jara, oni kutime ne akceptas lin, elturniĝante per alia kaŭzo, ĉar la aĝo ne rajtas esti kaŭzo de malakcepto.
Kontraŭe mi preferus pli aĝan laboristinon, ĉar ŝi ne plu havas malgrandajn infanojn, tial ŝi povas labori ĉiutage. Simple ŝi kutime estadas dankema pro laborposteno, tial ŝi estas fidinda, ke ŝia laboro estos finita ĝustatempe.

Altebrilas (Prikaz profila) 15. listopada 2010. 12:34:06

dobri:
Kontraŭe mi preferus pli aĝan laboristinon, ĉar ŝi ne plu havas malgrandajn infanojn, tial ŝi povas labori ĉiutage. Simple ŝi kutime estadas dankema pro laborposteno, tial ŝi estas fidinda, ke ŝia laboro estos finita ĝustatempe.
Domaĝe, ke ne ĉiuj estroj ne pensas kiel vi!

NB: Mi sendis al vi poŝtkarton pri alia temo kiu ne rilatas kun tiu forumo.

Natrag na vrh