emeritiĝo
fra Altebrilas,2010 9 23
Meldinger: 18
Språk: Esperanto
Altebrilas (Å vise profilen) 2010 9 28 22:41:28
Vi emeritiĝos - laŭ viaj antaŭvidoj - en 2031, t.e. 21 jarojn post nun.
Se vi imagas precize kio okazis en Berlino, c'u vi vere opinias, ke oni povas fideble antaŭvidi la estontecon post 21 jarojn ??
21 (denove!) jarojn antaŭ nun, la Berlina Muro falis. Kiu povis antaŭvidi tion, kelkaj jarojn antaŭe?
La pensioj dependos de la prospero de la ekonomio, ne de transformiĝo de pensiuloj en senlaboruloj...
Eddycgn (Å vise profilen) 2010 10 6 21:42:20
francoj emeritigas je 60 > 62
germanoj nun je 67
Mi estas scivolema.
Je kiu aĵo oni emeritigas en via lando?
Ĉu la francoj estas trodorlotitaj aŭ ne?
dobri (Å vise profilen) 2010 10 7 18:01:17
Eddycgn:Nun ni sciasFrancoj certe estas dorlotitaj. En Ĉeĥio nun oni emeritiĝas je 62, sed jam ekzistas propono (kiu certe estos aprobita) emeritiĝi nur en 65.
francoj emeritigas je 60 > 62
germanoj nun je 67
Mi estas scivolema.
Je kiu aĵo oni emeritigas en via lando?
Ĉu la francoj estas trodorlotitaj aŭ ne?
Altebrilas (Å vise profilen) 2010 10 7 22:07:17
Eddycgn:Je nia sano, kompreneble!
Mi estas scivolema.
Je kiu aĵo oni emeritigas en via lando?
Estas ne nur ŝerco, ĉar multe da laboroj estas ne fareblaj de maljunuloj.
Ĉu la francoj estas trodorlotitaj aŭ ne?Kiu rajtas juĝi pri troa aŭ maltroa dorlotado?
Eddycgn (Å vise profilen) 2010 10 8 10:05:49
Altebrilas:....Kiu rajtas juĝi pri troa aŭ maltroa dorlotado?Mi certe ne juĝas! Estus bone ke ĉiuj povus emeritiĝi eĉ je 50 jaroj!
Por kelkaj laboroj tio estas necesa: ministoj, fajrobrigadanoj, masonistoj, ktp.
Tamen, kio okasos se la proporcio inter junuloj kaj maljunuloj ŝanĝas, kaj ĉeestos pli kaj pli maljunuloj kaŭze de pli bona kuracado? Ĉu la societo povos pagi tion?
Kelkaj intelektajn aŭ sidadajn okupojn oni povas realigi ankaŭ je 70 jaroj, mi opinias… se oni estas sana.
Altebrilas (Å vise profilen) 2010 10 8 21:42:00
Kelkaj intelektajn aŭ sidadajn okupojn oni povas realigi ankaŭ je 70 jaroj, mi opinias… se oni estas sana.Sed bedaŭrinde, la plejparto de la entreprenestroj opinias malsame
dobri (Å vise profilen) 2010 10 11 16:30:26
Altebrilas:Similaj aferoj okazadas ankaŭ en mia lando. Kiam la laborpostulanto estas pli ol 50jara, oni kutime ne akceptas lin, elturniĝante per alia kaŭzo, ĉar la aĝo ne rajtas esti kaŭzo de malakcepto.Kelkaj intelektajn aŭ sidadajn okupojn oni povas realigi ankaŭ je 70 jaroj, mi opinias… se oni estas sana.Sed bedaŭrinde, la plejparto de la entreprenestroj opinias malsame
Kontraŭe mi preferus pli aĝan laboristinon, ĉar ŝi ne plu havas malgrandajn infanojn, tial ŝi povas labori ĉiutage. Simple ŝi kutime estadas dankema pro laborposteno, tial ŝi estas fidinda, ke ŝia laboro estos finita ĝustatempe.
Altebrilas (Å vise profilen) 2010 10 15 12:34:06
dobri:Domaĝe, ke ne ĉiuj estroj ne pensas kiel vi!
Kontraŭe mi preferus pli aĝan laboristinon, ĉar ŝi ne plu havas malgrandajn infanojn, tial ŝi povas labori ĉiutage. Simple ŝi kutime estadas dankema pro laborposteno, tial ŝi estas fidinda, ke ŝia laboro estos finita ĝustatempe.
NB: Mi sendis al vi poŝtkarton pri alia temo kiu ne rilatas kun tiu forumo.