Hozzászólások: 18
Nyelv: Esperanto
Altebrilas (Profil megtekintése) 2010. szeptember 23. 13:57:34
Estas emerita avino, kiu parolas kun sia nepino.
Avino: Kiam mi estis tiel ag'a kiel vi, mi jam laboris.
Nepino: Jes Anjo, sed kiam mi estos tiel ag'a kiel vi, mi ANKORAU' laboros!
vincas (Profil megtekintése) 2010. szeptember 23. 17:05:19
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Altebrilas (Profil megtekintése) 2010. szeptember 24. 21:17:03
Ekzemplo: Estis en 2005 referendumo por la EU konstitucio kiun ni ne volis c'ar ĝi estis tute nelegebla kaj ŝlosigis nin en malmilda ekonomia liberalismo.
La francoj voĉdonis je 55% Ne.
La sama traktato estis adoptita kiel Traktato de Lisboa, kun kelkaj sensignifaj ŝanĝoj.
Kaj eĉ kiam ni manifestacias, la registraro malaltigas la nombron de manifestantoj por ignori ilin.
vincas (Profil megtekintése) 2010. szeptember 25. 7:21:46
Altebrilas (Profil megtekintése) 2010. szeptember 25. 23:57:49
novatago (Profil megtekintése) 2010. szeptember 26. 19:36:42
Ĝis, Novatago.
Eddycgn (Profil megtekintése) 2010. szeptember 27. 15:20:51
vincas:Kiam ajn mi spektas novaĵojn pere de televidilon, tiam francoj manifestas.La eblo je manifesti estas demokratio.Ĉu francoj faras ion sen manifestoj?
Nur en diktaturoj oni ne povas manifesti, aŭ manifestacio estas organizita per la diktaturo mem...
vincas (Profil megtekintése) 2010. szeptember 27. 18:21:56
Eddycgn:Mi diris tiel ĉar mi ĵaluzas al francoj pri iliaj emoj manifesti. Sed alia demando estas ĉu registaro havas sufiĉe monojn por pagi altaj pensioj. Oni povas facile manifestadi kaj iomete kriegadi sed kion fari se registaro ne havas aŭ baldaŭ ne havos monojn.vincas:Kiam ajn mi spektas novaĵojn pere de televidilon, tiam francoj manifestas.La eblo je manifesti estas demokratio.Ĉu francoj faras ion sen manifestoj?
Nur en diktaturoj oni ne povas manifesti, aŭ manifestacio estas organizita per la diktaturo mem...
Altebrilas (Profil megtekintése) 2010. szeptember 28. 18:04:09
La bankoj kaj multnaciaj entreprenoj kaptas la pli grandan parton de la ekonomio, kaj kompreneble, la problemo estas repreni al ili iom da mono por pagi emeritigo, kiel antaŭe.
KoLonJaNo (Profil megtekintése) 2010. szeptember 28. 18:28:02
Bedaŭrinde la ŝerco tute ne estas amuza por mi, ĉar mankas gefiloj kaj do ankaŭ malestos genepoj, kiuj zorgos pri mia pensio ...
![malgajo.gif](/images/smileys/malgajo.gif)
En Francujo homoj estonte oficiale pensiuliĝos nur 62-jaraĝe kaj okazas multaj manifestacioj pro tio. La fiproletoj sustrataj preskaŭ pendumas la edzon de kompatinda reĝino Carla BRUNI ...
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
En Germanujo jam de kelkaj jaroj validas alia aĝolimo: 67 jaroj!
![shoko.gif](/images/smileys/shoko.gif)
Kaj mi apartenas al tiuj, kiuj unue "ĝuos" tiun ŝanĝon, ĉar mi naskiĝis en 1964 kaj do ricevos monon el la pensiula kaso ne jam en 2029, sed nur en 2031.
Se mi ĝisvivos tiun jaron.
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Kaj ni ankoraŭ tute ne tuŝis la demandon, ĉu mi almenaŭ rericevos la monon, kiun mi ĝis tiam estos kotizinta al la pensiula kaso ...
![senkulpa.gif](/images/smileys/senkulpa.gif)
Kolonjano