前往目錄

emeritiĝo

貼文者: Altebrilas, 2010年9月23日

訊息: 18

語言: Esperanto

Altebrilas (顯示個人資料) 2010年9月23日下午1:57:34

Mi hodiau' legis tiun s'ercon dum manifestacio kontrau' plialtigo de la ag'o de emeritig'o en Francio.

Estas emerita avino, kiu parolas kun sia nepino.

Avino: Kiam mi estis tiel ag'a kiel vi, mi jam laboris.
Nepino: Jes Anjo, sed kiam mi estos tiel ag'a kiel vi, mi ANKORAU' laboros!

vincas (顯示個人資料) 2010年9月23日下午5:05:19

Kiam ajn mi spektas novaĵojn pere de televidilon, tiam francoj manifestas. rideto.gif Ĉu francoj faras ion sen manifestoj?

Altebrilas (顯示個人資料) 2010年9月24日下午9:17:03

Estas malfacile, ĉar kiam oni voĉdonas, la estraro tute malzorgas pri la rezultoj.

Ekzemplo: Estis en 2005 referendumo por la EU konstitucio kiun ni ne volis c'ar ĝi estis tute nelegebla kaj ŝlosigis nin en malmilda ekonomia liberalismo.

La francoj voĉdonis je 55% Ne.

La sama traktato estis adoptita kiel Traktato de Lisboa, kun kelkaj sensignifaj ŝanĝoj.

Kaj eĉ kiam ni manifestacias, la registraro malaltigas la nombron de manifestantoj por ignori ilin.

vincas (顯示個人資料) 2010年9月25日上午7:21:46

Mi sincere miras kiel francoj povas manifestacii. Litovoj ne estas tiel manifestaciemaj kiel francoj.

Altebrilas (顯示個人資料) 2010年9月25日下午11:57:49

Ĉar ĉe ni ĝi estas necesa kondiĉo por kompromiso. Sen manifestacioj la registaro tutsimple agas sen zorgi pri la civitanoj.

novatago (顯示個人資料) 2010年9月26日下午7:36:42

Hodiaŭ, kiel ŝerco ĝi amuzas sed en venontaj jaroj eble ĝi estos ĉagrena kaj malfeliĉa fakto.

Ĝis, Novatago.

Eddycgn (顯示個人資料) 2010年9月27日下午3:20:51

vincas:Kiam ajn mi spektas novaĵojn pere de televidilon, tiam francoj manifestas. rideto.gif Ĉu francoj faras ion sen manifestoj?
La eblo je manifesti estas demokratio.

Nur en diktaturoj oni ne povas manifesti, aŭ manifestacio estas organizita per la diktaturo mem...

vincas (顯示個人資料) 2010年9月27日下午6:21:56

Eddycgn:
vincas:Kiam ajn mi spektas novaĵojn pere de televidilon, tiam francoj manifestas. rideto.gif Ĉu francoj faras ion sen manifestoj?
La eblo je manifesti estas demokratio.

Nur en diktaturoj oni ne povas manifesti, aŭ manifestacio estas organizita per la diktaturo mem...
Mi diris tiel ĉar mi ĵaluzas al francoj pri iliaj emoj manifesti. Sed alia demando estas ĉu registaro havas sufiĉe monojn por pagi altaj pensioj. Oni povas facile manifestadi kaj iomete kriegadi sed kion fari se registaro ne havas aŭ baldaŭ ne havos monojn.

Altebrilas (顯示個人資料) 2010年9月28日下午6:04:09

Fakte la ŝtatoj havas palpli kaj malpli da mono por fari ion ajn, ĉar la nova kapitalismo (tiu kiun ni havas de kiam ne plu estas konkurenco kun komunismo) postulas ke pli kaj pli da aferoj iru al la merkato, kaj malpli al la ŝtato.

La bankoj kaj multnaciaj entreprenoj kaptas la pli grandan parton de la ekonomio, kaj kompreneble, la problemo estas repreni al ili iom da mono por pagi emeritigo, kiel antaŭe.

KoLonJaNo (顯示個人資料) 2010年9月28日下午6:28:02

Saluton!

Bedaŭrinde la ŝerco tute ne estas amuza por mi, ĉar mankas gefiloj kaj do ankaŭ malestos genepoj, kiuj zorgos pri mia pensio ... malgajo.gif

En Francujo homoj estonte oficiale pensiuliĝos nur 62-jaraĝe kaj okazas multaj manifestacioj pro tio. La fiproletoj sustrataj preskaŭ pendumas la edzon de kompatinda reĝino Carla BRUNI ... okulumo.gif

En Germanujo jam de kelkaj jaroj validas alia aĝolimo: 67 jaroj! shoko.gif Ĉu do okazis revolucio en Berlino? Mi ne memoras pri io tia ...

Kaj mi apartenas al tiuj, kiuj unue "ĝuos" tiun ŝanĝon, ĉar mi naskiĝis en 1964 kaj do ricevos monon el la pensiula kaso ne jam en 2029, sed nur en 2031.

Se mi ĝisvivos tiun jaron. rideto.gif

Kaj ni ankoraŭ tute ne tuŝis la demandon, ĉu mi almenaŭ rericevos la monon, kiun mi ĝis tiam estos kotizinta al la pensiula kaso ... senkulpa.gif

Kolonjano

回到上端