* Kiel krias la bestoj esperante kaj in viaj lingvoj
de manu_fr, 2007-aprilo-28
Mesaĝoj: 48
Lingvo: Esperanto
manu_fr (Montri la profilon) 2007-aprilo-28 13:44:53
(Finfine tre grava demando por la semajnfino)
Mi demandas min, kiel la bestoj krias esperante ? Ĉu vi ne ?
Kaj samtempe, kiel ili krias en via lingvo ?
Ĉu bestoj krias cirilike en Rusio ?
En Francio, bovinoj diras "Meuh" : ĉu ili krius "Mo" esperante ?
(vidu la desegnon, kiun mi faris...)
Ĉar mi pripensu rapide, kiel lerni al miaj ĉevaletoj, katoj kaj baldaŭ hundeto, kiel korekte krii esperante !
Mi estas tre kurioza, pri viaj respondoj
mi proponas jam etan liston de firmbestoj :
anaso
birdo
ĉevalo
oko
bovino
lupo (por blondulino),
meleagro
pavo
abelo
heliko
belulino (de Venezuelo mi diru)
Ne estu timidaj, plilongiĝu la liston !
PS : kaj estu toleremaj, estas mia unua fadeno en tiuj ĉi kolonoj.
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-28 13:59:46
Dum mi skribis la tekston en mia nova fadeno, vi jam kreis similan temon!!!
manu_fr (Montri la profilon) 2007-aprilo-28 14:08:53
Terurĉjo:Manu! Ankaŭ vi estas sorĉisto, ĉar povas sensi miajn pensojn!Ĉu vi dubis, ke mi estas sorĉisto ? Pardonu, sed estas mia fadeno !
Dum mi skribis la tekston en mia nova fadeno, vi jam kreis similan temon!!!
(ĉar vi certe ne faris belegan desegnon, kiel mi)
pripensu alian fadenon, aŭ respondu pri rusaj bestoj mi petas
besteme !
Manu
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-28 14:08:55
Nur poste la franca multe malhelpis vin, sed nun vi konstante perfektiĝas, ĉu ne?
Mi jam skribis, kiel blekas kelkaj rusaj animaloj, estas vi, kiu ne skribis francajn blekojn.
Bonvolu korekti vian unuan mesaĝon!
manu_fr (Montri la profilon) 2007-aprilo-28 14:18:07
Terurĉjo:Manu! Mi voĉdonis al la stredo de via estimata panjo!vi pravas ! mi eĉ ne rimarkis viajn kriojn !
Nur poste la franca multe malhelpis vin, sed nun vi konstante perfektiĝas, ĉu ne?
Mi jam skribis, kiel blekas kelkaj rusaj animaloj, estas vi, kiu ne skribis francajn blekojn.
Bonvolu korekti vian unuan mesaĝon!
amuzege !
Jen, provu imiti la sonoj de la sekvontaj bestoj de Francio
anaso : hi han ! hi han !
birdo : cuicui ! cuicui !
ĉevalo : ? (nur tradukebla en sonoj)
oko : cocorico !!!! (parenteze coco estas la besto simbolo de la Francio)
bovino : meuhhh
lupo (por blondulino), ouhhhh ! ouuuuuhhhh !!
meleagro glouglou glou glou
pavo : Leon !
abelo : bzzzzz
heliko (nur krias kiam ilin manĝas)
belulino (de Venezuelo mi diru)Mmmmm, encore, encore
PS : dankon por via elekto pri mia patrino, ŝi ja estas estiminda.
Manu
PS : kiel vi trovis la desegnon ?
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-28 14:23:46
ĉevalo - и-го-го (i-go-go)
bovino - му-му (mu-mu)
koko- ку-ка-ре-ку (ku-ka-re-ku)
kokino - ко-ко-ко (ko-ko-ko)
hundo - гав-гав (gav-gav)
porko - хрю-хрю (ĥrju-ĥrju)
azeno - иа-иа (ia-ia)
ŝafo - бе-бе (be-be)
kato - мяу-мяу (mjau-mjau)
Via listo:
anaso - кря-кря (krja-krja)
birdo - kiu birdo? anaso?
ĉevalo - mi jam skribis
oko - 8 ĉiam silentas
bovino - mi jam skribis
lupo (por blondulino) - Kiam ĝi vidas blondulinon, ĝi krias "U-U-U-U-U.
meleagro - mi nur manĝas ĝin, ĉu ĝi krias?
pavo - la plej aĉa birdkrio
abelo - жу-жу-жу (ĉu similas al skarabo? tio estas nia litero ĵ - ĵu-ĵu)
heliko - Hura! ataku! rapide!!!
Fons Lacrimarum (Montri la profilon) 2007-aprilo-28 14:46:09
anaso - kwa-kwa (kva-kva)
birdo - ćwir-ćwir (ĉvir-ĉwir - tre mola ĉ)
ĉevalo - i-haha (longa i)
oko - ??
bovino - muu (unu longa u)
lupo - a-łuu (a-ŭu) - al la luno
meleagro - gul-gul
pavo - Ne havas ideon
abelo - bzzzzz
heliko -
hundo - hau-hau (haŭ-haŭ)
porko - chrum-chrum (ĥrum-ĥrum)
azeno - ia-ia
ŝafo - be-e-e-e
kato - miau (mjaŭ)
rano - kum-kum
Azulreal (Montri la profilon) 2007-aprilo-28 15:09:12
anaso: cua-cua (kua-kua)
birdo: pío-pío
ĉevalo: iiihihihi (pli-malpli )
bovino: muuuuu
lupo: auuuuuu
meleagro: grlu-grlu
abelo: bzzzz
heliko: montras siajn kornojn al la suno (tion diras infana popolkanto )
koko: kikirikí
kokino: cococó (ko-ko-ko)
hundo: guau-guau
porko: oing-oing
azeno: iii aaá-iii aaá
ŝafo: beeee
kato: miau
rano: croa-croa (kroa-kroa)
RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-aprilo-28 18:04:05
anaso: Kŭak-kŭak
birdo: Pip-pip
ĉevalo: Nej
bovino: Muuuu
lupo: Auuuu
meleagro: gabel-gabel
abelo: bzzzz
heliko: Helikoj estas tro trankvilaj fari sonon.
koko: kluk-kluk
kokino: kak-a-dudel-duuuu
hundo: Ŭuf-ŭuf
porko: Ojnk-ojnk
azeno: iii-A iii-A
ŝafo: baa
kato: miaŭ
rano: ribit ribit ribit
manu_fr (Montri la profilon) 2007-aprilo-28 20:50:47
RiotNrrd:En Usono oni diras (esperanta literumo)...bonege !
anaso: Kŭak-kŭak
birdo: Pip-pip
ĉevalo: Nej
bovino: Muuuu
lupo: Auuuu
meleagro: gabel-gabel
abelo: bzzzz
heliko: Helikoj estas tro trankvilaj fari sonon.
koko: kluk-kluk
kokino: kak-a-dudel-duuuu
hundo: Ŭuf-ŭuf
porko: Ojnk-ojnk
azeno: iii-A iii-A
ŝafo: baa
kato: miaŭ
rano: ribit ribit ribit
sed kial neniu respondas pri tiuj belulinoj ?? mi estas vere kurioza priscii...
mankas ankoraŭ kelkaj landoj, ni atendu pacience la rezultojn...