Sisu juurde

* Kiel krias la bestoj esperante kaj in viaj lingvoj

kelle poolt manu_fr, 28. aprill 2007

Postitused: 31

Keel: Esperanto

manu_fr (Näita profiili) 28. aprill 2007 13:44.53

Saluton al ĉiuj !,
(Finfine tre grava demando por la semajnfino)

Mi demandas min, kiel la bestoj krias esperante ? Ĉu vi ne ?
Kaj samtempe, kiel ili krias en via lingvo ?
Ĉu bestoj krias cirilike en Rusio ?
En Francio, bovinoj diras "Meuh" : ĉu ili krius "Mo" esperante ?
(vidu la desegnon, kiun mi faris...)
Ĉar mi pripensu rapide, kiel lerni al miaj ĉevaletoj, katoj kaj baldaŭ hundeto, kiel korekte krii esperante !
Mi estas tre kurioza, pri viaj respondoj
mi proponas jam etan liston de firmbestoj :

anaso
birdo
ĉevalo
oko
bovino
lupo (por blondulino),
meleagro
pavo
abelo
heliko
belulino (de Venezuelo mi diru)

Ne estu timidaj, plilongiĝu la liston !

PS : kaj estu toleremaj, estas mia unua fadeno en tiuj ĉi kolonoj.

manu_fr (Näita profiili) 28. aprill 2007 14:08.53

Terurĉjo:Manu! Ankaŭ vi estas sorĉisto, ĉar povas sensi miajn pensojn!
Dum mi skribis la tekston en mia nova fadeno, vi jam kreis similan temon!!!
Ĉu vi dubis, ke mi estas sorĉisto ? Pardonu, sed estas mia fadeno !
(ĉar vi certe ne faris belegan desegnon, kiel mi) okulumo.gif
pripensu alian fadenon, aŭ respondu pri rusaj bestoj mi petas

besteme !

Manu

manu_fr (Näita profiili) 28. aprill 2007 14:18.07

Terurĉjo:Manu! Mi voĉdonis al la stredo de via estimata panjo!
Nur poste la franca multe malhelpis vin, sed nun vi konstante perfektiĝas, ĉu ne?
Mi jam skribis, kiel blekas kelkaj rusaj animaloj, estas vi, kiu ne skribis francajn blekojn.
Bonvolu korekti vian unuan mesaĝon!
vi pravas ! mi eĉ ne rimarkis viajn kriojn !
amuzege !
Jen, provu imiti la sonoj de la sekvontaj bestoj de Francio okulumo.gif

anaso : hi han ! hi han !
birdo : cuicui ! cuicui !
ĉevalo : ? (nur tradukebla en sonoj)
oko : cocorico !!!! (parenteze coco estas la besto simbolo de la Francio)
bovino : meuhhh
lupo (por blondulino), ouhhhh ! ouuuuuhhhh !!
meleagro glouglou glou glou
pavo : Leon !
abelo : bzzzzz
heliko (nur krias kiam ilin manĝas)
belulino (de Venezuelo mi diru)Mmmmm, encore, encore

sal.gif
PS : dankon por via elekto pri mia patrino, ŝi ja estas estiminda.

Manu

PS : kiel vi trovis la desegnon ?

Azulreal (Näita profiili) 28. aprill 2007 15:09.12

En Hispanio oni diras... okulumo.gif

anaso: cua-cua (kua-kua)
birdo: pío-pío
ĉevalo: iiihihihi (pli-malpli lango.gif )
bovino: muuuuu
lupo: auuuuuu
meleagro: grlu-grlu
abelo: bzzzz
heliko: montras siajn kornojn al la suno (tion diras infana popolkanto lango.gif)
koko: kikirikí
kokino: cococó (ko-ko-ko)
hundo: guau-guau
porko: oing-oing
azeno: iii aaá-iii aaá
ŝafo: beeee
kato: miau
rano: croa-croa (kroa-kroa)

RiotNrrd (Näita profiili) 28. aprill 2007 18:04.05

En Usono oni diras (esperanta literumo)...

anaso: Kŭak-kŭak
birdo: Pip-pip
ĉevalo: Nej
bovino: Muuuu
lupo: Auuuu
meleagro: gabel-gabel
abelo: bzzzz
heliko: Helikoj estas tro trankvilaj fari sonon.
koko: kluk-kluk
kokino: kak-a-dudel-duuuu
hundo: Ŭuf-ŭuf
porko: Ojnk-ojnk
azeno: iii-A iii-A
ŝafo: baa
kato: miaŭ
rano: ribit ribit ribit

manu_fr (Näita profiili) 28. aprill 2007 20:50.47

RiotNrrd:En Usono oni diras (esperanta literumo)...

anaso: Kŭak-kŭak
birdo: Pip-pip
ĉevalo: Nej
bovino: Muuuu
lupo: Auuuu
meleagro: gabel-gabel
abelo: bzzzz
heliko: Helikoj estas tro trankvilaj fari sonon.
koko: kluk-kluk
kokino: kak-a-dudel-duuuu
hundo: Ŭuf-ŭuf
porko: Ojnk-ojnk
azeno: iii-A iii-A
ŝafo: baa
kato: miaŭ
rano: ribit ribit ribit
bonege !
sed kial neniu respondas pri tiuj belulinoj ?? mi estas vere kurioza priscii...
mankas ankoraŭ kelkaj landoj, ni atendu pacience la rezultojn... rido.gif
sal.gif

Azulreal (Näita profiili) 28. aprill 2007 20:55.51

manu_fr:
sed kial neniu respondas pri tiuj belulinoj ??
Kiel mi povus scii pri tio? lango.gif

manu_fr (Näita profiili) 28. aprill 2007 21:03.35

Azulreal:
manu_fr:
sed kial neniu respondas pri tiuj belulinoj ??
Kiel mi povus scii pri tio? lango.gif
vi troigas...ĉiam estas espero... shoko.gif

manu_fr (Näita profiili) 28. aprill 2007 21:10.27

manu_fr:
manu_fr:
Azulreal:
manu_fr:
sed kial neniu respondas pri tiuj belulinoj ??
Kiel mi povus scii pri tio? lango.gif
vi troigas...ĉiam estas espero... shoko.gif
(parenteze, mi kelkfoje ŝercas, sed eble vi neniam faras bruon ?).
vere vi havas ŝancon, ke mi demandis nur pri venezuelinoj...
rideto.gif

manu_fr (Näita profiili) 28. aprill 2007 21:32.55

Terurĉjo:
manu_fr:vi pravas ! mi eĉ ne rimarkis viajn kriojn!
Mi ne kriis! Mi modeste sidis en mia malhela anguleto kaj spektis, kiel viaj francaj animaloj blekas.

manu_fr:Jen, provu imiti la sonojn de la sekvontaj bestoj de Francio okulumo.gif

anaso : hi han ! hi han !
birdo : cuicui ! cuicui !
ĉevalo : ? (nur tradukebla en sonoj)
oko : cocorico !!!! (parenteze coco estas la besto birdo-simbolo de la Francio) coco (mi tamen opinias, ke koko) ne estas besto, ĝi estas birdo, animalo
bovino : meuhhh
lupo (por blondulino), ouhhhh ! ouuuuuhhhh !!
meleagro glouglou glou glou
pavo : Leon !
abelo : bzzzzz
heliko (nur krias kiam ilin ĝin oni manĝas)
belulino (de Venezuelo mi diru)Mmmmm, encore, encore???
Denove estas influo de via gepatra lingvo, ĉu ne?
Ĉu franciaj ĉevaloj ne blekas? Mi ne kredas je tio. Rusaj ĉevaloj henas:
i-go-go.
Manu:PS : dankon por via elekto pri mia patrino, ŝi ja estas estiminda.
Jes, ĉiuj patrinoj estas estimindaj.

Manu:PS : kiel vi trovis la desegnon?
Ĝi estas tre amuza kaj humura. La bovino estas vera belulino kiel ĉiuj francinoj, lango.gif ĉarma kaj bela.
dankon por la korektoj, mi ne tro korekte atentis miajn skribaĵojn esperante...vi pravas.
pri patrino, ŝi ja havis 4 knabojn pli malpli kiel mi, ĉu vi imaĝas la katastrofon ? ŝi do estas tre estiminda.
pri la desegno, mi povintus fari la makulojn, kiel mapo de la mondo, ĉu ne ? (estus pli taŭga por bildigi esperanta bovino).
PS : Ĉu vi traktas la francinojn de bovinoj ??
(mi esperas ke virinoj jam antaŭe legis la fadenon pri "virinoj kaj ilia beleco", se ne ...mi estas morta)
Francinoj, ne lasu vin fari de virvira ruso !!

okulumo.gif

Tagasi üles