* Kiel krias la bestoj esperante kaj in viaj lingvoj
de manu_fr, 2007-aprilo-28
Mesaĝoj: 48
Lingvo: Esperanto
manu_fr (Montri la profilon) 2007-majo-03 21:22:36
Terurĉjo:Ĉu vi certas ?
Se ĉiuj bestoj sendepende de loĝloko blekas egale, kial homoj imitas iliajn blekadojn diverse?
Verdire mi neniam aŭdis rusan ĉevalon.
Eble li vere 'I go go'as ĉe vi ?
Eble estas pro rusa akcento ?
atendu, mi demandas al mia ĉevalo
(vidu sube)
...
Mi ne certas de la respondo, li preferas manĝi herbon
jen, ni neniam scios pro herbtufo.
amike
Manu
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-03 21:26:49
Mi eĉ ne atendis tian rimarkindan tabelon!
Por plenigi la rusan parton, mi aldonas:
manu_fr (Montri la profilon) 2007-majo-03 21:35:26
Terurĉjo:Manu!vere mi miras pri rusmusoj...kaj ankaŭ pri i-go-go (ĉu vi havas bonan orelon ?)
Mi eĉ ne atendis tian rimarkindan tabelon!
Por plenigi la rusan parton, mi aldonas:
demando : ĉu vere vi ne havas pavojn en Rusio ? (kompreneble alie ke en Siberio...)
Mielo (Montri la profilon) 2007-majo-04 07:28:20
Terurĉjo:Mi ankaŭ legis pri tiu teorio, nomita "teorio vau-vau". Rusa eminenta verkisto kaj lingvisto Lev Uspenskij en sia libro "Vorto pri vortoj" klare montris la plenan bankrotecon de tiu teorio.Mi komprenas pri vi parolas, sed ne komprenas la bebojn. La hungaraj beboj nomas hundon "vau-vau". Sed mi pensas, ili ne diras tiun memstare, ni, gepatroj diras al ili. "Rigardu mia bebo, tie estas vau-vau !"
Se ĉiuj bestoj sendepende de loĝloko blekas egale, kial homoj imitas iliajn blekadojn diverse?
Kial rusaj kokoj kikerikas: ku-ka-re-ku, dum francaj: ko-ko-ri-ko?
Ne lingvoj dependas de animala blekado, sed kontraŭe, homoj imitas la blekadon laŭ siaj lingvoj.
Krom tio, ekzistas la teorio "Niam-niam", laŭ kiu la fonto de lingvoj estas "beba lingvo". Rusaj beboj nomas hundon "av-av". Kiel nomas hundon francaj beboj?
Al mi mankas vortoj...por esprimi tutan plezuron de la teorio.
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-05 14:49:57
manu_fr:Jes, rusaj musoj efektive pepas: пи-пи-пи (pi-pi-pi). Sed kio estas PI?Terurĉjo:Manu!vere mi miras pri rusmusoj...kaj ankaŭ pri i-go-go (ĉu vi havas bonan orelon ?)
Mi eĉ ne atendis tian rimarkindan tabelon!
Por plenigi la rusan parton, mi aldonas:
demando : ĉu vere vi ne havas pavojn en Rusio ? (kompreneble alie ke en Siberio...)
PI=3,14...... Ĉu ne? Ĉu ekzistas inter ni matematikistoj, kiuj klarigos?
Manu, komparu, simile al rusaj ĉevaloj henas ĉevaloj Esperantaj (t.e. Internaciaj), polaj, hispanaj, hungaraj. Nur nordaj norvegaj ĉevaloj pro frosto konstante malsanas kaj henas tre strange: "Vriiinsk???"
manu_fr (Montri la profilon) 2007-majo-05 18:26:59
Terurĉjo:Kara Konstantin !manu_fr:Jes, rusaj musoj efektive pepas: пи-пи-пи (pi-pi-pi). Sed kio estas PI?Terurĉjo:Manu!vere mi miras pri rusmusoj...kaj ankaŭ pri i-go-go (ĉu vi havas bonan orelon ?)
Mi eĉ ne atendis tian rimarkindan tabelon!
Por plenigi la rusan parton, mi aldonas:
demando : ĉu vere vi ne havas pavojn en Rusio ? (kompreneble alie ke en Siberio...)
PI=3,14...... Ĉu ne? Ĉu ekzistas inter ni matematikistoj, kiuj klarigos?
Manu, komparu, simile al rusaj ĉevaloj henas ĉevaloj Esperantaj (t.e. Internaciaj), polaj, hispanaj, hungaraj. Nur nordaj norvegaj ĉevaloj pro frosto konstante malsanas kaj henas tre strange: "Vriiinsk???"
Mi tuj rememoras pri amikino rusia...
Jen la miskompreno pri la ĉevaloj : en via lingvo, la "g" estas prononcita kiel la "h" en aliaj landoj !
Viaj ĉevaloj henas preskaŭ kiel la aliaj :
"i ho ho"
=
"i go go" rusie
Ĉu mi eraras ?
Ĉu vi komprenas kial mi surprizegis ?
Manu
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-05 19:49:21
La sonon "h" la rusa lingvo ne enhavas, sed enhavas tiun la ukraina lingvo.
Mi supozas, ke via amikino estis ukrainino.
Mi konfirmas, ke rusaj ĉevaloj henas "и-го-го" (i-go-go).
Kial blondulino, eksidante al komputilo, ĉiufoje ekkrias?
Ĉar ŝi ĉiufoje ekvidas timigan MUSON!
manu_fr (Montri la profilon) 2007-majo-05 21:59:27
Terurĉjo:tamen ŝi estas vera rusa, de apud MOCKBA
Mi supozas, ke via amikino estis ukrainino.