Sisu juurde

Kion vi aŭskultas ĉi-momente?

kelle poolt Azulreal, 28. aprill 2007

Postitused: 33

Keel: Esperanto

Azulreal (Näita profiili) 28. aprill 2007 20:25.19

Saluton al ĉiuj!

Mi kutimas skribi en la forumo dum mia komputilo sonigas muzikaĵojn. Kaj vi? Kiun vi aŭskultas ĉi-momente?

Mi, la jenan: "Sin ti a mi lado" ("Sen vi apud mi", esperante) de Ismael Serrano, hispana kantaŭtoro. Miaopinie unu el la plej belaj kantaĵoj pri amo, malgraŭ la humileco de la teksto... aŭ eble pro tio.

"Morgaŭ malfruos, se vi venos por renkonti min..."

Ĝis! sal.gif

Terurĉjo (Näita profiili) 28. aprill 2007 20:31.34

Ĉi-momente ni aŭdas, ke mia hundinjo postulas de mia edzino ion bongustan.

Fons Lacrimarum (Näita profiili) 28. aprill 2007 23:48.19

Saluton

Kiam mi aŭskulti mi ne povas pensi pri tio ĉi kion mi penas skribi. Por muziko mi bezonas pensi pri formo kaj senco.

Sed mi ŝatas rigardi filmojn. Mi bezonas pensi sole pri senco; formo estas malofte grava. Do mia cerbo ne stopas tiam ĉi okulumo.gif - Eble mi povas pensi nur pri du aĵoj en unu tempo.

Antaŭ unu momento mi vidis "La Efekto Papilia" (Angla: "The Butterfly Effect"). Mi tre, tre ŝatas tion. Tamen mi ne konsentas pri kelkaj aĵoj.

Ĝis la revido!

galvis (Näita profiili) 29. aprill 2007 1:14.09

ĉi-momente :
mi vidas kaj aŭskultas piedpilkon inter kolombianaj teamoj.

RiotNrrd (Näita profiili) 29. aprill 2007 2:34.55

Mi aktuale (nun) aŭskultas al miaj propraj muzikoj, kiujn mi mem verkis.

Se vi volas aŭskulti ilin ankaŭ, vi povas trovi ilin ĉe http://www.soundclick.com/bands/pagemusic.cfm?band...

Ne esperanta muziko, sed ĵus elektronika (ne kantado).

pianopimp27 (Näita profiili) 29. aprill 2007 4:00.14

Nun mi aŭskultas "weezer"n, aŭ esperante "ŭizer"n. Ili verŝajne estas mia plej ŝatata grupo, sed mi aŭskultas al ĉiu ĝenro de muziko. Estas fakte stranga, ke mi respondas tion ĉi nun, ĉar mi ne ofte aŭskultas "weezer"n, mia plej ŝatata grupo. Mi havas tre multe da muziko, ke mi ne ofte aŭskultas ion ajn.

Ciro (Näita profiili) 29. aprill 2007 13:43.17

Mi tre ŝatas aŭskulti muzikon, dum mi faras la taskojn per mia mikrokomputilo. Kvankam, kelkfoje, mi forgesas la taskojn kaj mi vojaĝas tra la muzikaj sonidoj.

Nun, mi aŭdas "Laura Pausini - La amistad" (La amikeco). Post estos "Lisa Gerrard - Shadow magnet" (Magneto de la ombro) kaj aliaj. rideto.gif

manu_fr (Näita profiili) 29. aprill 2007 21:15.36

Ciro:Mi tre ŝatas aŭskulti muzikon, dum mi faras la taskojn per mia mikrokomputilo. Kvankam, kelkfoje, mi forgesas la taskojn kaj mi vojaĝas tra la muzikaj sonidoj.

Nun, mi aŭdas "Laura Pausini - La amistad" (La amikeco). Post estos "Lisa Gerrard - Shadow magnet" (Magneto de la ombro) kaj aliaj. rideto.gif
la lastan Jean Michel Jarre : Teo & tea
estas interesaj krioj en la titolo "Beautiful Agony" (belega agonio)rideto.gif
Mi ŝatas la komponiston kiel kutime, kaj en tiu albumo li esploras novajn sonojn de "dance floor".
Amuze !
Mi amas sintezatorajn sonojn, ili estas tre dinamikaj.
okulumo.gif
Manu

annadahlqvist (Näita profiili) 1. mai 2007 22:54.16

Nune, mi aŭskultas Nightmares (koŝmaroj) kun muzikistaroj "Billie the vision & the dancers" de ilia muzikalbumo "The world according to Pablo" , ili ĝin fordonacas ĉi:billiethevision

tie estas ankaŭ muzikalbumo "I was so unpopular in school and now they're giving me this beautiful bicycle" , ĝi estas pli bona.

annadahlqvist (Näita profiili) 1. mai 2007 23:57.36

Kaj nune, mi aŭskultas "Nöden kräver handling" kun muzikistaroj "bob hund" (Jes, mi propagandas!, bob hund estas la plej bona muziko en mondo al mi), se vi volas, aŭskultu ĉi: bob hund!

Mi rekomnedas "Det skulle vara lätt för mig att säga att jag inte hittar hem, men det gör jag; tror jag" al unua kanto por aŭskulti.

Tagasi üles