Sadržaj

Kion vi aŭskultas ĉi-momente?

od Azulreal, 28. travnja 2007.

Poruke: 22

Jezik: Esperanto

Azulreal (Prikaz profila) 28. travnja 2007. 20:25:19

Saluton al ĉiuj!

Mi kutimas skribi en la forumo dum mia komputilo sonigas muzikaĵojn. Kaj vi? Kiun vi aŭskultas ĉi-momente?

Mi, la jenan: "Sin ti a mi lado" ("Sen vi apud mi", esperante) de Ismael Serrano, hispana kantaŭtoro. Miaopinie unu el la plej belaj kantaĵoj pri amo, malgraŭ la humileco de la teksto... aŭ eble pro tio.

"Morgaŭ malfruos, se vi venos por renkonti min..."

Ĝis! sal.gif

galvis (Prikaz profila) 29. travnja 2007. 01:14:09

ĉi-momente :
mi vidas kaj aŭskultas piedpilkon inter kolombianaj teamoj.

RiotNrrd (Prikaz profila) 29. travnja 2007. 02:34:55

Mi aktuale (nun) aŭskultas al miaj propraj muzikoj, kiujn mi mem verkis.

Se vi volas aŭskulti ilin ankaŭ, vi povas trovi ilin ĉe http://www.soundclick.com/bands/pagemusic.cfm?band...

Ne esperanta muziko, sed ĵus elektronika (ne kantado).

pianopimp27 (Prikaz profila) 29. travnja 2007. 04:00:14

Nun mi aŭskultas "weezer"n, aŭ esperante "ŭizer"n. Ili verŝajne estas mia plej ŝatata grupo, sed mi aŭskultas al ĉiu ĝenro de muziko. Estas fakte stranga, ke mi respondas tion ĉi nun, ĉar mi ne ofte aŭskultas "weezer"n, mia plej ŝatata grupo. Mi havas tre multe da muziko, ke mi ne ofte aŭskultas ion ajn.

Ciro (Prikaz profila) 29. travnja 2007. 13:43:17

Mi tre ŝatas aŭskulti muzikon, dum mi faras la taskojn per mia mikrokomputilo. Kvankam, kelkfoje, mi forgesas la taskojn kaj mi vojaĝas tra la muzikaj sonidoj.

Nun, mi aŭdas "Laura Pausini - La amistad" (La amikeco). Post estos "Lisa Gerrard - Shadow magnet" (Magneto de la ombro) kaj aliaj. rideto.gif

manu_fr (Prikaz profila) 29. travnja 2007. 21:15:36

Ciro:Mi tre ŝatas aŭskulti muzikon, dum mi faras la taskojn per mia mikrokomputilo. Kvankam, kelkfoje, mi forgesas la taskojn kaj mi vojaĝas tra la muzikaj sonidoj.

Nun, mi aŭdas "Laura Pausini - La amistad" (La amikeco). Post estos "Lisa Gerrard - Shadow magnet" (Magneto de la ombro) kaj aliaj. rideto.gif
la lastan Jean Michel Jarre : Teo & tea
estas interesaj krioj en la titolo "Beautiful Agony" (belega agonio)rideto.gif
Mi ŝatas la komponiston kiel kutime, kaj en tiu albumo li esploras novajn sonojn de "dance floor".
Amuze !
Mi amas sintezatorajn sonojn, ili estas tre dinamikaj.
okulumo.gif
Manu

annadahlqvist (Prikaz profila) 1. svibnja 2007. 22:54:16

Nune, mi aŭskultas Nightmares (koŝmaroj) kun muzikistaroj "Billie the vision & the dancers" de ilia muzikalbumo "The world according to Pablo" , ili ĝin fordonacas ĉi:billiethevision

tie estas ankaŭ muzikalbumo "I was so unpopular in school and now they're giving me this beautiful bicycle" , ĝi estas pli bona.

annadahlqvist (Prikaz profila) 1. svibnja 2007. 23:57:36

Kaj nune, mi aŭskultas "Nöden kräver handling" kun muzikistaroj "bob hund" (Jes, mi propagandas!, bob hund estas la plej bona muziko en mondo al mi), se vi volas, aŭskultu ĉi: bob hund!

Mi rekomnedas "Det skulle vara lätt för mig att säga att jag inte hittar hem, men det gör jag; tror jag" al unua kanto por aŭskulti.

manu_fr (Prikaz profila) 3. svibnja 2007. 21:05:36

Kore, " Kia Viv' ", esperanta grupo

sito de la grupbando
http://elkore.free.fr/esp/index.htm

jes ekzistas bona muziko esperante !

muzikume

Manu

Charlie (Prikaz profila) 3. svibnja 2007. 21:21:07

Saluton Manu.
Mi aŭskultis 'Vivo-riske' de Kore, kaj ĝi estas bona kanto, sed mi ne aŭskultis iujn ajn. Ĉu la aliaj kantoj estas tiel bonaj ?
Nun mi ĵus auskultis 'Halleluja' de la germana grupo Rammstein.

Natrag na vrh