К содержанию

Pri podkastoj en Esperanto

от Jev, 28 апреля 2007 г.

Сообщений: 20

Язык: Esperanto

karlb (Показать профиль) 30 апреля 2007 г., 21:19:42

Mi ankaŭ plej ŝatas Radio Verda. Alia bona podkasto estas la Roĝer Borĝes podkasto.

Azulreal (Показать профиль) 1 мая 2007 г., 12:14:06

Nu, mi povas diri nun, ke mi ankaŭ tre ŝatas "Radio Verda"-n. Mi elŝutis ĝiajn elsendojn en mian porteblan MP3-ludilon kaj aŭskultas ilin nokte, antaŭ ekdormi rideto.gif

Min ankaŭ plaĉis "Ĉi Tie Nun". Tre, tre amuza! "Danĝero! Fluaĵo neprononcebla en akvo". Hahaha! Kiom mi ridis!

Ĝis! sal.gif

Jev (Показать профиль) 1 мая 2007 г., 18:11:51

Terurĉjo:Kiel vi opinias, ĉu la vorto "podkasto" bone taŭgas por Esperanto? Ĉu necesas fari novan esperantan vorton por la nocio?
Esperanto estas viva lingvo kaj influi ĝin per niaj deziroj ni jam ne kapablas. La vorto "podkasto" estas jam vaste uzata, krome mi ne scias iun alian taŭgan esprimon en Esperanto por tiu afero. Ĉu vi havas proponojn?

Jev (Показать профиль) 1 мая 2007 г., 18:49:55

Terurĉjo:Nu, ne plaĉas al mi "blogo" kaj "podkasto". Kaj "sitio" ne plaĉas.
La vorto "sitio" estas tre amuza, ĉu ne? rideto.gif Interese, kiu unua komencis uzi ĝin. Feliĉe ĝi ne estas populara. Se mi komencus diri "sitio", verŝajne miaj konataj esperantistoj decidus, ke mi malsaniĝis. rideto.gif

Terurĉjo:Oni jam skribis al mi, ke tio estas simpla internaciigado de Esperanto, sed mi opinias, ke tio estas pigro kaj angligado.
La vorto "sitio" estas bona ekzemplo de tia stulta angligo. Sed tio ne ĉiam veras. En la mondo konstante aperas novaj teknikoj kaj Esperanto ne havas vortojn por ili. En tiaj okazoj, kiam ne eblas uzi iujn Esperanto-vortojn, oni prenas "fremdajn" vaste uzatajn terminojn kaj esperantigas ilin.

Estas tre grave havi bonan terminaron en Esperanto, alikaze Esperanto estos senutila. Kaj por ekhavi tian terminaron, ni devas de tempo al tempo akcepti novajn vortojn.

Sed eble ni tro deflankiĝis de la temo. Pli bone skribu, ĉu vi aŭskultas iun el la supre menciitaj elsendoj? okulumo.gif

Charlie (Показать профиль) 1 мая 2007 г., 21:38:12

Alia podkasto en Esperanto estas 'esPodcasto', sed mi jam ne aŭskultis ĝin. Ĝi troviĝas ĉe http://esperan.to/podkasto/epizodaro.html

Andybolg (Показать профиль) 3 мая 2007 г., 14:29:33

Terurĉjo:Nu, ne plaĉas al mi "blogo" kaj "podkasto". Kaj "sitio" ne plaĉas.
Dume mi ne havas ian proponon, mi ja ne estas spertulo, sed simpla korespondanto.
Oni jam skribis al mi, ke tio estas simpla internaciigado de Esperanto, sed mi opinias, ke tio estas pigro kaj angligado.
Mi samopinias.

La islanduloj ĉiam trovas novajn islandajn vortojn por nova teknologio. Mi pensas, ke ankaŭ Esperantistoj ĈIAM devas fari tion!

Jev (Показать профиль) 3 мая 2007 г., 14:43:49

Andybolg:La islanduloj ĉiam trovas novajn islandajn vortojn por nova teknologio. Mi pensas, ke ankaŭ Esperantistoj ĈIAM devas fari tion!
Esperantistoj nenion devas. Sed vi rajtas fari vian proponon, eble ĝi estos tiel bona, ke ĉiuj ŝatos ĝin kaj komencos uzi. Kion vi proponas por la vorto "podkasto"? rideto.gif

Urho (Показать профиль) 3 мая 2007 г., 16:53:31

Jev:
Andybolg:La islanduloj ĉiam trovas novajn islandajn vortojn por nova teknologio. Mi pensas, ke ankaŭ Esperantistoj ĈIAM devas fari tion!
Esperantistoj nenion devas. Sed vi rajtas fari vian proponon, eble ĝi estos tiel bona, ke ĉiuj ŝatos ĝin kaj komencos uzi. Kion vi proponas por la vorto "podkasto"? rideto.gif
Ĉu la vorto "elŝutaĵo" (el/ŝut/aĵ/o < ŝut/i) eblas anstataŭ la vorto "podkasto"?

Jev (Показать профиль) 3 мая 2007 г., 16:59:56

Urho:Ĉu la vorto "elŝutaĵo" (el/ŝut/aĵ/o < ŝut/i) eblas anstataŭ la vorto "podkasto"?
Ne, ĉar la vorto "elŝutaĵo" povas signifi ion ajn, kion eblas elŝuti - muziko, libroj, pdf-dosieroj, programoj ktp. Per tiu vorto oni certe ne komprenos, ke temas pri retaj radio-elsendoj, kiujn eblas sekvi per RSS-fluoj.

Andybolg (Показать профиль) 4 мая 2007 г., 16:32:18

Jev:
Andybolg:La islanduloj ĉiam trovas novajn islandajn vortojn por nova teknologio. Mi pensas, ke ankaŭ Esperantistoj ĈIAM devas fari tion!
Esperantistoj nenion devas. Sed vi rajtas fari vian proponon, eble ĝi estos tiel bona, ke ĉiuj ŝatos ĝin kaj komencos uzi. Kion vi proponas por la vorto "podkasto"? rideto.gif
Se mi estus maljuna, sperta, fama kaj saĝa Esperantisto mi certe volus proponi pli bonan vorton. Sed mi nur estas juna, malsperta, malfama kaj eble eĉ malsaĝa Esperantisto lango.gif
Mi ankaŭ ne havas sufiĉajn anglajn konojn por tiel grandega tasko.

Наверх