Al la enhavo

Loĝebiligi Marson

de Miland, 2010-oktobro-08

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2010-oktobro-08 15:50:44

Kion vi opinias pri "terformi" Marson, tio estas, loĝebligi ĝin por Teruloj? Ĉu freneza ideo aŭ necesaĵo pro la kreskanta popolo de la Tero?

mihxil (Montri la profilon) 2010-oktobro-08 16:16:28

Miland:Kion vi opinias pri "terformi" Marson, tio estas, loĝebligi ĝin por Teruloj? Ĉu freneza ideo aŭ necesaĵo pro la kreskanta popolo de la Tero?
Tio kompreneble estas freneza kvankam interesa ideo. Mi tamen dubas ĉu estas iu ajn ŝanco realigi tion iam baldaŭ. Kaj ni povas atendi ke la nombro de homoj sur tero per si mem ekstabilos aŭ eĉ ekmalkreskos ankoraŭ dum tiu ĉi jarcento. Ŝajnas al mi ke loĝebligo de Marso ne eblos pli frue, do ne vere povos esti solvo por la homtroo.

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-oktobro-08 16:24:25

Miland:Kion vi opinias pri "terformi" Marson, tio estas, loĝebligi ĝin por Teruloj? Ĉu freneza ideo aŭ necesaĵo pro la kreskanta popolo de la Tero?
Mi pensas ke estus pli bona ideo ke la papo disdonu preventilojn al homoj por limigi loĝantaron de la tero.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2010-oktobro-09 06:45:01

Robotoj flugos al la Marso kaj loĝebligos ĝin, poste ili flugos al alia planedo...

Sed ekzemple kometo. Ĉu eblos loĝebligi ĝin?

maratonisto (Montri la profilon) 2010-oktobro-09 08:06:59

Andreo Jankovskij:
Sed ekzemple kometo. Ĉu eblos loĝebligi ĝin?
Certe. Per robotoj.
Andreo, rigardu la ukrainian subforumon.

Genjix (Montri la profilon) 2010-oktobro-09 08:42:23

Robert Zubrin (youtube) opinas ke tio okazos

Fakte ni havas la teknologion kiu bezoniĝas por terformo de Marsa atmosfero, sed ĝi multe kostas je ĉi tiu tempo. Ankaŭ malrapide okazus.

Mars Direct bazas por la misio de NASA al Marso... Ĝi proponas loĝi sur Marso. Ni havas kaj la teknologio kaj la mono, sed malmulte politika volo. Bonsanĉe Usono diras ni iros al Marso dum la 2030oj. Rave.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2010-oktobro-09 11:07:12

Estas ideo de Fukujama, ke roboto povas flugi al alia planedo, kaj sur tiu planedo krei ankoraŭ 3 robotojn, ili flugos al aliaj 3 planedoj kaj kreos tie ankoraŭ 3 robotojn...

Do, la tuta universo estos loĝebligita.

Miland (Montri la profilon) 2010-oktobro-09 11:57:32

Andreo Jankovskij:Estas ideo de Fukujama, ke roboto povas flugi al alia planedo...
Ĉu robotoj povos terformi Marson kaj loĝebligi ĝin por ni homoj?

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2010-oktobro-09 17:52:48

Miland:
Andreo Jankovskij:Estas ideo de Fukujama, ke roboto povas flugi al alia planedo...
Ĉu robotoj povos terformi Marson kaj loĝebligi ĝin por ni homoj?
Certe!

Versajne post 20 jaorj la unua homoj venos al Marso.

(Amuze, sed urbestro de mia urbo diris ke li volas aĉeti kosmoŝipon)

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-oktobro-09 19:23:26

Mi kredas ke la homoj bedaŭrinde forsendos al Marso lian venenan kaj radioaktivan rubaĵon...

Reen al la supro