目次へ

Loĝebiligi Marson

Miland,2010年10月8日の

メッセージ: 21

言語: Esperanto

Miland (プロフィールを表示) 2010年10月8日 15:50:44

Kion vi opinias pri "terformi" Marson, tio estas, loĝebligi ĝin por Teruloj? Ĉu freneza ideo aŭ necesaĵo pro la kreskanta popolo de la Tero?

mihxil (プロフィールを表示) 2010年10月8日 16:16:28

Miland:Kion vi opinias pri "terformi" Marson, tio estas, loĝebligi ĝin por Teruloj? Ĉu freneza ideo aŭ necesaĵo pro la kreskanta popolo de la Tero?
Tio kompreneble estas freneza kvankam interesa ideo. Mi tamen dubas ĉu estas iu ajn ŝanco realigi tion iam baldaŭ. Kaj ni povas atendi ke la nombro de homoj sur tero per si mem ekstabilos aŭ eĉ ekmalkreskos ankoraŭ dum tiu ĉi jarcento. Ŝajnas al mi ke loĝebligo de Marso ne eblos pli frue, do ne vere povos esti solvo por la homtroo.

AlfRoland (プロフィールを表示) 2010年10月8日 16:24:25

Miland:Kion vi opinias pri "terformi" Marson, tio estas, loĝebligi ĝin por Teruloj? Ĉu freneza ideo aŭ necesaĵo pro la kreskanta popolo de la Tero?
Mi pensas ke estus pli bona ideo ke la papo disdonu preventilojn al homoj por limigi loĝantaron de la tero.

Andreo Jankovskij (プロフィールを表示) 2010年10月9日 6:45:01

Robotoj flugos al la Marso kaj loĝebligos ĝin, poste ili flugos al alia planedo...

Sed ekzemple kometo. Ĉu eblos loĝebligi ĝin?

maratonisto (プロフィールを表示) 2010年10月9日 8:06:59

Andreo Jankovskij:
Sed ekzemple kometo. Ĉu eblos loĝebligi ĝin?
Certe. Per robotoj.
Andreo, rigardu la ukrainian subforumon.

Genjix (プロフィールを表示) 2010年10月9日 8:42:23

Robert Zubrin (youtube) opinas ke tio okazos

Fakte ni havas la teknologion kiu bezoniĝas por terformo de Marsa atmosfero, sed ĝi multe kostas je ĉi tiu tempo. Ankaŭ malrapide okazus.

Mars Direct bazas por la misio de NASA al Marso... Ĝi proponas loĝi sur Marso. Ni havas kaj la teknologio kaj la mono, sed malmulte politika volo. Bonsanĉe Usono diras ni iros al Marso dum la 2030oj. Rave.

Andreo Jankovskij (プロフィールを表示) 2010年10月9日 11:07:12

Estas ideo de Fukujama, ke roboto povas flugi al alia planedo, kaj sur tiu planedo krei ankoraŭ 3 robotojn, ili flugos al aliaj 3 planedoj kaj kreos tie ankoraŭ 3 robotojn...

Do, la tuta universo estos loĝebligita.

Miland (プロフィールを表示) 2010年10月9日 11:57:32

Andreo Jankovskij:Estas ideo de Fukujama, ke roboto povas flugi al alia planedo...
Ĉu robotoj povos terformi Marson kaj loĝebligi ĝin por ni homoj?

Andreo Jankovskij (プロフィールを表示) 2010年10月9日 17:52:48

Miland:
Andreo Jankovskij:Estas ideo de Fukujama, ke roboto povas flugi al alia planedo...
Ĉu robotoj povos terformi Marson kaj loĝebligi ĝin por ni homoj?
Certe!

Versajne post 20 jaorj la unua homoj venos al Marso.

(Amuze, sed urbestro de mia urbo diris ke li volas aĉeti kosmoŝipon)

Eddycgn (プロフィールを表示) 2010年10月9日 19:23:26

Mi kredas ke la homoj bedaŭrinde forsendos al Marso lian venenan kaj radioaktivan rubaĵon...

先頭にもどる