До змісту

Loĝebiligi Marson

від Miland, 8 жовтня 2010 р.

Повідомлення: 21

Мова: Esperanto

mihxil (Переглянути профіль) 9 жовтня 2010 р. 21:48:47

Eddycgn:Mi kredas ke la homoj bedaŭrinde forsendos al Marso lian venenan kaj radioaktivan rubaĵon...
Kial diable iu sendus rubaĵon al Marso? Tio simple ne senchavas.

jeeks (Переглянути профіль) 9 жовтня 2010 р. 22:02:22

Eddycgn:Mi kredas ke la homoj bedaŭrinde forsendos al Marso lian venenan kaj radioaktivan rubaĵon...
Tio estus pli bona ol stori ĝin surtere... Eble oni povus sendi danĝerajn rubaĵojn al pli malproksimaj planedoj, sed mi ŝatas la ideon.

horsto (Переглянути профіль) 9 жовтня 2010 р. 22:44:21

jeeks:
Eddycgn:Mi kredas ke la homoj bedaŭrinde forsendos al Marso lian venenan kaj radioaktivan rubaĵon...
Tio estus pli bona ol stori ĝin surtere... Eble oni povus sendi danĝerajn rubaĵojn al pli malproksimaj planedoj, sed mi ŝatas la ideon.
La ideo estas stulta. Anstataŭ sendi danĝerajn rubaĵojn kontraŭ la gravito de la suno al marso estus multe pli facile kaj malmultekoste sendi la rubaĵojn laŭ la gravito rekte en la sunon.

horsto (Переглянути профіль) 9 жовтня 2010 р. 22:58:02

Genjix:
Fakte ni havas la teknologion kiu bezoniĝas por terformo de Marsa atmosfero, sed ĝi multe kostas je ĉi tiu tempo. Ankaŭ malrapide okazus.
Ni apenaŭ havas la teknologion por atingi marson. Sed mi kredas ke la homaro iam faros tion. Kaj iam ni ankaŭ havos rimedojn por terformi la atmosferon de marso, eble per bakterioj. Sed tia proceso certa bezonos milojn da jaroj.

Genjix (Переглянути профіль) 10 жовтня 2010 р. 02:46:16

"On September 28, 2007 Michael D. Griffin, who was at the time Administrator of NASA, stated that NASA aims to put a man on Mars by 2037."

Obama:"By the mid-2030s, I believe we can send humans to orbit Mars and return them safely to Earth. And a landing on Mars will follow. And I expect to be around to see it."
Mi esperas ke ĝi okazos

Andreo Jankovskij (Переглянути профіль) 10 жовтня 2010 р. 07:50:08

Mi proponas dekomence iomete loĝebligi Lunon.
Kaj poste Marson, ...

Kaj en la Universo estas miliadroj da planedoj tre similaj al la Tero (sed verŝajne tie iu vivas).

Sed pro manko de aliplanedonoj ĉi tie ĉe Lernu!-forumo mi supozas, ke intelektuala vivo estas, aŭ tre rara, aŭ tre memdetruema, aŭ ili donas al ni la tempon por memevoluiĝi, aŭ ili vivas en paralelaj universoj...

Miland (Переглянути профіль) 10 жовтня 2010 р. 09:54:20

Eddycgn:Mi kredas ke la homoj bedaŭrinde forsendos al Marso lian venenan kaj radioaktivan rubaĵon...
Sed ĉu ne tio malhelpos la reloĝigeblon de la planedo, kiun eble ni bezonos en venonta tempo?

Eddycgn (Переглянути профіль) 10 жовтня 2010 р. 23:06:02

horsto:... rekte en la sunon.
Vi tute pravas. Aŭ al Venuso, kie ĝi tuj ekbrulos.
Tio estus plibone ol plenumi la marojn, la teron (Gorleben). Certe vi konas la problemon de la radioaktiva rubaĵo...

cellus (Переглянути профіль) 11 жовтня 2010 р. 06:38:13

Ne estos facile sed certe eble. La libro @The Martian Race" kiun oni povas kompreni kiel "La marsa vetkuro" kaj "La marsa raso" estas interesa libro, kiu indikas la terurajn malfacilaĵojn. Konsideru ankaŭ la eksperimenton en Moskvo, kie homoj estos fermitaj dum la tempo kiu egalas al tiu por vojaĝi al Marso de Teluso.

Andreo Jankovskij (Переглянути профіль) 11 жовтня 2010 р. 07:05:52

Mi pensas ke tamen ni povas provi reuzi (eĉ kelkfoje) radioaktivan rubaĵon, kaj ne sendi ĝin al Marso, Suno, ...

Назад до початку