К содержанию

Vorto-konstruo

от Genjix, 9 октября 2010 г.

Сообщений: 7

Язык: Esperanto

Genjix (Показать профиль) 9 октября 2010 г., 3:30:33

Ofte kiam oni serĉas esperante anglajn vortojn, oni trovos ke la esperanta vorto estas la angla vorto kun +o

Sed multe da tiuj vortoj estas latinaj vortoj.

Ekzemple:
anarcism (anarkiismo) = an (sen) + arc (regado) + ism (ism)
cretaceous (kretaceo) = de la kreta epoko
triassic (triaso) = 3 tertavolo
dromaeosauridae (dromeosaŭredoj) = dromeus (kuranto) + sauros (lacerto)
theropod (teropodoj) = bestaj piedoj

Elektu pli bonajn nomojn!

zan (Показать профиль) 9 октября 2010 г., 7:43:25

Ankaŭ mi diru: Elektu pli bonajn nomojn!
Multaj anglaj vortoj, precipe sciencaj, devenas el la latina. Kaj aliaj eŭropaj vortoj estas samaj aŭ similaj kiel la angla.
Do eŭropanoj facile uzas tiajn vortojn.

En la japana lingvo antaŭuloj tradukis sciencajn latinajn vortojn plejofte laŭ la senco al ĉinaj literoj.

kretaceo = 白亜紀 (白亜=kreto 紀=epoko)
triaso = 三畳紀 (三=tri 畳=tavolo)

Tamen nuntempaj japanoj eble ne scias, ke 白亜 signifas kreton, nek ke, 畳 signifas tavolon. Sen sciante la sencon mi enkapigis tiujn nomojn. Nur bonŝance, ke mi scias la signifon 紀. okulumo.gif

En Esperanto mi deziras ke oni aldonu '-epoko'n. ekz. kreta-epoko, tritavola-epoko

Genjix (Показать профиль) 9 октября 2010 г., 8:32:58

Kaj saŭro al la specioj el dinosaŭroj

Ekzemple,
Tenontosaŭro (Tenontosaurus)
Brakiosaŭro (Brachiosaurus)
Drumeosaŭro (Dromaeosaurus)
Velosaŭro (Velociraptor)

Aŭ eble uzante Esperantajn nomojn kiel Kurantosaŭro (Dromaeosaurus) kaj aŭ Rapidosaŭro aŭ Rapidĉasantosaŭro (Velociraptor)

Altebrilas (Показать профиль) 9 октября 2010 г., 20:28:11

Rapidĉasantosaŭro aŭ Rapidĉasantolacertego (kial ne?) estas pli malfacile komprenebla ol Velociraptor, kiu estas jam internacia, kiel estas ankaŭ terminologio de botaniko.

Esperanto ne devas ekzotikigi aferojn, kiuj jam internacias.

Ĉu estas japana fonetika ekvivalento de Velociraptor?

horsto (Показать профиль) 9 октября 2010 г., 23:08:15

La problemo estas ke ekzistas miliono da sciencaj fakvortoj. Kiu faru la laboron trovi simplajn Esperantajn vortojn? Kaj 99.99% de la vortoj estas uzataj nur de sciencistoj, neniam de ordinaraj homoj. Kial do ne uzi la jam ekzistantajn sciencajn vortojn?

zan (Показать профиль) 10 октября 2010 г., 2:47:32

Nuntempe en japanio oni nomas dinosaŭrojn laŭ fonetika ekvivalento.
ekz:
Velociraptor = verokiraputoru
Dromaeosaurus = doromaeosaurusu

Do ni nun tute ne imagas kia saŭro estas tio.
Mi supozas, ke tiaj sciencaj vortoj pli kaj pli multiĝas laŭ la eltrovo, tiel ke oni ne povas cerbumi krei novajn tradukitajn nomojn.

Tamen, en ĉinio oni tradukas tiajn nomojn al ĉinaj vortoj ankoraŭ nun, ĉu ne?
Laŭ Wipipedia
Velociraptor = 伶盜龍
Dromaeosaurus = 馳龍
Supozeble ĉinoj povas imagi kia saŭro estas tio.
Ili havas multegajn literojn, tiel ke ili povas nomi tiel.

Mi havas demandon.
Meznivelaj banalaj nealte edukitaj eŭropanoj kaj usonanoj komprenas la latinajn signifojn?

horsto (Показать профиль) 10 октября 2010 г., 11:47:11

zan:
Mi havas demandon.
Meznivelaj banalaj nealte edukitaj eŭropanoj kaj usonanoj komprenas la latinajn signifojn?
Oni povas lerni la latinan lingvon en eŭropa lernejo, sed tamen malpli ol 5% de la homoj sufiĉe regas la lingvon por traduki sciencajn nomojn. Mi pensas ke estas malpli en Usono. Sed kompreneble la homoj konas tiujn latinajn vortojn kiuj eniris la propran lingvon.

Наверх