KION CI OPINIAS?
от Francisko1, 11 октомври 2010
Съобщения: 28
Език: Esperanto
Francisko1 (Покажи профила) 11 октомври 2010, 20:36:44
FRANCISKO
mihxil (Покажи профила) 11 октомври 2010, 21:03:56
szeta (Покажи профила) 11 октомври 2010, 21:23:55
Mi opinias ke vi uzas tro da majuskloj. Kaj ankaŭ tro da 'ci'. La vorto en esperanto por tio estas 'vi'.Laŭ mi, li uzis korekte la pronomo "ci". Tamen, l'esperanto estas ŝajne destinita al la glacia neŭtraleco de l'angla "you".
Belmiro (Покажи профила) 11 октомври 2010, 21:43:45
szeta:Ne!
Laŭ mi, li uzis korekte la pronomo "ci". Tamen, l'esperanto estas ŝajne destinita al la glacia neŭtraleco de l'angla "you".
Al mi nur amikoj el mia infanaĵo aŭ maledukitaj homoj diras “ci”.
Tamen se vi parolas en la hispana, kaj diras “tu” certe mi komprenos.
Miland (Покажи профила) 11 октомври 2010, 22:19:06
Tamen, miaopinie, uzi "ci" ne estas progreso. Kiel vi bone scias, la pronomo estas preskaŭ neuzata.
Chainy (Покажи профила) 11 октомври 2010, 22:20:10
Ĉu vi havas iun ligilon por ke ni eksciu pli. Sonas interese.
Cetere, mi konsentas kun Miĥil, ke la majuskloj ne necesas!
Francisko1 (Покажи профила) 11 октомври 2010, 23:17:39
Chainy:Francisko,Jes, ĉi tie estas:
Ĉu vi havas iun ligilon por ke ni eksciu pli. Sonas interese.
Cetere, mi konsentas kun Miĥil, ke la majuskloj ne necesas!
http://www.edukado.net/novajhoj?id=55
novatago (Покажи профила) 11 октомври 2010, 23:18:41
Belmiro:Al mi nur amikoj el mia infanaĵo aŭ maledukitaj homoj diras “ci”.En Hispanujo oni preskaŭ forigis la uzon de formala unuopa "vi" por forigi klasajn malsamigojn. Nuntempe nur arogantuloj postulas "vin" kiel personan pronomon por si. Kvankam ankoraŭ fojfoje oni uzas "vin" kiel personan pronomon por tre maljunaj personoj.
Tamen se vi parolas en la hispana, kaj diras “tu” certe mi komprenos.
Tamen mi ne vidas malbone uzi "vin" en Esperanto. Sed laŭ mia scio, "ci" estas Esperanta vorto. Ne ofte uzata sed uzebla kaj eble por iaj momentoj, uzinda. Kvankam mi ne ŝatas ĝian sonon.
Mi ne uzus ĝin ĉi tie ĉar la origina demando ne estas al unu persono sed al forumanoj.
Ĝis, Novatago.
mihxil (Покажи профила) 12 октомври 2010, 06:07:25
Aliflanke mi dubas ĉu estas bona novaĵo por la francoj mem. Tiuj, kiujn oni logos elekti esperanton anstataŭ vere uzatan internacian lingvon kiel la anglan, hispanan aŭ ĉinan, probable simple havos malpli bonan kaj malpli utilan edukon.
novatago:Tamen mi ne vidas malbone uzi "vin" en Esperanto. Sed laŭ mia scio, "ci" estas Esperanta vorto. Ne ofte uzata sed uzebla kaj eble por iaj momentoj, uzinda.Mi opinias ke 'ci' neniam uzindas. Se ĝi estus nur en 'iaj momentoj' uzinda, tio kreus la ĝenan problemon kiaj momentoj tiuj estus. Lingvo kun nur 'vi', kia Esperanto ĉiam praktike estis, simple estas pli facila.
Miland (Покажи профила) 12 октомври 2010, 09:46:12
miĥil:..elekti esperanton anstataŭ vere uzatan internacian lingvon .. havos malpli bonan kaj malpli utilan edukon..Miakomprene Francisko parolis pri elekti Esperanton inter, t.e. kune kun, la pli gravaj naciaj lingvoj, ne anstataŭ ili. Mi konsentas ke tute forigi tiujn por krei spacon por Esperanto en instruprogramo faros malavantaĝon al lernejanoj en la reala mondo.