Mergi la conținut

KION CI OPINIAS?

de Francisko1, 11 octombrie 2010

Contribuții/Mesaje: 28

Limbă: Esperanto

Francisko1 (Arată profil) 11 octombrie 2010, 20:36:44

EN FRANCIO ESTIS APROBATA LEĜO SIMILA OL LA LEĜO DE HUNGRIO EN UNIVERSITATO. POR ATINGI TITOLON ONI POVOS ELEKTI ESPERANTON INTER KELKAJ LINGVOJ. SENDUBE ĈI TIO ESTAS GRANDA PROGRESO POR LA DISVASTIĜO DE ESPERANTO. DANKON AL ĈIUJ KIUJ EBLIGIS ĈI TIUN GRAVAN ANTAŬENIRADON.

FRANCISKO

mihxil (Arată profil) 11 octombrie 2010, 21:03:56

Mi opinias ke vi uzas tro da majuskloj. Kaj ankaŭ tro da 'ci'. La vorto en esperanto por tio estas 'vi'.

szeta (Arată profil) 11 octombrie 2010, 21:23:55

nu, vere granda progreso, mi esperas la mem agon en Ameriko, ĝis nun mi scias pri malmultaj universitatoj en Meksiko kiuj helpas la disvastiĝon de esperanto.
Mi opinias ke vi uzas tro da majuskloj. Kaj ankaŭ tro da 'ci'. La vorto en esperanto por tio estas 'vi'.
Laŭ mi, li uzis korekte la pronomo "ci". Tamen, l'esperanto estas ŝajne destinita al la glacia neŭtraleco de l'angla "you".

Belmiro (Arată profil) 11 octombrie 2010, 21:43:45

szeta:
Laŭ mi, li uzis korekte la pronomo "ci". Tamen, l'esperanto estas ŝajne destinita al la glacia neŭtraleco de l'angla "you".
Ne!

Al mi nur amikoj el mia infanaĵo aŭ maledukitaj homoj diras “ci”.

Tamen se vi parolas en la hispana, kaj diras “tu” certe mi komprenos.

Miland (Arată profil) 11 octombrie 2010, 22:19:06

Tio estas ja bona novaĵo, pri la progreso de Esperanto en Francio.

Tamen, miaopinie, uzi "ci" ne estas progreso. Kiel vi bone scias, la pronomo estas preskaŭ neuzata.

Chainy (Arată profil) 11 octombrie 2010, 22:20:10

Francisko,

Ĉu vi havas iun ligilon por ke ni eksciu pli. Sonas interese.

Cetere, mi konsentas kun Miĥil, ke la majuskloj ne necesas!

Francisko1 (Arată profil) 11 octombrie 2010, 23:17:39

Chainy:Francisko,

Ĉu vi havas iun ligilon por ke ni eksciu pli. Sonas interese.

Cetere, mi konsentas kun Miĥil, ke la majuskloj ne necesas!
Jes, ĉi tie estas:

http://www.edukado.net/novajhoj?id=55

novatago (Arată profil) 11 octombrie 2010, 23:18:41

Belmiro:Al mi nur amikoj el mia infanaĵo aŭ maledukitaj homoj diras “ci”.

Tamen se vi parolas en la hispana, kaj diras “tu” certe mi komprenos.
En Hispanujo oni preskaŭ forigis la uzon de formala unuopa "vi" por forigi klasajn malsamigojn. Nuntempe nur arogantuloj postulas "vin" kiel personan pronomon por si. Kvankam ankoraŭ fojfoje oni uzas "vin" kiel personan pronomon por tre maljunaj personoj.

Tamen mi ne vidas malbone uzi "vin" en Esperanto. Sed laŭ mia scio, "ci" estas Esperanta vorto. Ne ofte uzata sed uzebla kaj eble por iaj momentoj, uzinda. Kvankam mi ne ŝatas ĝian sonon.

Mi ne uzus ĝin ĉi tie ĉar la origina demando ne estas al unu persono sed al forumanoj.

Ĝis, Novatago.

mihxil (Arată profil) 12 octombrie 2010, 06:07:25

Mi supozas ke la novaĵo estas boneta por la 'movado', kvankam mi ne precize komprenis ĝian etendiĝon.

Aliflanke mi dubas ĉu estas bona novaĵo por la francoj mem. Tiuj, kiujn oni logos elekti esperanton anstataŭ vere uzatan internacian lingvon kiel la anglan, hispanan aŭ ĉinan, probable simple havos malpli bonan kaj malpli utilan edukon.

novatago:Tamen mi ne vidas malbone uzi "vin" en Esperanto. Sed laŭ mia scio, "ci" estas Esperanta vorto. Ne ofte uzata sed uzebla kaj eble por iaj momentoj, uzinda.
Mi opinias ke 'ci' neniam uzindas. Se ĝi estus nur en 'iaj momentoj' uzinda, tio kreus la ĝenan problemon kiaj momentoj tiuj estus. Lingvo kun nur 'vi', kia Esperanto ĉiam praktike estis, simple estas pli facila.

Miland (Arată profil) 12 octombrie 2010, 09:46:12

miĥil:..elekti esperanton anstataŭ vere uzatan internacian lingvon .. havos malpli bonan kaj malpli utilan edukon..
Miakomprene Francisko parolis pri elekti Esperanton inter, t.e. kune kun, la pli gravaj naciaj lingvoj, ne anstataŭ ili. Mi konsentas ke tute forigi tiujn por krei spacon por Esperanto en instruprogramo faros malavantaĝon al lernejanoj en la reala mondo.

Înapoi mai sus