Tartalom

Eksperimento: mi korektos ĉiujn

Rogir-tól, 2010. október 16.

Hozzászólások: 24

Nyelv: Esperanto

Rogir (Profil megtekintése) 2010. október 16. 14:31:03

Mi fojfoje vizitas la forumon de Lernu, kaj ĉiufoje min ŝokas la multaj lingvoeraroj, kiujn mi vidas. Mi ja komprenas, ke estas multaj komencantoj, kaj mi ne plendas pri ili. Ni estas ĉi tie por lerni. Sed estas ankaŭ uzantoj, kiuj jam dum jaroj ĉeestas kaj skribis centojn da mesaĝoj, kiuj ankoraŭ faras multajn erarojn, ofte la samajn, kaj tiel faras lingvaĉon foje apenaŭ kompreneblan.

Jen mia solvo: Dum la venonta semajno mi legos ĉiun novan mesaĝon en la esperantlingvaj forumpartoj, kaj se estas lingvaj eraroj en ĝi, mi sendos mesaĝon kun la eraroj kaj iliaj korektoj al la verkinto.

Mi ne certas, ĉu reale eblas fari tion, ĉar ja aperas multaj mesaĝoj ĉiutage, kaj kelkaj enhavas multegajn erarojn. Sed mi provos. Jam dum duonjaro mi estis lingvohelpanto en tiu ĉi retpaĝo, kaj mi sukcesis la C1-ekzamenon de la eŭropa referenckadro de lingvoj, do mi pensas min sufiĉe sperta por fari tion ĉi.

Se vi ne plu volos ricevi miajn korektajn mesaĝojn, mesaĝu al mi, kaj mi anstataŭe skribos la korekton en la fadeno.

Ĉu vi pensas, ke mia plano sukcesos plialtigi la lingvonivelon en la forumo de Lernu?

mihxil (Profil megtekintése) 2010. október 16. 15:12:54

Rogir:... kiuj jam dum jaroj ĉeestas kaj skribis centojn da mesaĝojn,
centojn da mesaĝoj.

Rogir:Ĉu vi pensas, ke mia plano sukcesos plialtigi la lingvonivelon en la forumo de Lernu?
Mi ne scias, sed ja ŝajnas esti certe ke tio povos iom indignetigi kelkajn...

Rogir (Profil megtekintése) 2010. október 16. 15:20:53

miĥil:centojn da mesaĝoj.
Dankon pro via atento. Ankaŭ mi faras erarojn.

Kaj jes, mi certas, ke kelkaj indignetos. Sed mi ankaŭ malĝojas ĉiam vidante la samajn erarojn.

vincas (Profil megtekintése) 2010. október 16. 16:21:07

Rogir:Sed estas ankaŭ uzantoj, kiuj jam dum jaroj ĉeestas kaj skribis centojn da mesaĝoj, kiuj ankoraŭ faras multajn erarojn, ofte la samajn, kaj tiel faras lingvaĉon foje apenaŭ kompreneblan.
Ho, mi estas tiu homo, kiu faras multajn erarojn. okulumo.gif Mi ĝojas, ke iu skribas pri mirideto.gif

Lernado era,era,era : kaj vi iam estos klera.
Marjorie Boulton.

Chainy (Profil megtekintése) 2010. október 16. 16:49:26

Estas bone, Rogir, ke vi pretas helpi. Ofte la pli spertaj uzantoj korektas la komencantojn ĉi tie, sed ankaŭ la spertaj uzantoj faras erarojn. Eble, ni ĉiam korektu unu la alian - finfine, tiu ĉi paĝaro estas por lerni kaj plibonigi nian lingvoscion.

Sed, ĉu vere necesas sendi personan mesaĝon pri la korektoj? Vi povus simple enmeti viajn korektojn en la koncernan fadenon... Kaj tio ankaŭ havus la avantaĝon, ke ĉiuj povus vidi la korektojn kaj lerni de tio...

Chainy (Profil megtekintése) 2010. október 16. 16:55:13

Ĉu mia unua eraro? ridulo.gif Lerni de tio? Eble tio devas esti 'Lerni per tio'?

Rogir (Profil megtekintése) 2010. október 16. 17:04:49

Ambaŭ eblas, kaj 'lerni de tio' estas pli uzata. Mi ne volas respondi en la fadeno, ĉar tiel tro rapide la fadenoj pleniĝos kun netemorilataj mesaĝoj.

sinjoro (Profil megtekintése) 2010. október 16. 18:07:53

Rogir:
Jen mia solvo: Dum la venonta semajno mi legos ĉiun novan mesaĝon en la esperantlingvaj forumpartoj, kaj se estas lingvaj eraroj en ĝi, mi sendos mesaĝon kun la eraroj kaj iliaj korektoj al la verkinto.
Ŝajne vi havas multegan libertempon, bone okulumo.gif

Rogir:
Ĉu vi pensas, ke mia plano sukcesos plialtigi la lingvonivelon en la forumo de Lernu?
Se temas pri vere nelegeblaj, erarplenegaj mesaĝoj tiam certe estas necese turni atenton de la aŭtoro pri negramatikemo. Laŭ mi tamen la metodo de obstina, nepetita korektado de unuopaj eraretoj, mismetita komo aŭ manko de ĉapelo povas multajn homojn timigi aŭ eĉ nervozigi. Mi aprezas tamen vian planon ridulo.gif

Rogir (Profil megtekintése) 2010. október 16. 18:21:07

sinjoro:
Ŝajne vi havas multegan libertempon, bone okulumo.gif
Jes, almenaŭ dum la venonta semajno.

sinjoro:
Se temas pri vere nelegeblaj, erarplenegaj mesaĝoj tiam certe estas necese turni atenton de la aŭtoro pri negramatikemo. Laŭ mi tamen la metodo de obstina, nepetita korektado de unuopaj eraretoj, mismetita komo aŭ manko de ĉapelo povas multajn homojn timigi aŭ eĉ nervozigi. Mi aprezas tamen vian planon ridulo.gif
Mi tute konsentas kun viaj rimarkoj. Feliĉe tio ĉi estas nur mallongdaŭra eksperimento.

RiotNrrd (Profil megtekintése) 2010. október 16. 18:52:27

Iam, kiam mi skribas ion, mi ne scias se mi skribas ĝuste. Ofte estas nur etaj demandoj pri kelkaj vortoj, aŭ eĉ ĵus unu sola vortkonstruo. Mi ne volas ĝeni la komunumon kun tiaj etaj demandoj, sed ankoraŭ volas scii tion, kio estas ĝusta. Do, mi bonvenigas vian proponon.

Mi opinias ke korektado estu publika, tamen. Mi ne indignos pri korektado, kaj kredas ke la temoj de la fadenoj estas malpli gravaj ol la bonuzo de Esperanto, kaj ke la celo de ĉiuj partoprenantoj en la forumoj devus esti la plibonigado de siaj lingvolertecoj unue, bondiskutoj due. Se la temo de fadeno ŝanĝiĝas al diskutoj pri eraroj - bone! Estontece, ni havos malpli erarojn.

Mi CERTE faras erarojn, kaj volas nefari tiel estontece.

Vissza a tetejére