Meddelanden: 24
Språk: Esperanto
Rogir (Visa profilen) 16 oktober 2010 14:31:03
Jen mia solvo: Dum la venonta semajno mi legos ĉiun novan mesaĝon en la esperantlingvaj forumpartoj, kaj se estas lingvaj eraroj en ĝi, mi sendos mesaĝon kun la eraroj kaj iliaj korektoj al la verkinto.
Mi ne certas, ĉu reale eblas fari tion, ĉar ja aperas multaj mesaĝoj ĉiutage, kaj kelkaj enhavas multegajn erarojn. Sed mi provos. Jam dum duonjaro mi estis lingvohelpanto en tiu ĉi retpaĝo, kaj mi sukcesis la C1-ekzamenon de la eŭropa referenckadro de lingvoj, do mi pensas min sufiĉe sperta por fari tion ĉi.
Se vi ne plu volos ricevi miajn korektajn mesaĝojn, mesaĝu al mi, kaj mi anstataŭe skribos la korekton en la fadeno.
Ĉu vi pensas, ke mia plano sukcesos plialtigi la lingvonivelon en la forumo de Lernu?
mihxil (Visa profilen) 16 oktober 2010 15:12:54
Rogir:... kiuj jam dum jaroj ĉeestas kaj skribis centojn da mesaĝojn,centojn da mesaĝoj.
Rogir:Ĉu vi pensas, ke mia plano sukcesos plialtigi la lingvonivelon en la forumo de Lernu?Mi ne scias, sed ja ŝajnas esti certe ke tio povos iom indignetigi kelkajn...
Rogir (Visa profilen) 16 oktober 2010 15:20:53
miĥil:centojn da mesaĝoj.Dankon pro via atento. Ankaŭ mi faras erarojn.
Kaj jes, mi certas, ke kelkaj indignetos. Sed mi ankaŭ malĝojas ĉiam vidante la samajn erarojn.
vincas (Visa profilen) 16 oktober 2010 16:21:07
Rogir:Sed estas ankaŭ uzantoj, kiuj jam dum jaroj ĉeestas kaj skribis centojn da mesaĝoj, kiuj ankoraŭ faras multajn erarojn, ofte la samajn, kaj tiel faras lingvaĉon foje apenaŭ kompreneblan.Ho, mi estas tiu homo, kiu faras multajn erarojn.


Lernado era,era,era : kaj vi iam estos klera.
Marjorie Boulton.
Chainy (Visa profilen) 16 oktober 2010 16:49:26
Sed, ĉu vere necesas sendi personan mesaĝon pri la korektoj? Vi povus simple enmeti viajn korektojn en la koncernan fadenon... Kaj tio ankaŭ havus la avantaĝon, ke ĉiuj povus vidi la korektojn kaj lerni de tio...
Chainy (Visa profilen) 16 oktober 2010 16:55:13

Rogir (Visa profilen) 16 oktober 2010 17:04:49
sinjoro (Visa profilen) 16 oktober 2010 18:07:53
Rogir:Ŝajne vi havas multegan libertempon, bone
Jen mia solvo: Dum la venonta semajno mi legos ĉiun novan mesaĝon en la esperantlingvaj forumpartoj, kaj se estas lingvaj eraroj en ĝi, mi sendos mesaĝon kun la eraroj kaj iliaj korektoj al la verkinto.

Rogir:Se temas pri vere nelegeblaj, erarplenegaj mesaĝoj tiam certe estas necese turni atenton de la aŭtoro pri negramatikemo. Laŭ mi tamen la metodo de obstina, nepetita korektado de unuopaj eraretoj, mismetita komo aŭ manko de ĉapelo povas multajn homojn timigi aŭ eĉ nervozigi. Mi aprezas tamen vian planon
Ĉu vi pensas, ke mia plano sukcesos plialtigi la lingvonivelon en la forumo de Lernu?

Rogir (Visa profilen) 16 oktober 2010 18:21:07
sinjoro:Jes, almenaŭ dum la venonta semajno.
Ŝajne vi havas multegan libertempon, bone
sinjoro:Mi tute konsentas kun viaj rimarkoj. Feliĉe tio ĉi estas nur mallongdaŭra eksperimento.
Se temas pri vere nelegeblaj, erarplenegaj mesaĝoj tiam certe estas necese turni atenton de la aŭtoro pri negramatikemo. Laŭ mi tamen la metodo de obstina, nepetita korektado de unuopaj eraretoj, mismetita komo aŭ manko de ĉapelo povas multajn homojn timigi aŭ eĉ nervozigi. Mi aprezas tamen vian planon
RiotNrrd (Visa profilen) 16 oktober 2010 18:52:27
Mi opinias ke korektado estu publika, tamen. Mi ne indignos pri korektado, kaj kredas ke la temoj de la fadenoj estas malpli gravaj ol la bonuzo de Esperanto, kaj ke la celo de ĉiuj partoprenantoj en la forumoj devus esti la plibonigado de siaj lingvolertecoj unue, bondiskutoj due. Se la temo de fadeno ŝanĝiĝas al diskutoj pri eraroj - bone! Estontece, ni havos malpli erarojn.
Mi CERTE faras erarojn, kaj volas nefari tiel estontece.