メッセージ: 21
言語: Esperanto
Jev (プロフィールを表示) 2010年11月5日 8:05:37
dombola:Sed, bedaŭrinde, la paĝoj pri proverboj ankoraŭ tute ne funkcias.Jam funkcias, dankon!
Abusonhhoson (プロフィールを表示) 2010年11月5日 11:24:59
la paĝaro funkciis pli bone kaj rapide.
Hispanio (プロフィールを表示) 2010年11月5日 16:14:38
Jev (プロフィールを表示) 2010年11月5日 19:39:16
Hispanio:La bildoj de la profiloj ankaŭ ne aperas en la listo de lingvohelpantoj.Dankon, farite.
Dominique (プロフィールを表示) 2010年11月11日 21:26:18
Jev:Saluton. La bildoj de tradukantoj mankas ci tie verŝajne post la ŝanĝo de servilo:Hispanio:La bildoj de la profiloj ankaŭ ne aperas en la listo de lingvohelpantoj.Dankon, farite.
http://eo.lernu.net/pri_lernu/homoj_organizoj/trad...
Jasminka (プロフィールを表示) 2010年11月11日 23:40:06
Dominique:Saluton. La bildoj de tradukantoj mankas ci tie verŝajne post la ŝanĝo de servilo:Saluton, nun tio devus esti en ordo.
http://eo.lernu.net/pri_lernu/homoj_organizoj/trad...
galvis (プロフィールを表示) 2010年12月11日 0:39:36
Mi preskaŭ jam ne povas ensaluti en Lernu. Por fari ĝin mi devas uzi nerektan formon ; mi ensalutas laŭ (ekzemple) : Library/General information—kaj de tie mi sekvas al “Main page”.
Kelkfoje mi skribas la mesaĝon , kaj kiam mi volas sendi ĝin , malaperas. Mi provis per aliaj komputiloj , sed la problemo daŭras.
Jev (プロフィールを表示) 2010年12月11日 11:30:25
galvis:Saluton:Hm... tio estas io nova. Ĝis nun neniu plendis pri io simila, ĉu vi povas pli detale klarigi la problemon? Kion signifas, rekta kaj malrekta ensalutoj? Kaj kiamaniere malaperas la mesaĝo, ĉu aperas iu eraro? Krome estus bone scii, kiun retumilon kaj operaciuman sistemon vi uzas.
Mi preskaŭ jam ne povas ensaluti en Lernu. Por fari ĝin mi devas uzi nerektan formon ; mi ensalutas laŭ (ekzemple) : Library/General information—kaj de tie mi sekvas al “Main page”.
Kelkfoje mi skribas la mesaĝon , kaj kiam mi volas sendi ĝin , malaperas. Mi provis per aliaj komputiloj , sed la problemo daŭras.
galvis (プロフィールを表示) 2010年12月11日 15:30:46
Rekta kaj malrekta ensaluto signifas ke mi anstataŭ povi iri, kiel ĉiam, al la ĉefpaĝo, devas fari ĉirkaŭaĵon por povi atingi ĝin.
La mastrumsistemo de mia komputilo estas Vindozo 7 ; retumilo > mozila fajrovulpo.
Jev (プロフィールを表示) 2010年12月13日 12:37:07
galvis:Sur la ekrano oni povas legi : problemo pri ŝarĝado da paĝo---oni ne povis trovi la servilon---fajrovulpo ne povis trovi la servilon ĉe es.lernu.net.Strange, mi esploros tion. Ni havis antaŭ mallonga tempo similan problemon pri uzantoj el unu lando. Evidentiĝis, ke ilia ĉefa landa ret-provizanto malbone ĝisdatigis siajn DNS-datumojn kaj pro tio uzantoj ne povis aliri la paĝon. Uzantoj kontaktis tiun retprovizanton kaj finfine la problemo solviĝis. Ĉu vi bone vidas aliajn niajn paĝarojn, ekz. edukado.net ?