Kwa maudhui

Ŝanĝo de la servilo

ya Jev, 18 Oktoba 2010

Ujumbe: 21

Lugha: Esperanto

Jev (Wasifu wa mtumiaji) 5 Novemba 2010 8:05:37 asubuhi

dombola:Sed, bedaŭrinde, la paĝoj pri proverboj ankoraŭ tute ne funkcias. demando.gif
Jam funkcias, dankon!

Abusonhhoson (Wasifu wa mtumiaji) 5 Novemba 2010 11:24:59 asubuhi

dankon kaj gratulon.
la paĝaro funkciis pli bone kaj rapide.

Hispanio (Wasifu wa mtumiaji) 5 Novemba 2010 4:14:38 alasiri

La bildoj de la profiloj ankaŭ ne aperas en la listo de lingvohelpantoj.

Jev (Wasifu wa mtumiaji) 5 Novemba 2010 7:39:16 alasiri

Hispanio:La bildoj de la profiloj ankaŭ ne aperas en la listo de lingvohelpantoj.
Dankon, farite.

Dominique (Wasifu wa mtumiaji) 11 Novemba 2010 9:26:18 alasiri

Jev:
Hispanio:La bildoj de la profiloj ankaŭ ne aperas en la listo de lingvohelpantoj.
Dankon, farite.
Saluton. La bildoj de tradukantoj mankas ci tie verŝajne post la ŝanĝo de servilo:

http://eo.lernu.net/pri_lernu/homoj_organizoj/trad...

Jasminka (Wasifu wa mtumiaji) 11 Novemba 2010 11:40:06 alasiri

Dominique:Saluton. La bildoj de tradukantoj mankas ci tie verŝajne post la ŝanĝo de servilo:

http://eo.lernu.net/pri_lernu/homoj_organizoj/trad...
Saluton, nun tio devus esti en ordo.

galvis (Wasifu wa mtumiaji) 11 Desemba 2010 12:39:36 asubuhi

Saluton:
Mi preskaŭ jam ne povas ensaluti en Lernu. Por fari ĝin mi devas uzi nerektan formon ; mi ensalutas laŭ (ekzemple) : Library/General information—kaj de tie mi sekvas al “Main page”.
Kelkfoje mi skribas la mesaĝon , kaj kiam mi volas sendi ĝin , malaperas. Mi provis per aliaj komputiloj , sed la problemo daŭras.

Jev (Wasifu wa mtumiaji) 11 Desemba 2010 11:30:25 asubuhi

galvis:Saluton:
Mi preskaŭ jam ne povas ensaluti en Lernu. Por fari ĝin mi devas uzi nerektan formon ; mi ensalutas laŭ (ekzemple) : Library/General information—kaj de tie mi sekvas al “Main page”.
Kelkfoje mi skribas la mesaĝon , kaj kiam mi volas sendi ĝin , malaperas. Mi provis per aliaj komputiloj , sed la problemo daŭras.
Hm... tio estas io nova. Ĝis nun neniu plendis pri io simila, ĉu vi povas pli detale klarigi la problemon? Kion signifas, rekta kaj malrekta ensalutoj? Kaj kiamaniere malaperas la mesaĝo, ĉu aperas iu eraro? Krome estus bone scii, kiun retumilon kaj operaciuman sistemon vi uzas.

galvis (Wasifu wa mtumiaji) 11 Desemba 2010 3:30:46 alasiri

Antaŭe, dum kelkaj jaroj, mi neniam havis malfacilaĵon. Sed ekde unu monato pli malpli, mi komencis havi problemon por ensaluti . Mi ĉiam uzadis www.lernu.net, kaj la “ĉefpaĝo” ekaperis, kaj mi retumadis normale tra la reto. Nun jam ne povas eniri facile ; mi skribas sur “Google” ion kiel “es.lernu.net” kaj aperas la normala listo de retpaĝoj. Mi klakas sur kelkaj el ili, kaj kelkfoje mi sukcesas kaj aperas paĝo pri la diversaj E-aj kursoj, listo da vortoj, kaj aliaj aferoj . De ĉi tiu trovita paĝo mi klakas sur “ĉefpaĝo” de Lernu kaj povas retumi normale, sed subite kiam mi volas ekzemple iri al alia paĝo de Lernu, aŭ sendi mesaĝon, la paĝo malaperas kaj mi devas denove trakti ensaluti. Sur la ekrano oni povas legi : problemo pri ŝarĝado da paĝo---oni ne povis trovi la servilon---fajrovulpo ne povis trovi la servilon ĉe es.lernu.net.
Rekta kaj malrekta ensaluto signifas ke mi anstataŭ povi iri, kiel ĉiam, al la ĉefpaĝo, devas fari ĉirkaŭaĵon por povi atingi ĝin.

La mastrumsistemo de mia komputilo estas Vindozo 7 ; retumilo > mozila fajrovulpo.

Jev (Wasifu wa mtumiaji) 13 Desemba 2010 12:37:07 alasiri

galvis:Sur la ekrano oni povas legi : problemo pri ŝarĝado da paĝo---oni ne povis trovi la servilon---fajrovulpo ne povis trovi la servilon ĉe es.lernu.net.
Strange, mi esploros tion. Ni havis antaŭ mallonga tempo similan problemon pri uzantoj el unu lando. Evidentiĝis, ke ilia ĉefa landa ret-provizanto malbone ĝisdatigis siajn DNS-datumojn kaj pro tio uzantoj ne povis aliri la paĝon. Uzantoj kontaktis tiun retprovizanton kaj finfine la problemo solviĝis. Ĉu vi bone vidas aliajn niajn paĝarojn, ekz. edukado.net ?

Kurudi juu