Ĉu Eŭro estas avantaĝo por la landoj de la Eŭropa Unio?
від Eddycgn, 19 жовтня 2010 р.
Повідомлення: 20
Мова: Esperanto
Eddycgn (Переглянути профіль) 19 жовтня 2010 р. 13:39:43
Ĉu tio estas avantaĝo por la stabileco de la prezoj?
Por kiuj landoj tio esta avantaĝo kaj por kiuj landoj tio estas malavantaĝo?
Ĉu Eŭro en la resto de Eŭropo estas bone por Britio,Usono, Rusio, Ukraino, Sudameriko?
Ĉu la Eŭro vere bremsas la speculadon?
Kion vi opinias ?
EL_NEBULOSO (Переглянути профіль) 19 жовтня 2010 р. 16:48:00
dobri (Переглянути профіль) 19 жовтня 2010 р. 19:01:44
Tamen mi opinias, ke eŭro estas paŝo antaŭen.
AlfRoland (Переглянути профіль) 19 жовтня 2010 р. 19:01:56
Eddycgn:Ĉu la Eŭro estas avantaĝo por la landoj de la Eŭropa Unio?Svedujo pro rezulto en referendumo ne partoprenas la kunlaboron pri Eŭro kaj mi pensas ke tio ĝis nun estis avantaĝo por ni. Plej grava flanko de Eŭro ne estas komuna monunuo, sed ĝenerala ekonomia politiko. Konjunktura ciklo varias inter la landoj sed ili devas havi saman interezon. Intereza nivelo en iu lando certe ne bonas por alia lando.
Ĉu tio estas avantaĝo por la stabileco de la prezoj?
Por kiuj landoj tio esta avantaĝo kaj por kiuj landoj tio estas malavantaĝo?
Ĉu Eŭro en la resto de Eŭropo estas bone por Britio,Usono, Rusio, Ukraino, Sudameriko?
Ĉu la Eŭro vere bremsas la speculadon?
Kion vi opinias ?
qwertz (Переглянути профіль) 19 жовтня 2010 р. 19:48:43
antoniomoya (Переглянути профіль) 19 жовтня 2010 р. 20:22:42
EL_NEBULOSO:Mi opinias, ke la enkonduko de la komuna monsistemo estis bona ideo.Mi pensas same kiel Gerald. Ankaŭ estus bona ideo enkonduki komunan eŭroplingvon, nome, Esperanton.
Ne forgesu ke la usonaj ŝtatoj, ekzemple, uzas la saman komunan moneron kaj lingvon.
Amike.
Altebrilas (Переглянути профіль) 19 жовтня 2010 р. 22:26:17
la konsekvenco estas, ke multe da bezonoj ne estas plenumataj pro nepagipovo de la bezonantoj, ĉefe bezonoj, kiuj uzas homan laboron.
La konsekvenco estas, ke ĉio okazas kvazaŭ oni malpermesus al iuj homoj labori, pretekste ke se li ricevus salajron, li povus aĉeti eksterlandajn varojn ne kompensitajn per eksportaĵojn.
Antaŭ la euro esti inflacio, sed la ŝtato rajtis krei monon, kaj dungi homojn por plenumi la bezonojn de nepagipovuloj...
Andreo Jankovskij (Переглянути профіль) 19 жовтня 2010 р. 22:30:19
Mi ofte uzas vorton estonteco.
Do, estas tre grave rigardi de nun al estonteco, kaj de estonteco al nun.
Por kompreni, ĉu io bone funkcias indas eliri el la sistemo kaj rigardi de alia vidpunkto (ekz. de alia kontinento, post 2000 jaroj, ... aŭ imagi por momento, ke vi estas eksterterano).
Certe ĉiu granda decido havas ne nur plusoj, sed ankaŭ minus-et-oj.
Post 2000 jaroj
Mi pensas ke papera valuto tiam forestos.
Eble jam ankaŭ estos iu virtuala ter-valuto.
Ja etonteco estas mult-varianta.
...
Post 2000 jaroj ni scios tion.
: )
Aŭ ni renkontiĝos kun aliplanedanoj kaj tio tute ŝanĝos nian vivon.
Aŭ via versio.
Andreo Jankovskij (Переглянути профіль) 31 жовтня 2010 р. 20:47:43
Ĉefaj virtualaj valutoj en la Universo:
Universa valuto
Sunsistema valuto
Tervaluto
Eŭro
Dolaro
eno
...
Altebrilas (Переглянути профіль) 31 жовтня 2010 р. 23:15:27