去目錄頁

Ĉu Eŭro estas avantaĝo por la landoj de la Eŭropa Unio?

Eddycgn, 2010年10月19日

讯息: 20

语言: Esperanto

Eddycgn (显示个人资料) 2010年10月19日下午1:39:43

Ĉu la Eŭro estas avantaĝo por la landoj de la Eŭropa Unio?

Ĉu tio estas avantaĝo por la stabileco de la prezoj?
Por kiuj landoj tio esta avantaĝo kaj por kiuj landoj tio estas malavantaĝo?
Ĉu Eŭro en la resto de Eŭropo estas bone por Britio,Usono, Rusio, Ukraino, Sudameriko?
Ĉu la Eŭro vere bremsas la speculadon?
Kion vi opinias ?

EL_NEBULOSO (显示个人资料) 2010年10月19日下午4:48:00

Mi opinias, ke la enkonduko de la komuna monsistemo estis bona ideo.

dobri (显示个人资料) 2010年10月19日下午7:01:44

Ankaŭ mi ĝojis, ke baldaŭ sufiĉos unu mono por la tuta Eŭropo. Bedaŭrinde mia lando ne emas enkonduki eŭron, ĉar onidire nun tio estus malavantaĝa.
Tamen mi opinias, ke eŭro estas paŝo antaŭen.

AlfRoland (显示个人资料) 2010年10月19日下午7:01:56

Eddycgn:Ĉu la Eŭro estas avantaĝo por la landoj de la Eŭropa Unio?

Ĉu tio estas avantaĝo por la stabileco de la prezoj?
Por kiuj landoj tio esta avantaĝo kaj por kiuj landoj tio estas malavantaĝo?
Ĉu Eŭro en la resto de Eŭropo estas bone por Britio,Usono, Rusio, Ukraino, Sudameriko?
Ĉu la Eŭro vere bremsas la speculadon?
Kion vi opinias ?
Svedujo pro rezulto en referendumo ne partoprenas la kunlaboron pri Eŭro kaj mi pensas ke tio ĝis nun estis avantaĝo por ni. Plej grava flanko de Eŭro ne estas komuna monunuo, sed ĝenerala ekonomia politiko. Konjunktura ciklo varias inter la landoj sed ili devas havi saman interezon. Intereza nivelo en iu lando certe ne bonas por alia lando.

qwertz (显示个人资料) 2010年10月19日下午7:48:43

Libera eŭropa laboromerkato bezonas unu komuna monsistemo pri malhelpi socia malharmonio, detale laboroturismo. Kaj tio malfermaĵo jam okazas sekvaj jarojn (en Germanio 2011). Mi opinas, ke post realiĝos tion, historia pasportolimoj kovriviŝos.

antoniomoya (显示个人资料) 2010年10月19日下午8:22:42

EL_NEBULOSO:Mi opinias, ke la enkonduko de la komuna monsistemo estis bona ideo.
Mi pensas same kiel Gerald. Ankaŭ estus bona ideo enkonduki komunan eŭroplingvon, nome, Esperanton. rideto.gif

Ne forgesu ke la usonaj ŝtatoj, ekzemple, uzas la saman komunan moneron kaj lingvon.

Amike.

Altebrilas (显示个人资料) 2010年10月19日下午10:26:17

La problemo de euro estas ke ĝi estas la sola mono de la landoj, kiuj adoptis ĝin, anstataŭ esti komuna mono.

la konsekvenco estas, ke multe da bezonoj ne estas plenumataj pro nepagipovo de la bezonantoj, ĉefe bezonoj, kiuj uzas homan laboron.

La konsekvenco estas, ke ĉio okazas kvazaŭ oni malpermesus al iuj homoj labori, pretekste ke se li ricevus salajron, li povus aĉeti eksterlandajn varojn ne kompensitajn per eksportaĵojn.

Antaŭ la euro esti inflacio, sed la ŝtato rajtis krei monon, kaj dungi homojn por plenumi la bezonojn de nepagipovuloj...

Andreo Jankovskij (显示个人资料) 2010年10月19日下午10:30:19

Eŭro, el vidpunkto de estonteco estas tre grava decido.

Mi ofte uzas vorton estonteco.
Do, estas tre grave rigardi de nun al estonteco, kaj de estonteco al nun.

Por kompreni, ĉu io bone funkcias indas eliri el la sistemo kaj rigardi de alia vidpunkto (ekz. de alia kontinento, post 2000 jaroj, ... aŭ imagi por momento, ke vi estas eksterterano).

Certe ĉiu granda decido havas ne nur plusoj, sed ankaŭ minus-et-oj.

lango.gif
Post 2000 jaroj
Mi pensas ke papera valuto tiam forestos.
Eble jam ankaŭ estos iu virtuala ter-valuto.
Ja etonteco estas mult-varianta.
...
Post 2000 jaroj ni scios tion.

: )
Aŭ ni renkontiĝos kun aliplanedanoj kaj tio tute ŝanĝos nian vivon.
Aŭ via versio.

Andreo Jankovskij (显示个人资料) 2010年10月31日下午8:47:43

Ŝerca ideo por la 3525 j.

lango.gif

Ĉefaj virtualaj valutoj en la Universo:

Universa valuto
Sunsistema valuto
Tervaluto
Eŭro
Dolaro
eno
...

Altebrilas (显示个人资料) 2010年10月31日下午11:15:27

Mi esperas, ke tiam ĉio estos senpaga... rido.gif

回到上端