Al la enhavo

Ĉu ni pravas manĝi viandon, kiu estas tiel produkita?

de oxymor, 2010-oktobro-20

Mesaĝoj: 28

Lingvo: Esperanto

glig (Montri la profilon) 2010-oktobro-23 14:57:46

mariezou:
mia filo altas 1,83m, kvankam mi manĝis tre tre malofte viandon.
Tio signifas ke vi tamen manĝis viandon kaj samtempe vi ankaŭ enigis iom da polinesaturitaj grasacidoj kiel por ekzemple linolena kaj linolea acidoj, kiuj gravas por disvolviĝo de feta cerbo.

mariezou: Manĝante pli da vegetalajn proteinojn, ni liberas tersurfacon kaj permesas al pli multe da homoj ne suferi pro malsato. Do, ne temas nur pri la suferado de bestoj sed ankaŭ pri pli da justeco: trinkebla akvo kaj nutraĵo por ĉiuj.
Ĉi tion mi neniel povas ekkompreni. Bonvolu pli klarigu!

Laŭ mi unu malsata homo, ne necesas de kie li estas, pli volus manĝi viandon ol planton (plej multe da proteinoj devenas nur de viando). Tio ne signifas ke mi estas sangvolema nur ĉar mi manĝas viandon. Mi ankaŭ tre ŝatas legomon, sed legomo ne sufiĉas.

Ĝis! rideto.gif

manu_fr (Montri la profilon) 2010-oktobro-23 17:13:29

glig:
Ĉi tion mi neniel povas ekkompreni. Bonvolu pli klarigu!
Mi memoras foton de fotisto Yann Arthus, kiu bone klarigas kialon.
Intensa bredado detruas herbon kaj kulturojn, simple.
Sur hektarojn de bona tero (kiu jam estas sufiĉe rara).
Amike, atendante respondo de mariezou
Manu

glig (Montri la profilon) 2010-oktobro-23 19:56:46

manu_fr:
Mi memoras foton de fotisto Yann Arthus, kiu bone klarigas kialon.
Intensa bredado detruas herbon kaj kulturojn, simple.
Sur hektarojn de bona tero (kiu jam estas sufiĉe rara).
Amike, atendante respondo de mariezou
Manu
Mi neniam aŭdis ion ajn pri tio. Kiel ajn, la animaloj ekestis pli danĝeraj ol fajro. Kion vi proponas por solvi tiun problemegon?
Oh, mi scias, nekredble, sed mi scias.

Mia propono - veganoj kaj vegeteranoj, manĝu viandon, vi estos pli sanaj.

Ĝis! lango.gif

glig (Montri la profilon) 2010-oktobro-23 19:57:19

sal.gif

Continuum (Montri la profilon) 2010-oktobro-24 09:12:07

glig:
Mia propono - veganoj kaj vegeteranoj, manĝu viandon, vi estos pli sanaj.

Ĝis! lango.gif
Tamen, mi ne estas malsana, mi tre bone fartas! dankon. sal.gif

manu_fr (Montri la profilon) 2010-oktobro-24 09:46:28

glig:
Mi neniam aŭdis ion ajn pri tio ... Kion vi proponas por solvi tiun problemegon?
Oh, mi scias, nekredble, sed mi scias. Ĝis! lango.gif
Saluton Glig
Dankon por via respondo, kiu permesas min respondi.
Do, pro kazo ke vi neniam aŭdis pri tio, estas stulteco ?
Ĉu laŭ medika vidpunkto -vi estas studento pri medicino ĉu ne ? - vi ekaĝos same, kiam ektrovos homon kun malsaneco, kiun vi neniam vidis ?
"Vi estas stulta, vi havas nenian malsanon !" shoko.gif Espereble ne.
Do, la problemo de intensa bredado estas vere ekologie ege granda problemo : tio estas fako. Ne estas invento de mi mem, estas sufiĉe da specialistoj por diri la samon aktuale. Se vi decidas nei realecon, estas via rajto.
Mia solvo estas simpla : strebi manĝi malpli da viando, por ne necesi grandajn bredadojn.
Kiel klarigis belege mariezou
Parenteze, mia amiko, mi tute ne estas vegeterano. Denove, mi miras ilin (la vegeteranoj), ĉar mi ne sufiĉe kuraĝas por ŝanĝi mian manĝmanieron pri viando.
Veganoj kaj vegeteranoj estas ege kuraĝaj homoj al miaj okuloj.
Bonan endsemajnon, kaj pripensu iomete
Manu

glig (Montri la profilon) 2010-oktobro-24 10:02:08

manu_fr: Denove, mi miras ilin (la vegeteranoj), ĉar mi ne sufiĉe kuraĝas por ŝanĝi mian manĝmanieron pri viando.
Veganoj kaj vegeteranoj estas ege kuraĝaj homoj al miaj okuloj.
Manu
Mi pardonpetas se mi diris vin ion malbone.

Estu ankaŭ vi kuraĝa kaj ne manĝu viandon; tio estas mia propono al vi. Vi ne faros multe se vi faras unu kaj skribas ion alie.
Pripensu pri tio. Bonan tagon!

rideto.gif

manu_fr (Montri la profilon) 2010-oktobro-24 10:14:22

glig:...se vi faras unu kaj skribas ion alie.
Kion mi diras, ke mi ne faras ?
demando.gif

Reen al la supro