Al la enhavo

Ĉu ni pravas manĝi viandon, kiu estas tiel produkita?

de oxymor, 2010-oktobro-20

Mesaĝoj: 28

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-oktobro-20 22:26:39

glig: Krome, kiom mi scias, hodiaŭ ne ekzistas kanibaloj (eble nur psikiatriaj kazoj).
Ĝis
...ne plu ekzistas kanibaloj, oni manĝis la lastajn! lango.gif

(malnova ŝerco kiun mi aŭdis longtempe antaŭe)

Continuum (Montri la profilon) 2010-oktobro-21 08:27:18

glig:
Continuum:
glig:
Mi povas nur diri ke mi manĝas la viandon kaj samtempe mi estas humana.

okulumo.gif
Vi povos diri tion, kiam vi estos en la telero de iu kanibalo! okulumo.gif
Ne estu tiel timema; provu esti pli kuraĝa. Krome, kiom mi scias, hodiaŭ ne ekzistas kanibaloj (eble nur psikiatriaj kazoj).
Ĝis
Mi ne estas malkuraĝa, mi simple diris tion por ridi! Ne estu aroganta! rido.gif

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2010-oktobro-21 12:05:06

oxymor:mi aŭskultis prelegon farita de vegano, pri bestaj rajtoj.
1. Ĉu leono havas rajton manĝi viandon?
2. Ĉu plantoj havas iujn rajtojn?

Estas komplika demando. Sed ni estu humanaj.

Kaj se iam venos tempo kiam plantoj (tritiko, rizo, ...) estos en deficito.
Kion ni faru?

oxymor (Montri la profilon) 2010-oktobro-21 12:14:36

Fakte tio, kio ĝenas min, ne estas mortigi bestojn. Sed mi ne konsentas ke oni suferigi ilin tiel dum ilia tuta vivo. Bedaŭrinde, se oni volas aĉeti malmultekostan viandon, ne eblas produkti ĝin alimaniere.

mathieubriere (Montri la profilon) 2010-oktobro-21 20:47:14

Mi ankaŭ ne manĝas viandon de pluraj jaroj.
Estas konscia problemo; mi ne plus volis suferigi bestojn, tial mi decidis ĉesi manĝi ilin!

Pri la leonoj: Ne eblas por ili manĝi alie. Ili bezonas viandon. Krome, ili ne povas eĉ imagi se ili agas bone aŭ ne.
Sed estas tute alie pri la homoj...

Nikolaj73 (Montri la profilon) 2010-oktobro-21 21:09:46

Mi ŝatas viandon tamen konsentas ke oni nepre devas teni bestojn en oportunaj ejoj kaj ne suferigi ilin certe! Pripensu ankaŭ teruran sorton de formikoj, kuloj, muŝoj kaj multaj aliaj etkreaĵoj kiujn ni mortigas ĉu perpiede ĉu permane. En Hindio la ĝajnoj balaas la vojon antaŭ si por ne mortigi insektojn kaj ne okupiĝas pri terkulturado por ne mortigi vermojn tamen multaj el ĝajnoj estas kombardistoj kaj akre suferigas malriĉajn homojn.
Dank'al Dio niaj pratempaj antaŭuloj ne pensis pri bestaj rajtoj aliokaze ne aperus tiu disputo...

glig (Montri la profilon) 2010-oktobro-22 09:17:49

mathieubriere:
Pri la leonoj: Ne eblas por ili manĝi alie. Ili bezonas viandon. Krome, ili ne povas eĉ imagi se ili agas bone aŭ ne.
Sed estas tute alie pri la homoj...
Mi ne komprenas vin. Kiam vi komprenos ke viando necesas al unu homo kiel al unu leono?

Homoj estas tiel genetike konstruitaj ke ili devas enigi nutraĵojn devene de animaloj kaj ankaŭ de plantoj.

Mi studas medicinon kaj mi diros vin ion. Estas konate ke gravedaj inoj, kiuj estis manĝintaj la manĝon nur de planta deveno, naskis la malsanaj beboj.
Tiaj beboj disvolviĝis malrapide, ili malfrue ekpaŝis, malfrue ekparolis; tiele ili estis tre malsanemaj.

Pri manko de vitamino B12 estas pli bone ke mi diras nenion.

Ĝis!

Continuum (Montri la profilon) 2010-oktobro-22 10:25:03

glig:
Mi studas medicinon kaj mi diros vin ion. Estas konate ke gravedaj inoj, kiuj estis manĝintaj la manĝon nur de planta deveno, naskis la malsanaj beboj.
Tiaj beboj disvolviĝis malrapide, ili malfrue ekpaŝis, malfrue ekparolis; tiele ili estis tre malsanemaj.

Pri manko de vitamino B12 estas pli bone ke mi diras nenion.

Ĝis!
Vi ne diras plenan verecon !
La vitamino B12 ankaŭ troviĝas en la fromaĝo (kaj ankaŭ ovoj), do ne necesas manĝi viandojn! rido.gif

manu_fr (Montri la profilon) 2010-oktobro-22 19:24:15

Se mi estus sufiĉe kuraĝa homo, mi ne pli manĝus viandon.
Vere ŝajnas al mi, ke homo ne pli bezonas mortigi bestojn por vivi. Aliflanke, ŝajnas al mi ke estus normala, ke bestoj havus rajtojn respektindaj.

Amike
Manu

mariezou (Montri la profilon) 2010-oktobro-23 06:38:14

saluton,
mia filo altas 1,83m, kvankam mi manĝis tre tre malofte viandon.
Produkti multe da viando malmultekosta (tre malbona por la sano pro antibiotikoj uzataj por la kuracado aŭ antaŭforigo de bestmalsanoj)???
aŭ multe da proteinoj? Ne estas la sama.
Manĝante pli da vegetalajn proteinojn, ni liberas tersurfacon kaj permesas al pli multe da homoj ne suferi pro malsato. Do, ne temas nur pri la suferado de bestoj sed ankaŭ pri pli da justeco: trinkebla akvo kaj nutraĵo por ĉiuj.
En nia infanaĝo, mia fratino kaj mi ofte sorgis pri la bovidoj, kunikloj ktp...mi ne amas, ne emas aĉeti viandon, mi memoras la kuniklon aŭ la kokidon, kiujn niaj gepatroj mortigis post la vespermanĝon, ni tiam preskaŭ neniam aĉetis jam "mortigitan viandon", kaj tio estis bona "kutimo": vidi, spekti la morton (devige) antaŭ ol manĝi, tiel oni ne voras, oni ŝatas nur manĝi necesan kvanton. Bonan semajnfinon!

Reen al la supro