Meldinger: 28
Språk: Esperanto
Altebrilas (Å vise profilen) 2010 10 20 22:26:39
glig: Krome, kiom mi scias, hodiaŭ ne ekzistas kanibaloj (eble nur psikiatriaj kazoj)....ne plu ekzistas kanibaloj, oni manĝis la lastajn!
Ĝis
(malnova ŝerco kiun mi aŭdis longtempe antaŭe)
Continuum (Å vise profilen) 2010 10 21 08:27:18
glig:Mi ne estas malkuraĝa, mi simple diris tion por ridi! Ne estu aroganta!Continuum:Ne estu tiel timema; provu esti pli kuraĝa. Krome, kiom mi scias, hodiaŭ ne ekzistas kanibaloj (eble nur psikiatriaj kazoj).glig:Vi povos diri tion, kiam vi estos en la telero de iu kanibalo!
Mi povas nur diri ke mi manĝas la viandon kaj samtempe mi estas humana.
Ĝis
Andreo Jankovskij (Å vise profilen) 2010 10 21 12:05:06
oxymor:mi aŭskultis prelegon farita de vegano, pri bestaj rajtoj.1. Ĉu leono havas rajton manĝi viandon?
2. Ĉu plantoj havas iujn rajtojn?
Estas komplika demando. Sed ni estu humanaj.
Kaj se iam venos tempo kiam plantoj (tritiko, rizo, ...) estos en deficito.
Kion ni faru?
oxymor (Å vise profilen) 2010 10 21 12:14:36
mathieubriere (Å vise profilen) 2010 10 21 20:47:14
Estas konscia problemo; mi ne plus volis suferigi bestojn, tial mi decidis ĉesi manĝi ilin!
Pri la leonoj: Ne eblas por ili manĝi alie. Ili bezonas viandon. Krome, ili ne povas eĉ imagi se ili agas bone aŭ ne.
Sed estas tute alie pri la homoj...
Nikolaj73 (Å vise profilen) 2010 10 21 21:09:46
Dank'al Dio niaj pratempaj antaŭuloj ne pensis pri bestaj rajtoj aliokaze ne aperus tiu disputo...
glig (Å vise profilen) 2010 10 22 09:17:49
mathieubriere:Mi ne komprenas vin. Kiam vi komprenos ke viando necesas al unu homo kiel al unu leono?
Pri la leonoj: Ne eblas por ili manĝi alie. Ili bezonas viandon. Krome, ili ne povas eĉ imagi se ili agas bone aŭ ne.
Sed estas tute alie pri la homoj...
Homoj estas tiel genetike konstruitaj ke ili devas enigi nutraĵojn devene de animaloj kaj ankaŭ de plantoj.
Mi studas medicinon kaj mi diros vin ion. Estas konate ke gravedaj inoj, kiuj estis manĝintaj la manĝon nur de planta deveno, naskis la malsanaj beboj.
Tiaj beboj disvolviĝis malrapide, ili malfrue ekpaŝis, malfrue ekparolis; tiele ili estis tre malsanemaj.
Pri manko de vitamino B12 estas pli bone ke mi diras nenion.
Ĝis!
Continuum (Å vise profilen) 2010 10 22 10:25:03
glig:Vi ne diras plenan verecon !
Mi studas medicinon kaj mi diros vin ion. Estas konate ke gravedaj inoj, kiuj estis manĝintaj la manĝon nur de planta deveno, naskis la malsanaj beboj.
Tiaj beboj disvolviĝis malrapide, ili malfrue ekpaŝis, malfrue ekparolis; tiele ili estis tre malsanemaj.
Pri manko de vitamino B12 estas pli bone ke mi diras nenion.
Ĝis!
La vitamino B12 ankaŭ troviĝas en la fromaĝo (kaj ankaŭ ovoj), do ne necesas manĝi viandojn!
manu_fr (Å vise profilen) 2010 10 22 19:24:15
Vere ŝajnas al mi, ke homo ne pli bezonas mortigi bestojn por vivi. Aliflanke, ŝajnas al mi ke estus normala, ke bestoj havus rajtojn respektindaj.
Amike
Manu
mariezou (Å vise profilen) 2010 10 23 06:38:14
mia filo altas 1,83m, kvankam mi manĝis tre tre malofte viandon.
Produkti multe da viando malmultekosta (tre malbona por la sano pro antibiotikoj uzataj por la kuracado aŭ antaŭforigo de bestmalsanoj)???
aŭ multe da proteinoj? Ne estas la sama.
Manĝante pli da vegetalajn proteinojn, ni liberas tersurfacon kaj permesas al pli multe da homoj ne suferi pro malsato. Do, ne temas nur pri la suferado de bestoj sed ankaŭ pri pli da justeco: trinkebla akvo kaj nutraĵo por ĉiuj.
En nia infanaĝo, mia fratino kaj mi ofte sorgis pri la bovidoj, kunikloj ktp...mi ne amas, ne emas aĉeti viandon, mi memoras la kuniklon aŭ la kokidon, kiujn niaj gepatroj mortigis post la vespermanĝon, ni tiam preskaŭ neniam aĉetis jam "mortigitan viandon", kaj tio estis bona "kutimo": vidi, spekti la morton (devige) antaŭ ol manĝi, tiel oni ne voras, oni ŝatas nur manĝi necesan kvanton. Bonan semajnfinon!