Vai all’indice

Haloveno

di Eddycgn, 27 ottobre 2010

Messaggi: 26

Lingua: Esperanto

Eddycgn (Mostra il profilo) 27 ottobre 2010 23:01:03

Ĉu vi festas halovenon?
(aŭ oni diras halovinon?)
senkulpa.gif lango.gif

Altebrilas (Mostra il profilo) 27 ottobre 2010 23:26:04

Persone, ne. Por mi, tio estas nur usonaĵo enigita en Francio de la komercistoj. Sed estas malfacile rezisti kiam la gefiloj estas instigataj de iliaj geamikoj al maskovestado kaj petado de dolcaĵoj, ktp.
lango.gif

karasutengu (Mostra il profilo) 28 ottobre 2010 03:58:33

Ankaŭ en nia lando ni festas Halovenon por komerco.
Sed ĝi estas kelta festo.
Tial vere nekeltuloj tute ne rilatas ĝin.
Sed ĝi estas tre interesa.
Ankaŭ mi ŝatas ĝin.

darkweasel (Mostra il profilo) 28 ottobre 2010 05:29:19

Eddycgn:Ĉu vi festas halovenon?
(aŭ oni diras halovinon?)
senkulpa.gif lango.gif
Haloveno laŭ ReVo ĝustas.

Mi ne festas nek ŝatas Halovenon, sed aliiuj en mia lando ja.

zan (Mostra il profilo) 28 ottobre 2010 08:56:35

Mi ne ŝatas halovenon. okulumo.gif
Vendejoj plenas je ornamaĵoj de la kukurbo kun vizaĝo kaj nigraj vespertoj. Ne tre bele. Tute ne aminda vizaĝo. malgajo.gif
Tamen lastatempe ankaŭ japanoj amuzas ĝin. Precipe infanoj kaj iliaj partinoj amuzas alivesti. Ili ŝatas veston de ĉarma sorĉistino aŭ princino.

sinjoro (Mostra il profilo) 28 ottobre 2010 10:06:53

Mi abomenas usonan kulturinfluon kaj kompreneble ne festos halovenon. Fine de oktobro mi vizitos la tombojn de miaj prauloj, laŭ la tradicio.

Tipe slava (kaj litova) estas la festo de prauloj, kiu prae tre popularis en nia regiono de Eŭropo. Dum tiu festo oni vokis la animojn de siaj prauloj kaj al ili donacis diversajn frandaĵojn. Ĉiu tiu festo ankoraŭ ekzistas en kelkaj landoj en iom malpli grandioza formo.

antoniomoya (Mostra il profilo) 28 ottobre 2010 10:26:12

Mi tute ne ŝatas Halovenon. Mialande, ĝi nur estas fremda festo devenanta de fremda lando, kiu celebras strangan kaj nekompreneblan (por ni) okazaĵon, kiun havas nenian tradicion ĉe ni, estante do (por ni) absoluta sensencaĵo.

Ĉi tie, vartistinoj komencis enkonduki tiun stultaĵon infanĝardenen, ĉar en aliaj pli aĝaj infaninstitucioj (lernejoj kaj gimnazioj) ĝi havas nenian ekon.

Kial ni devus celebri Halovenon, se la aliaj ne celebras (ekzemple) nian Magiajn Reĝojn-feston, kiu estas fakte la hispana festego por infanoj?

Amike.

Kurawiri (Mostra il profilo) 28 ottobre 2010 12:08:54

Ankaŭ mi ne festos halovenon, kaj pro du kialoj:
- unue ĝi estas usona festo "komerca". Mi ŝatus pli iakaze festi Thanksgiving ol Halovenon ĉar la unua ne estas tiom komerca festo.
- due haloveno estas festo kiu valoras la morton kaj ties universon, mi trovas tion malrekomendindan.

palaman (Mostra il profilo) 28 ottobre 2010 18:13:18

Eddycgn:Ĉu vi festas halovenon?
(aŭ oni diras halovinon?)
Mi ne ŝatas ĝin, kompreneble, per religiaj kaŭzoj.
Tiu festo estas evidente demona - do ĝi maldecas por mi.
Ĉu ĝi estas amerika, ĉu de kiu ajn popolo - tio por mi ne gravas tute. Sed mi malŝatas demonojn, do por mi abomenas festi pri ili.

cshtarkov (Mostra il profilo) 28 ottobre 2010 20:16:15

Ne, mi ne festas halovenon, tiu estas pagana festo kaj mi estas kristano (eĉ mia nomo estas Kristiano), sed mi festas la tagon kiom Lutero najlis la 95 tezojn je la katedralo en Vitenbergo rideto.gif
Mi ne estas Protestanto, mi estas ortodoksa kristano, sed mi tre ŝatas historion, kaj tiu okazaĵo estas tre grava en eŭropa historio.

Torna all’inizio