글: 26
언어: Esperanto
Eddycgn (프로필 보기) 2010년 10월 27일 오후 11:01:03
(aŭ oni diras halovinon?)
Altebrilas (프로필 보기) 2010년 10월 27일 오후 11:26:04
karasutengu (프로필 보기) 2010년 10월 28일 오전 3:58:33
Sed ĝi estas kelta festo.
Tial vere nekeltuloj tute ne rilatas ĝin.
Sed ĝi estas tre interesa.
Ankaŭ mi ŝatas ĝin.
darkweasel (프로필 보기) 2010년 10월 28일 오전 5:29:19
Eddycgn:Ĉu vi festas halovenon?Haloveno laŭ ReVo ĝustas.
(aŭ oni diras halovinon?)
Mi ne festas nek ŝatas Halovenon, sed aliiuj en mia lando ja.
zan (프로필 보기) 2010년 10월 28일 오전 8:56:35
Vendejoj plenas je ornamaĵoj de la kukurbo kun vizaĝo kaj nigraj vespertoj. Ne tre bele. Tute ne aminda vizaĝo.
Tamen lastatempe ankaŭ japanoj amuzas ĝin. Precipe infanoj kaj iliaj partinoj amuzas alivesti. Ili ŝatas veston de ĉarma sorĉistino aŭ princino.
sinjoro (프로필 보기) 2010년 10월 28일 오전 10:06:53
Tipe slava (kaj litova) estas la festo de prauloj, kiu prae tre popularis en nia regiono de Eŭropo. Dum tiu festo oni vokis la animojn de siaj prauloj kaj al ili donacis diversajn frandaĵojn. Ĉiu tiu festo ankoraŭ ekzistas en kelkaj landoj en iom malpli grandioza formo.
antoniomoya (프로필 보기) 2010년 10월 28일 오전 10:26:12
Ĉi tie, vartistinoj komencis enkonduki tiun stultaĵon infanĝardenen, ĉar en aliaj pli aĝaj infaninstitucioj (lernejoj kaj gimnazioj) ĝi havas nenian ekon.
Kial ni devus celebri Halovenon, se la aliaj ne celebras (ekzemple) nian Magiajn Reĝojn-feston, kiu estas fakte la hispana festego por infanoj?
Amike.
Kurawiri (프로필 보기) 2010년 10월 28일 오후 12:08:54
- unue ĝi estas usona festo "komerca". Mi ŝatus pli iakaze festi Thanksgiving ol Halovenon ĉar la unua ne estas tiom komerca festo.
- due haloveno estas festo kiu valoras la morton kaj ties universon, mi trovas tion malrekomendindan.
palaman (프로필 보기) 2010년 10월 28일 오후 6:13:18
Eddycgn:Ĉu vi festas halovenon?Mi ne ŝatas ĝin, kompreneble, per religiaj kaŭzoj.
(aŭ oni diras halovinon?)
Tiu festo estas evidente demona - do ĝi maldecas por mi.
Ĉu ĝi estas amerika, ĉu de kiu ajn popolo - tio por mi ne gravas tute. Sed mi malŝatas demonojn, do por mi abomenas festi pri ili.
cshtarkov (프로필 보기) 2010년 10월 28일 오후 8:16:15
Mi ne estas Protestanto, mi estas ortodoksa kristano, sed mi tre ŝatas historion, kaj tiu okazaĵo estas tre grava en eŭropa historio.