Pesan: 12
Bahasa: Esperanto
Eddycgn (Tunjukkan profil) 30 Oktober 2010 22.25.42
Ĉu vi ŝatas la someran horon kaj la horŝanĝon?
Ĉu vi opinias ke tio estas utila?
Altebrilas (Tunjukkan profil) 30 Oktober 2010 23.36.27
witeowl (Tunjukkan profil) 31 Oktober 2010 05.06.15
antoniomoya (Tunjukkan profil) 31 Oktober 2010 06.59.01
Eddycgn:Ĝu vi havas someran horŝanĝon en via lando?Jes, mi havas somer-vintran horŝanĝon en mia lando (Hispanujo). Fakte, ĉimatene mem mi devos ŝanĝi la horon al miaj diversaj horloĝoj.
Ĉu vi ŝatas la someran horon kaj la horŝanĝon?
Ĉu vi opinias ke tio estas utila?
Por mi, tiu ŝanĝo estas indiferenta, mi ne scias ĉu ĝi estas utila aŭ ne. Ĝi nur tuŝas min en la senco ke, ekde hodiaŭ, noktiĝas pli frue: Je la 21-a horo, aspektas jam kiel noktomezo.
Amike.
maratonisto (Tunjukkan profil) 31 Oktober 2010 08.52.30
ateneo (Tunjukkan profil) 31 Oktober 2010 09.55.39
darkweasel (Tunjukkan profil) 31 Oktober 2010 11.43.05
Ĝi kaŭzas, ke vintre la malhelo venas jam je eĉ pli frua horo ol normale. Kaj ĝi kaŭzas, ke printempe oni dormas maltro en la transtempiĝa nokto. Krome, ĝi fuŝas onian temposenton en la unuaj tagoj post la transtempiĝo - ŝajnas al oni esti multe pli frue/malfrue ol fakte estas.
Ĉu ĉio ĉi estas bonega por la sano de la homoj, mi iom dubas. Al mi ŝajnas, ke la avantaĝo - la iometa ŝparo de energio - estas tro malgranda.
horsto (Tunjukkan profil) 31 Oktober 2010 11.51.09
darkweasel:Tute ne! La nuna vintra tempo estas la normala tempo. Oni inventis la someran tempon kaj tio signifas ke oni ŝaltas la horloĝojn unu horon antaŭen dum la somero.
Ĝi kaŭzas, ke vintre la malhelo venas jam je eĉ pli frua horo ol normale.
Al mi tio plaĉas ĉar tio donas al mi pli da tempo antaŭ la malhelo en la vespero.
amemulo (Tunjukkan profil) 1 November 2010 09.39.40
Kaj mi neniam estas genata de la ŝanĝo.
darkweasel (Tunjukkan profil) 1 November 2010 13.16.05
horsto:Nu jes, vi pravas - sed tamen aĉas la sento, ke estus multe pli longe hele, se ankoraŭ estus somertempo.darkweasel:Tute ne! La nuna vintra tempo estas la normala tempo. Oni inventis la someran tempon kaj tio signifas ke oni ŝaltas la horloĝojn unu horon antaŭen dum la somero.
Ĝi kaŭzas, ke vintre la malhelo venas jam je eĉ pli frua horo ol normale.