본문으로

Somera horo

글쓴이: Eddycgn, 2010년 10월 30일

글: 12

언어: Esperanto

Eddycgn (프로필 보기) 2010년 10월 30일 오후 10:25:42

Ĝu vi havas someran horŝanĝon en via lando?

Ĉu vi ŝatas la someran horon kaj la horŝanĝon?
Ĉu vi opinias ke tio estas utila?

Altebrilas (프로필 보기) 2010년 10월 30일 오후 11:36:27

jes. ne. mi ne scias.

witeowl (프로필 보기) 2010년 10월 31일 오전 5:06:15

Ĉi tie en Nevado (en Usono), la ŝtata pensis pri fari someran horon konstanta. Mi aprobas la ideon sed ne okazos.

antoniomoya (프로필 보기) 2010년 10월 31일 오전 6:59:01

Eddycgn:Ĝu vi havas someran horŝanĝon en via lando?
Ĉu vi ŝatas la someran horon kaj la horŝanĝon?
Ĉu vi opinias ke tio estas utila?
Jes, mi havas somer-vintran horŝanĝon en mia lando (Hispanujo). Fakte, ĉimatene mem mi devos ŝanĝi la horon al miaj diversaj horloĝoj.

Por mi, tiu ŝanĝo estas indiferenta, mi ne scias ĉu ĝi estas utila aŭ ne. Ĝi nur tuŝas min en la senco ke, ekde hodiaŭ, noktiĝas pli frue: Je la 21-a horo, aspektas jam kiel noktomezo. malgajo.gif

Amike.

maratonisto (프로필 보기) 2010년 10월 31일 오전 8:52:30

Ĉu tio estas utila, scias la estroj. Ili sidas alte kaj vidas malproksime. Se ili elpensis la horŝanĝon, devas esti grava kaŭzo. Oni diras ke tiel oni ŝparas energion. Ni ne vidas la kalkulilojn de energio, nur en la propra hejmo.

ateneo (프로필 보기) 2010년 10월 31일 오전 9:55:39

Sed kiu estras la estrojn?. Aŭ kial la estroj estras?

darkweasel (프로필 보기) 2010년 10월 31일 오전 11:43:05

Mi ne ŝatas la transtempiĝon.

Ĝi kaŭzas, ke vintre la malhelo venas jam je eĉ pli frua horo ol normale. Kaj ĝi kaŭzas, ke printempe oni dormas maltro en la transtempiĝa nokto. Krome, ĝi fuŝas onian temposenton en la unuaj tagoj post la transtempiĝo - ŝajnas al oni esti multe pli frue/malfrue ol fakte estas.

Ĉu ĉio ĉi estas bonega por la sano de la homoj, mi iom dubas. Al mi ŝajnas, ke la avantaĝo - la iometa ŝparo de energio - estas tro malgranda.

horsto (프로필 보기) 2010년 10월 31일 오전 11:51:09

darkweasel:
Ĝi kaŭzas, ke vintre la malhelo venas jam je eĉ pli frua horo ol normale.
Tute ne! La nuna vintra tempo estas la normala tempo. Oni inventis la someran tempon kaj tio signifas ke oni ŝaltas la horloĝojn unu horon antaŭen dum la somero.
Al mi tio plaĉas ĉar tio donas al mi pli da tempo antaŭ la malhelo en la vespero.

amemulo (프로필 보기) 2010년 11월 1일 오전 9:39:40

Mi iom ŝatas la horŝanĝadon, ĉar pro tio mi sentas min kiel tempvojaĝisto lango.gif
Kaj mi neniam estas genata de la ŝanĝo.

darkweasel (프로필 보기) 2010년 11월 1일 오후 1:16:05

horsto:
darkweasel:
Ĝi kaŭzas, ke vintre la malhelo venas jam je eĉ pli frua horo ol normale.
Tute ne! La nuna vintra tempo estas la normala tempo. Oni inventis la someran tempon kaj tio signifas ke oni ŝaltas la horloĝojn unu horon antaŭen dum la somero.
Nu jes, vi pravas - sed tamen aĉas la sento, ke estus multe pli longe hele, se ankoraŭ estus somertempo.

다시 위로