Til innholdet

Etimologio

fra Altebrilas,2010 10 31

Meldinger: 19

Språk: Esperanto

Rohan (Å vise profilen) 2010 11 7 19:20:16

Altebrilas:Ĉu estas rilato inter la sanskrita "sam" kaj la angla "same" kiu donis "sama" en esperanto?
Jes.

Vizitu: http://dictionary.reference.com/browse/same

Je la fino de la unua difinaro, sub la rubriko 'Origin', menciiĝas ankaŭ sanskrita vorto.

Kaj mi ne scias kiel tio ne frapis al mi, ke la greka 'homos' apartenas al la sama 'familio'. Evidentas.

Altebrilas (Å vise profilen) 2010 11 7 22:44:26

homos-> homogena, homologa, homonimo

en la latina: similis ->simila (sama okulumo.gifsignifo)

Mi legis, ke tiu radiko fontas el pli malnova hindeŭropa radiko "sem", kiu signifas "unu"

Kaj pro tio, ankaŭ apartenas al la familio: sincera, simpla, singulara

Rohan (Å vise profilen) 2010 11 8 13:08:03

Altebrilas:Mi legis, ke tiu radiko fontas el pli malnova hindeŭropa radiko "sem", kiu signifas "unu"

Kaj pro tio, ankaŭ apartenas al la familio: sincera, simpla, singulara
Nu, mi ne scias pri 'sincera'. Ĉar almenaŭ laŭ la libro 'Digital Fortress' de Dan Brown (kiun mi tutege malrekomendas), la origino de ĉi tiu vorto estas latina frazeto kiu signifas 'sen ciro'. Temis pri ia ligilo inter neuzado de ciro en/sur letero kaj fido. Mi forgesis.

peteris92 (Å vise profilen) 2010 11 9 18:15:29

Pri radiko "sem" kiu signifas unu. En pola ekzistas vorto "sam" kiu signifas "mem, sola" en esperanto. Ankaŭ, estas "ten sam" kio signifas "la sama" aŭ angle "the same".

Estas interesanta afero kun angla vorto "mammal", ankaŭ esperanta "mamo". Ambaŭ vortoj povas laŭ mi deveni de pravorto signifanta "patrino". Kion vi pensas?

Altebrilas (Å vise profilen) 2010 11 9 22:30:59

Laŭ la Historia Vortaro de la Franca Lingvo, de A. Rey, "sincère" (esp. sincera)devenas de la latina "sincerus" kiu signifas "de unu ĵeto", farita de "sin" (<-"sem", unu) kaj "cerus", proksima de "crescere" (kreski)

Laŭ la sama vortaro "mamelle" (mamo) kaj "maman" (panjo) devenas de la sama latina vorto "mamma"

vejktoro (Å vise profilen) 2010 11 10 05:38:14

La angla vorto 'mammal' ne evoluis angle. Ĝi estis kreata al latina vorto 'mammalis', je 1758 pro Linnaeus.

'mammalis' signifis 'pri la mamoj'. Oni kredas ke ĝi rilatas je 'mamma' sed ne certas.

Altebrilas (Å vise profilen) 2010 11 19 21:47:42

mi proponas konkurson por instigi al etimologio: trovi radikon (latina, greka, prahindeŭropa, ktp) kiu havas la plej multe da idoj troveblaj en la Eo-Eo-vortaro de lernu!

Prahindeŭropa *ag (puŝi antaŭ si)

- > latina agere (puŝi, agi)
agi, akto, akcio, aktuala, aktiva, aktoro, agento, agendo, agiti

- > greka egein (auntaŭenpuŝi, konduki)
agonio, pedagogo, sinagogo

sume 12 idoj

Altebrilas (Å vise profilen) 2010 12 6 14:09:16

Mi konstatas, ke jam pluraj interesiĝis pri la afero, kaj faris ampleksan laboron. Al ili, ni povas nur omaĝi...

http://remush.be/etimo/etimo.html#AD_2

sev (Å vise profilen) 2011 1 23 15:43:08

Altebrilas:Mi konstatas, ke jam pluraj interesiĝis pri la afero, kaj faris ampleksan laboron. Al ili, ni povas nur omaĝi...

http://remush.be/etimo/etimo.html#AD_2
http://remush.be/etimo/etimo.html

Nekredeble. Sed shajnas al mi tro granda projekto. Eble eblas per la ne-facila vikivortaro...
http://eo.wiktionary.org/wiki/%C4%88efpa%C4%9Do

Tibake til toppen