Al la enhavo

Etimologio

de Altebrilas, 2010-oktobro-31

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-novembro-06 23:59:03

Mutusen:
[LISTO]
latina centum, franca cent, hispana ciento,
k poste fariĝis h en ĝermanaj lingvoj: angla hundred, germana hundert.[/list]
Mi supozas, ke en la germana knt -> hnt, kaj hnd en la angla.

Sed kiel klarigi la finon: hundERT, hundRED ?
Ĉu iu havas la respondon?

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-novembro-07 00:07:55

Tra la tuta hind-eŭropa lingvaro rimarkiĝas prefikso sufiĉe komuna, ŝajne. Mi parolas pri la latina 'con', kiu en la greka estas 'syn/sym', sanskrite 'sam' kaj perse 'ham' (kaj esperante 'kun'/'sam' ridulo.gif ).
Ĉu estas rilato inter la sanskrita "sam" kaj la angla "same" kiu donis "sama" en esperanto?

Se tio ekzistas, "kun" kaj "sama" estas kuzaj esperantaj vortoj!

Rohan (Montri la profilon) 2010-novembro-07 19:20:16

Altebrilas:Ĉu estas rilato inter la sanskrita "sam" kaj la angla "same" kiu donis "sama" en esperanto?
Jes.

Vizitu: http://dictionary.reference.com/browse/same

Je la fino de la unua difinaro, sub la rubriko 'Origin', menciiĝas ankaŭ sanskrita vorto.

Kaj mi ne scias kiel tio ne frapis al mi, ke la greka 'homos' apartenas al la sama 'familio'. Evidentas.

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-novembro-07 22:44:26

homos-> homogena, homologa, homonimo

en la latina: similis ->simila (sama okulumo.gifsignifo)

Mi legis, ke tiu radiko fontas el pli malnova hindeŭropa radiko "sem", kiu signifas "unu"

Kaj pro tio, ankaŭ apartenas al la familio: sincera, simpla, singulara

Rohan (Montri la profilon) 2010-novembro-08 13:08:03

Altebrilas:Mi legis, ke tiu radiko fontas el pli malnova hindeŭropa radiko "sem", kiu signifas "unu"

Kaj pro tio, ankaŭ apartenas al la familio: sincera, simpla, singulara
Nu, mi ne scias pri 'sincera'. Ĉar almenaŭ laŭ la libro 'Digital Fortress' de Dan Brown (kiun mi tutege malrekomendas), la origino de ĉi tiu vorto estas latina frazeto kiu signifas 'sen ciro'. Temis pri ia ligilo inter neuzado de ciro en/sur letero kaj fido. Mi forgesis.

peteris92 (Montri la profilon) 2010-novembro-09 18:15:29

Pri radiko "sem" kiu signifas unu. En pola ekzistas vorto "sam" kiu signifas "mem, sola" en esperanto. Ankaŭ, estas "ten sam" kio signifas "la sama" aŭ angle "the same".

Estas interesanta afero kun angla vorto "mammal", ankaŭ esperanta "mamo". Ambaŭ vortoj povas laŭ mi deveni de pravorto signifanta "patrino". Kion vi pensas?

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-novembro-09 22:30:59

Laŭ la Historia Vortaro de la Franca Lingvo, de A. Rey, "sincère" (esp. sincera)devenas de la latina "sincerus" kiu signifas "de unu ĵeto", farita de "sin" (<-"sem", unu) kaj "cerus", proksima de "crescere" (kreski)

Laŭ la sama vortaro "mamelle" (mamo) kaj "maman" (panjo) devenas de la sama latina vorto "mamma"

vejktoro (Montri la profilon) 2010-novembro-10 05:38:14

La angla vorto 'mammal' ne evoluis angle. Ĝi estis kreata al latina vorto 'mammalis', je 1758 pro Linnaeus.

'mammalis' signifis 'pri la mamoj'. Oni kredas ke ĝi rilatas je 'mamma' sed ne certas.

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-novembro-19 21:47:42

mi proponas konkurson por instigi al etimologio: trovi radikon (latina, greka, prahindeŭropa, ktp) kiu havas la plej multe da idoj troveblaj en la Eo-Eo-vortaro de lernu!

Prahindeŭropa *ag (puŝi antaŭ si)

- > latina agere (puŝi, agi)
agi, akto, akcio, aktuala, aktiva, aktoro, agento, agendo, agiti

- > greka egein (auntaŭenpuŝi, konduki)
agonio, pedagogo, sinagogo

sume 12 idoj

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-decembro-06 14:09:16

Mi konstatas, ke jam pluraj interesiĝis pri la afero, kaj faris ampleksan laboron. Al ili, ni povas nur omaĝi...

http://remush.be/etimo/etimo.html#AD_2

Reen al la supro