المشاركات: 19
لغة: Esperanto
Rohan (عرض الملف الشخصي) 7 نوفمبر، 2010 7:20:16 م
Altebrilas:Ĉu estas rilato inter la sanskrita "sam" kaj la angla "same" kiu donis "sama" en esperanto?Jes.
Vizitu: http://dictionary.reference.com/browse/same
Je la fino de la unua difinaro, sub la rubriko 'Origin', menciiĝas ankaŭ sanskrita vorto.
Kaj mi ne scias kiel tio ne frapis al mi, ke la greka 'homos' apartenas al la sama 'familio'. Evidentas.
Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 7 نوفمبر، 2010 10:44:26 م
en la latina: similis ->simila (sama
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Mi legis, ke tiu radiko fontas el pli malnova hindeŭropa radiko "sem", kiu signifas "unu"
Kaj pro tio, ankaŭ apartenas al la familio: sincera, simpla, singulara
Rohan (عرض الملف الشخصي) 8 نوفمبر، 2010 1:08:03 م
Altebrilas:Mi legis, ke tiu radiko fontas el pli malnova hindeŭropa radiko "sem", kiu signifas "unu"Nu, mi ne scias pri 'sincera'. Ĉar almenaŭ laŭ la libro 'Digital Fortress' de Dan Brown (kiun mi tutege malrekomendas), la origino de ĉi tiu vorto estas latina frazeto kiu signifas 'sen ciro'. Temis pri ia ligilo inter neuzado de ciro en/sur letero kaj fido. Mi forgesis.
Kaj pro tio, ankaŭ apartenas al la familio: sincera, simpla, singulara
peteris92 (عرض الملف الشخصي) 9 نوفمبر، 2010 6:15:29 م
Estas interesanta afero kun angla vorto "mammal", ankaŭ esperanta "mamo". Ambaŭ vortoj povas laŭ mi deveni de pravorto signifanta "patrino". Kion vi pensas?
Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 9 نوفمبر، 2010 10:30:59 م
Laŭ la sama vortaro "mamelle" (mamo) kaj "maman" (panjo) devenas de la sama latina vorto "mamma"
vejktoro (عرض الملف الشخصي) 10 نوفمبر، 2010 5:38:14 ص
'mammalis' signifis 'pri la mamoj'. Oni kredas ke ĝi rilatas je 'mamma' sed ne certas.
Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 19 نوفمبر، 2010 9:47:42 م
Prahindeŭropa *ag (puŝi antaŭ si)
- > latina agere (puŝi, agi)
agi, akto, akcio, aktuala, aktiva, aktoro, agento, agendo, agiti
- > greka egein (auntaŭenpuŝi, konduki)
agonio, pedagogo, sinagogo
sume 12 idoj
Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 6 ديسمبر، 2010 2:09:16 م
http://remush.be/etimo/etimo.html#AD_2
sev (عرض الملف الشخصي) 23 يناير، 2011 3:43:08 م
Altebrilas:Mi konstatas, ke jam pluraj interesiĝis pri la afero, kaj faris ampleksan laboron. Al ili, ni povas nur omaĝi...http://remush.be/etimo/etimo.html
http://remush.be/etimo/etimo.html#AD_2
Nekredeble. Sed shajnas al mi tro granda projekto. Eble eblas per la ne-facila vikivortaro...
http://eo.wiktionary.org/wiki/%C4%88efpa%C4%9Do