讯息: 21
语言: Esperanto
Altebrilas (显示个人资料) 2010年11月6日下午11:59:03
Mutusen:Mi supozas, ke en la germana knt -> hnt, kaj hnd en la angla.
[LISTO]
latina centum, franca cent, hispana ciento,
k poste fariĝis h en ĝermanaj lingvoj: angla hundred, germana hundert.[/list]
Sed kiel klarigi la finon: hundERT, hundRED ?
Ĉu iu havas la respondon?
Altebrilas (显示个人资料) 2010年11月7日上午12:07:55
Tra la tuta hind-eŭropa lingvaro rimarkiĝas prefikso sufiĉe komuna, ŝajne. Mi parolas pri la latina 'con', kiu en la greka estas 'syn/sym', sanskrite 'sam' kaj perse 'ham' (kaj esperante 'kun'/'sam'Ĉu estas rilato inter la sanskrita "sam" kaj la angla "same" kiu donis "sama" en esperanto?).
Se tio ekzistas, "kun" kaj "sama" estas kuzaj esperantaj vortoj!
Rohan (显示个人资料) 2010年11月7日下午7:20:16
Altebrilas:Ĉu estas rilato inter la sanskrita "sam" kaj la angla "same" kiu donis "sama" en esperanto?Jes.
Vizitu: http://dictionary.reference.com/browse/same
Je la fino de la unua difinaro, sub la rubriko 'Origin', menciiĝas ankaŭ sanskrita vorto.
Kaj mi ne scias kiel tio ne frapis al mi, ke la greka 'homos' apartenas al la sama 'familio'. Evidentas.
Altebrilas (显示个人资料) 2010年11月7日下午10:44:26
en la latina: similis ->simila (sama
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Mi legis, ke tiu radiko fontas el pli malnova hindeŭropa radiko "sem", kiu signifas "unu"
Kaj pro tio, ankaŭ apartenas al la familio: sincera, simpla, singulara
Rohan (显示个人资料) 2010年11月8日下午1:08:03
Altebrilas:Mi legis, ke tiu radiko fontas el pli malnova hindeŭropa radiko "sem", kiu signifas "unu"Nu, mi ne scias pri 'sincera'. Ĉar almenaŭ laŭ la libro 'Digital Fortress' de Dan Brown (kiun mi tutege malrekomendas), la origino de ĉi tiu vorto estas latina frazeto kiu signifas 'sen ciro'. Temis pri ia ligilo inter neuzado de ciro en/sur letero kaj fido. Mi forgesis.
Kaj pro tio, ankaŭ apartenas al la familio: sincera, simpla, singulara
peteris92 (显示个人资料) 2010年11月9日下午6:15:29
Estas interesanta afero kun angla vorto "mammal", ankaŭ esperanta "mamo". Ambaŭ vortoj povas laŭ mi deveni de pravorto signifanta "patrino". Kion vi pensas?
Altebrilas (显示个人资料) 2010年11月9日下午10:30:59
Laŭ la sama vortaro "mamelle" (mamo) kaj "maman" (panjo) devenas de la sama latina vorto "mamma"
vejktoro (显示个人资料) 2010年11月10日上午5:38:14
'mammalis' signifis 'pri la mamoj'. Oni kredas ke ĝi rilatas je 'mamma' sed ne certas.
Altebrilas (显示个人资料) 2010年11月19日下午9:47:42
Prahindeŭropa *ag (puŝi antaŭ si)
- > latina agere (puŝi, agi)
agi, akto, akcio, aktuala, aktiva, aktoro, agento, agendo, agiti
- > greka egein (auntaŭenpuŝi, konduki)
agonio, pedagogo, sinagogo
sume 12 idoj
Altebrilas (显示个人资料) 2010年12月6日下午2:09:16
http://remush.be/etimo/etimo.html#AD_2