Kiel oni prononcas la literojn de la alfabeto de via lingvo?
fra Altebrilas,2010 11 4
Meldinger: 26
Språk: Esperanto
Matthieu (Å vise profilen) 2010 11 5 21:56:52
zekebourgeois:En usono, almenaŭ. Mi ne scias kiel la literoj estas prononcata en Britio.Same kiel en Usono, krom Z, kiu estas "zed".
bele (Å vise profilen) 2010 11 5 22:21:45
a be se de e efe ĵe aga i jota ele eme ene o pe ke ere ese te u ve ĉis ze
marcuscf (Å vise profilen) 2010 11 6 00:35:19
bele:En portugala.Pli bona versio de la portugala alfabeto (kun la 26 literoj):
a be se de e efe ĵe aga i jota ele eme ene o pe ke ere ese te u ve ĉis ze
A be ce(prononcu:se) de
E efe(prononcu:ɛfi) ge(prononcu:ĵe) agá
I jota(prononcu:ĵɔta) ka ele(prononcu:ɛli) eme(prononcu:emi) ene(prononcu:eni)
O pe que(prononcu:ke) erre(prononcu:ɛhi aŭ ɛĥi) esse(prononcu:ɛsi) te
U ve dáblio(prononcu:dablju) xis(prononcu:ŝis) ípsilon ze
Demian (Å vise profilen) 2010 11 6 08:07:43
Konsonantoj
ੳ, ਅ, ੲ, ਸ, ਹ
(urxa, arxa, irxi, sasa, haha)
ਕ, ਖ, ਗ, ਘ, ਙ
(kaka, ĥaĥa, gaga, ghagha, jnja)
ਚ, ਛ, ਜ, ਝ, ਞ
(ĉaĉa, ĉhaĉha, ĝaĝa, ĝhaĝha, jnja)
ਟ, ਠ, ਡ, ਢ, ਣ
(txatxa, txhatxha, dxadxa, dxhadxha, nxanxa)
ਤ, ਥ, ਦ, ਧ, ਨ
(tata, thatha, dada, dhadha, nana)
ਪ, ਫ, ਬ, ਭ, ਮ
(papa, fafa, baba, bhabha, mama)
ਯ, ਰ, ਲ, ਵ, ੜ
(jaja, rara, lala, vava, rxarxa)
ਸ਼, ਖ਼, ਗ਼
(ŝaŝa, ĥaĥa kun punkto je piedo, gaga kun punkto je piedo)
ਜ਼, ਫ਼, ਲ਼
(ĝaĝa kun punkto je piedo, fafa kun punkto je piedo, lala kun punkto je piedo)
============================================
Vokaloj
La vokaloj ne estas literoj sendependaj sed ili estas aldonitaj al konsonantoj per signoj.
ਕ, ਕਾ, ਕਿ, ਕੀ, ਕੁ, ਕੂ, ਕੇ, ਕੈ, ਕੋ, ਕੌ
ka, kaa, ki, kii, ku, kuu, ke, kee, ko, koo
Se oni volas havi nur vokalaj sonoj sen konsonantoj, tiel oni skribas:
ਅ, ਆ, ਇ, ਈ, ਉ, ਊ, ਏ, ਐ, ਓ, ਔ
a, aa, i, ii, u, uu, e, ee, o, oo
============================================
Grava Punkto:
La literoj ਘ, ਙ, ਛ, ਝ, ਞ, ਟ, ਠ, ਡ, ਢ, ਣ, ਥ, ਧ, ਭ kaj ੜ ne havas samsonajn literojn en Esperanto.
Tial, mi uzas la literon x por esprimi neesperantajn sonojn.
La panĝaba mankas la sonon de litero ĵ en Esperanto kaj la sono de litero c en Esperanto estas esprimata per du panĝabaj literoj ਤਸ .
============================================
Specimena Teksto:
Esperanto transliterata en la gurmuĥa (panĝaba) skribsistemo:
ਏਸਪੇਰਾਨਤੋ ਏੇਸਤਾਸ ਲਿਨਗਵੋ ਫਾਤਸੀਲਾ।
Esperanto estas lingvo fatsila (facila).
ਲਾ ਪਾਨਜਾਬਾਨ ਓਨੀ ਪਾਰੋਲਾਸ ਏੇਨ ਦੂ ਨਾਤਸੀਓਏਃ ਲਾ ਹਿਨਦੂਯੋ ਕਾਏ ਲਾ ਪਾਕੀਸਤਾਨੋ।
La panĝaban oni parolas en du natsioj (nacioj): la Hindujo kaj la Pakistano.
ਯੇ ਲਾ ਹਿਨਦੂਯੋ ਓਨੀ ਸਕਰੀਬਾਸ ਲਾ ਪਾਨਜਾਬਾਨ ਪੇਰ ਲਾ ਗੁਰਮੁਖ਼ਾ ਸਕਰੀਬਸਿਸਤੇਮੋ ਕਾਏ ਏਨ ਲਾ ਪਾਕੀਸਤਾਨੋ ਓਨੀ ਊਜ਼ਾਸ ਲਾ ਸ਼ਾਹਾਮੁਖ਼ਾਨ ਸਕਰਿਬਸਿਸਤੇਮੋਨ।
Je la Hindujo, oni skribas la panĝaban per la gurmuĥa skribsistemo kaj en la Pakistano, oni uzas la ŝahamuĥan skribsistemon.
utku (Å vise profilen) 2010 11 6 16:46:17
a, e, ı, i, o, ö, u, ü
Kun aldona (longa) e por 20 konsonantoj:
be, ce (ĝe), çe (ĉe), de, fe, ge, he, je (ĵe), ke, le, me, ne, pe, re, se, şe (ŝe), te, ve, ye (je), ze
yumuşak ge (jumuŝak ge) por ğ - Vidu pli
dbs (Å vise profilen) 2010 11 6 23:11:11
a, ą, b, c, ć, d, e, ę, f, g, h, i, j, k, l, ł, m, n, ń, o, ó, p, q, r, s, ś, t, u, v, w, x, y, z, ź, ż
literoj: Q, X,Y; ili estas nur en la vortoj el fremdaj lingvoj
digrafo (2-signoj) – du literoj = unu fon: ch, cz, dz, dź, dż, rz, sz
3 literoj = unu fon: dzi
diakritaj signoj: ą, ć, ę, ł, ń, ó, ś, ź, ż
http://www.youtube.com/watch?v=6s-vMd_pBks
marcuscf (Å vise profilen) 2010 11 6 23:48:09
Mankis la nomoj de la literoj.
yugary (Å vise profilen) 2010 11 7 07:22:57
La nomoj de konsonantaj literoj [en ordo alfabeta]:
ㄱ giŏk
ㄲ ssaŋ-giŏk [Jes, en la korea oni povas prononci duoblajn konsonantojn ankaŭ je la komenco de vorto. ㄲ estas elparolata kiel kk, sed tre forte kaj tute sen elspiro.]
ㄴ niın [ı kiel en la turka]
ㄷ digıt
ㄸ ssaŋ-digıt [= tt elparolata tre forte kaj tute sen elspiro]
ㄹ riıl [= r je la komenco, l je la fino, ll kiam duobligita]
ㅁ miım
ㅂ biıp
ㅃ ssaŋ-biıp [= pp tre forte elparolata tute sen elspiro]
ㅅ ŝiot [antaŭ i aŭ j, kiel ŝ sed sen rondigi la lipojn; antaŭ aliaj vokaloj, kiel tre malforta s sekvata per elspireto]
ㅆ ssaŋ-ŝiot [= ss tre forte elparolata]
ㅇ iıŋ [komence de silabo, signifas la mankon de konsonanto; fine de silabo = ŋ]
ㅈ ĝiıt [= ĝ sen rondigi la lipojn]
ㅉ ssaŋ-ĝiıt [= tĉ tre forte elparolata tute sen elspiro]
ㅊ ĉiıt [= ĉ sen rondigi la lipojn kaj kun forta elspiro]
ㅋ kiık [= k kun forta elspiro]
ㅌ tiıt [= t kun forta elspiro]
ㅍ piıp [= p kun forta elspiro]
ㅎ hiıt [≈ h]
La nomoj de la vokaloj [simplaj kaj diftongaj, en ordo alfabeta]
ㅏ a
ㅐ ä
ㅑ ja
ㅒ jä
ㅓ ŏ
ㅔ e
ㅕ jŏ
ㅖ je
ㅗ o
ㅘ ŭa
ㅙ ŭä
ㅚ ŭö
ㅛ jo
ㅜ u
ㅝ ŭŏ
ㅞ ŭe
ㅟ ŭi [sed ĉi-kaze, la ŭ estas duonkonsonantigaĵo de ü]
ㅠ ju
ㅡ ı
ㅢ ıj
ㅣ i
Altebrilas (Å vise profilen) 2010 11 7 22:53:33
fekaldemokratio (Å vise profilen) 2010 11 9 01:24:36
dbs:Eble vi celas Q, X kaj V...
literoj: Q, X,Y; ili estas nur en la vortoj el fremdaj lingvoj