Al la enhavo

Kiel oni prononcas la literojn de la alfabeto de via lingvo?

de Altebrilas, 2010-novembro-04

Mesaĝoj: 27

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-novembro-04 17:23:34

Interesas min la historio de la alfabetoj, kaj la origino de la nomoj de la literoj kaj de la alfabeta ordo.

Tial mi bezonas kompari ilin.
(mi komencas ĉiu linio per AEIOU, por facile kompari)

Ekz: en la franca:

A Be Se De
Ö Ef Ĵe Aŝ
I Ĵi Ka El Em En
O Pe Kü Er Es Te
Ü Ve Dublöve Iks Igrek Zed

(NB: ö kaj ü prononciĝas, kiel en la germana)

cshtarkov (Montri la profilon) 2010-novembro-04 17:48:03

Bulgaro uzas la cirila alfabeto, ĝi estas bazata je la greka. Multaj literoj similas al la latinliterojn sed ili havas kelkajn diferencojn pri la sono. Ekzemple, P estas prononcata kiel R kaj B kiel V. Estas aliaj literoj, kiuj ne havas variaĵoj en la latina, ekzemple Ю kaj Я (pronocantaj kiel ju kaj ja).

Bonvolu pardoni se mi faris erarojn, ankoraŭ mi estas komencanto.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-novembro-04 19:12:24

Germane:

a be ce de
e ef ge ha
i je/jot ka el em en
o pe ku/kve er es te
u faŭ ve iks üpsilon cet
(ü estas la franca u)

Krome, la germana alfabeto havas la literojn ä, ö, ü kaj ß. La unuaj tri estas vokaloj kaj do elparolatas nur per siaj respektivaj sonoj, ß estas konsonanto, kiu nomiĝas "scharfes S" (/ŝarfes es/, "akra S") aŭ (malpli ofte) "Eszett" (/escét/, komparu al la Esperantlingva nomo de tiu litero esceto).

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2010-novembro-04 20:35:52

Saluton!

darkweasel:Germane:

[...] je/jot [...] ku/kve [...]
Mi neniam aŭdis pri je por J kaj kve por Q.

Ĉu temas pri aŭstra specialaĵo?

Kolonjano

Matthieu (Montri la profilon) 2010-novembro-04 21:21:05

darkweasel:ß estas konsonanto, kiu nomiĝas "scharfes S" (/ŝarfes es/, "akra S") aŭ (malpli ofte) "Eszett"
Ĉu vere malpli ofte? Oni instruis al mi nur la nomon Eszett kaj ĝin mi ĉiam uzis. (Kaj ankaŭ mi konis nur jot kaj ku.)

zekebourgeois (Montri la profilon) 2010-novembro-04 21:44:07

Angle:

ej bi si di
i ef ĝi ejĉ aj
ĝej kej el em en
o pi kju ar es ti
ju vi dubel-ju eks ŭaj zi

En usono, almenaŭ. Mi ne scias kiel la literoj estas prononcata en Britio.

(Pardonu miajn erarojn, mi estas komencanto.)

darkweasel (Montri la profilon) 2010-novembro-04 22:07:20

KoLonJaNo:Saluton!

darkweasel:Germane:

[...] je/jot [...] ku/kve [...]
Mi neniam aŭdis pri je por J kaj kve por Q.

Ĉu temas pri aŭstra specialaĵo?

Kolonjano
Mi pensas, ke jes. Jot malmulte uzatas en Aŭstrujo (ni uzas preskaŭ nur je), dum ku kaj kve kunekzistas ĉi tie (mi kredas, ke mi mem uzas pli ofte ku).

Mutusen: Nu, mi ne scias pri aliaj regionoj de la germanlingvaj landoj, sed ĉi tie, en Vieno, oni uzas preskaŭ nur scharfes S - verŝajne ĉar oni povus miskompreni Eszett kiel la sinsekvon SZ.

gabadubo (Montri la profilon) 2010-novembro-04 22:27:46

Nederlandlingve:

a be se de
e ef (kun mallonga e (aŭdebla estas longa)) ge (aŭdebla estas oftuzata senvoĉa g, sed voĉa g ankaŭ eblas) ha
i je ka el (mallonga e) em (same) en (...)
o pe ku (alklaku por aŭdi la "u") er es te
u (sama "u") ve we (jes, ekzistas diferenco)
iks ij (speciala nederlanda diftongo (aŭ franca en ekz. "meilleur"): [ɛɪ] per IFA) zet

Cetere, Altebrilas, la sono "Ö" kiun vi skribas vere ne similas la sonon kiun vi celas. Vi celis ĉi tion sed vi skribis ĉi tion.

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-novembro-04 23:23:49

gabadubo:

Cetere, Altebrilas, la sono "Ö" kiun vi skribas vere ne similas la sonon kiun vi celas. Vi celis ĉi tion sed vi skribis ĉi tion.
La dua ja similas al la franca vokalo skribata "e" aŭ "eu"

La unua similas al io inter tiu vokalo kaj "a" , sono kiu ne ekzistas en la franca.

(Estas laŭ mia orelo, sed mi povas erari)

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-novembro-05 12:05:05

itale:

a bi ci[ĉi] di e effe gi[ĝi] acca i (i lungo)(cappa) elle emme enne o pi cu[ku] erre esse ti u vi (doppia vu) (ics) (ipsilon) zeta [dzeta].

La literoj inter rondaj parentezoj ne estas parto de la klasika itala alfabeto

Reen al la supro