目次へ

araba alfabeto

Altebrilas,2010年11月5日の

メッセージ: 16

言語: العربية

Rohan (プロフィールを表示) 2010年11月15日 0:22:29

Saluton Demian.

Inter la informoj kiujn vi al ni ĉiuj disponigis troviĝas kelkaj kiuj, laŭ mi, estas iom eraraj aŭ miskondukantaj. Ilin mi prezentas ĉi-sube.

1. ا‎ = alifo (a)

Atribui sonvaloron de 'a' al alifo ne tute ĝustas. Ĉi tiu litero povas reprezenti ankaŭ mallongajn 'i' kaj 'u', kaj kelkfoje estas tute silenta (ekz. kiam vorto komenciĝas per longa 'u').

2. د = dalo (angla D )

Dalo kaj la angla D elparole malsamas. Dalo estas denta, kaj la angla D estas alveola.

3. ذ‎ = dalo kun punkto (hispana D )

Dalo kunpunkta estas frikativo, dum la hispana D aŭ estas plozivo aŭ estas aproksimanto (depende de la ĉirkaŭaj sonoj).

4. ق = kafo (kiel q)

Mi kredas ke ĉi tie necesas diri 'kiel q de la Internacia Fonetika Alfabeto', ĉar aliloke vi plejparte metis nur esperantajn literojn interparenteze.

5."Se vi trovas [la araban h] malfacila, vi povas elparoli gin kiel esperanta h."

Ĉi-punkte mi devas tute malkonsenti kun vi. Estas vortoj arabaj, inter kiuj la sola diferenco estas la sonoj 'h' kaj 'la araba h'. Do ĉiu lernanto klopodu, laŭ mi, ellerni elparoli 'la araban h', anstataŭ ol akiri la kutimon ĝin anstataŭigi per normala 'h'.

Rohan (プロフィールを表示) 2010年11月15日 0:25:28

Mi ĵus rimarkis ke ĉi tiu fadeno situas en la araba forumo. Mi pardonpetas, kaj venontfoje zorgos pli.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2010年11月20日 21:40:47

Ankaux estas rimarkinde, ke la literoj gx, h,hx estas en la sama ordo kiel en ensperanto. cxu koincido?

Demian (プロフィールを表示) 2010年11月30日 16:12:02

Rohan:Saluton Demian.

Inter la informoj kiujn vi al ni ĉiuj disponigis troviĝas kelkaj kiuj, laŭ mi, estas iom eraraj aŭ miskondukantaj. Ilin mi prezentas ĉi-sube.

1. ا‎ = alifo (a)
2. د = dalo (angla D )
3. ذ‎ = dalo kun punkto (hispana D )
4. ق = kafo (kiel q)
5."Se vi trovas [la araban h] malfacila, vi povas elparoli gin kiel esperanta h."
Kara Rohan,

Dankon por multe da klarigo.

Mi nur volis ekspliki en maniero, kiu estas simpla kaj sen la uzo de vortoj gramatikaj ĉar ili estas tre malsimplaj kaj mi ilin tre malamas. rideto.gif

Mi redankas vin.

utku (プロフィールを表示) 2010年12月3日 18:20:20

1. ا‎ = alifo (a)

Atribui sonvaloron de 'a' al alifo ne tute ĝustas. Ĉi tiu litero povas reprezenti ankaŭ mallongajn 'i' kaj 'u', kaj kelkfoje estas tute silenta (ekz. kiam vorto komenciĝas per longa 'u').
Ĉu ا kaj ء estas samaj literoj? Se estas, ا ne estas a, nek i, sed nur neekzisto de konsonanto (nula konsonanto).
Ankaŭ estas rimarkinde, ke la literoj ĝ, h,ĥ estas en la sama ordo kiel en ensperanto. ĉu koincido?
Estas strange ke aliaj formoj ( ﺏ ﺩ ﺭ ﺱ ﺹ ﻁ ﻉ (mi ne povis trovi senpunkte lastan)) estas ordigitaj laŭ nombro de punktoj (senpunkta, unupunkta, dupunkta, tripunkta), nur la ordo de ﺡ serio ne estas tiel.

dudi_okdek_sep (プロフィールを表示) 2012年6月4日 15:45:28

Vidu tiu: Esperanta proksimumo da Araba alfabeto en Vikipedio.

先頭にもどる